Louis Néel
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis Eugène Félix Néel ([lu'i ne'el:] ; naskiĝis la 22-an de novembro 1904 en Liono, mortis la 17-an de novembro 2000 en Brive-la-Gaillarde) estis franca fizikisto, sciencisto kaj profesoro. Li estas gajninto de la Nobel-premio pri fiziko en 1970.
Biografio
Louis Néel studis en la liona liceo lycée du Parc, kaj poste en la pariza lycée Louis-le-Grand. En 1924, li eniris en la prestiĝan altlernejon École normale supérieure, el kiu li eliris kiel majoro (la unua) inter siaj kunstudentoj kun la diplomo por altnivela sciencinstruado. Li poste preparis disertaĵon en Strasburgo, sub la estrado de Pierre Weiss. Diplomita kiel doktoro pri fizikaj sciencoj en 1932[1], li estis profesoro en la Universitato de Strasburgo de 1937 ĝis 1945.
En 1939, li estis mobilizita kaj varbita en la Francan Mararmeon. Lia laboro sur malmagnetigo de militŝipoj (protekto kontraŭ magnetaj minoj, kun "malmagnetigaj stacidomoj") faritaj en rekorda tempo (dum kelkaj monatoj en la Centro pri Mararmea Esplorado) permesis savi centojn da vivoj en 1940[2]. Tiu esplorlaboratorio estis ŝlosita la 1-an de oktobro 1940 post la armistico.
Louis Néel, kun siaj helpantoj Robert Forrer kaj Louis Weill tiam migras al la Institut Polytechnique de Grenoble (IPG, kies direktoro, Felix Esclangon, vidis lin dum 1940 en la esplorlaboratorio de la Mararmeo, antaŭ ol li anstataŭis la dekanon René Gosse, socialiston kaj rezistanton maldungitan de la registaro de Vichy)[3]. Li iĝis profesoro en la Universitato de Grenoblo, kie, de 1945 ĝis 1976, li sekve estis direktoro de la Laboratorio pri meĥanikaj provoj en la Politeĥnika Instituto de Grenoblo (1942-1953), poste direktoro de la grenobla laboratorio pri elektrostatiko kaj pri fiziko de metalo (1946-1970), kaj finfine direktoro de la grenobla laboratorio pri magnetismo (1971-1976). En 1957, kune kun la Commissariat à l'énergie atomique (CEA, "Komisarejo pri atoma energio"), li partoprenis en la instalado de la atoma pilo Meluzino ene de la Centro pri nukleaj studoj en Grenoblo, kaj poste en 1967 tiu de la Instituto Laue-Langevin, kiu estas la unua grava franc-germana kunlaboro pri scienco post la milita periodo. Li iĝis eksterlanda membro de la Reĝa Societo.
Li gajnis la Nobel-Premion pri Fiziko en 1970 (kun la sveda fizikisto Hannes Alfvén)[4]
![]() |
|
Sciencaj mandatoj
De 1950 ĝis 1976, Louis Néel kumulas la sciencajn mandatojn: direktoro kaj prezidanto de la Grenobla instituto de teknologio, direktoro de CEA Grenoble (Centro por nukleaj studoj en Grenoblo), membro de la Konsulta komitato de la universitatoj, membro de la direktorio kaj poste de la estraro por la Centre national de la recherche scientifique (CNRS, Nacia centro de la scienca esploro), membro de la Konsilio de supera edukado, prezidanto de la Komisiono de fiziko por la CNRS pri elektroniko, elektro kaj magnetismo, kaj reprezentanto de Francujo por la Scienca komitato de la NATO.
Li laboris por implantado en Grenoblo de la Instituto Laue-Langevin kaj de la European Synchrotron Radiation Facility (ESRF, Europa instalaĵo por sinkrotrona radiado). Ĝi apogis la disvolviĝon en Grenoblo de aplikitaj matematikoj.
Li estis prezidanto de la Fondaĵo Louis de Broglie de 1973 ĝis 1991.
Honoroj kaj premioj
- Premio Hughes de la Akademio de sciencoj (1935)
- Premio Félix Robin de la Franca societo de fiziko (1938)[5]
- Medalo Blondel (1948)
- Granda premio de la konsilio de la franca asocio « Au service de la pensée française » (Al servo de la franca penso) en 1949
- Premio Holweck (1952)[5]
- Premio de la tri fizikistoj (1963)
- Ormedalo de la CNRS (1965)[6]
- Nobel-premiito pri fiziko [7] (1970)
- Granda ormedalo pri elektroniko (1971)
- Granda ormedalo de la Societo por kuraĝigi esploradon kaj inventadon (1973)
Lia partopreno en nacia defendo, inkluzive per esplorado pri la protekto de militŝipoj per malmagnetigado kontraŭ magnetaj minoj, valoris al li plurajn premiojn:
- Kavaliro de la Honora Legio pro esceptaj militaj servoj (1940), oficiro(1951), komandanto (1958), grand-oficiro (1966) kaj grand-kruco (1974)
- Kruco de Milito 1939-1945 kun Palmbranĉoj (1940)
- Komandanto de la Ordeno de akademiaj palmoj (1957)
- Kavaliro de la Nacia ordeno de merito (1963)
- Grand-kruco de la Nacia ordeno de merito (1972)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.