Lev Vigockij
rusia psikologo From Wikipedia, the free encyclopedia
rusia psikologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Lev Semjonoviĉ Vigockij (ruse Лев Семёнович Выготский; beloruse Леў Выгоцкі; Orsja, 17-a de novembro, 1896 - Moskvo, 11-a de junio, 1934) estis judodevena rusa psikologo kaj nuntempe konsiderata kiel unu el la plej gravaj psikologoj en la historio[1]. Li estis forte influata de la ideoj de Karl Marx.
Lev Vigockij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | לײב װיגאָד |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1896 en Orŝa |
Morto | 10-an de junio 1934 (37-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato Moscow City People’s University (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Roza Noevna Vygodskaya (en) |
Parencoj | Elena Kravtsova (en) (nepino) David Vygodsky (en) (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | filozofo verkisto de nefikcio universitata instruisto pedagogo psikologo antropologo |
Vigotskij restas rimarkinda pro siaj esploroj kaj teorioj pri la evoluo kaj strukturo de la homa konscio. Plej konata verŝajne estas lia teorio de signoj, klariganta kiel infanoj internigas lingvon dum sia kultura evoluo. Lian karieron abrupte tranĉis frua morto pro tuberkulozo. Lia vivoverko longe restis apenaŭ konata: en Sovetunio pro la stalinisma sciencpolitiko, okcidente pro la superrego de 'behaviorismaj' skoloj. Agnosko venas nur post la anglalingva publikigo de liaj libroj Pensado kaj lingvo (1962), Menso en socio kaj La psikologio de arto (ambaŭ 1978).
En 1978, Stephen Toulmin, okaze de recenzo de lia libro Menso en socio, nomis lin "La Mozarto de psikologio" deklarante ke lia verkaro havis grandegan nuntempan gravecon[2].
Dum junaĝo li interesiĝis interalie pri ŝako kaj lernis Esperanton[3] kiun li uzis por interŝanĝi poŝtmarkojn, ĉar li estis pasia pri filatelo[4] kaj decidas skribi sian nomon Vygotsky, anstataŭ Vygodski.
Aliaj renomaj esperantistaj psikologoj[4] : Pierre Bovet, John Carl Flugel kaj Charles Baudouin
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.