Ĝermolisto de svisaj esperantistoj
Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri svisaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri svisaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:svisaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi-tie. Ekzistas pli plena listo de svisaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de svisaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi-tie aŭ per propra biografia artikolo. |
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
B
Paul Bächli
Paul BÄCHLI (naskiĝis en 1901, mortis la 10-an de marto 1995), estis UEA-delegito dum trideko da jaroj en Baden (Argovio) kaj honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kies dokumentan servon li prizorgis.
Hans Bipp
Hans BIPP (naskiĝis en 1913, mortis la 4-an de novembro 1997 en Birsfelden) estis esperantisto ekde 1929, aktivulo de Svisa Asocio de Esperanto-Fervojistoj kaj ties prezidinto inter la jaroj 1952 kaj 1956.
Laurent Burgbacher
Laurent BURGBACHER (naskiĝis en 1976, vivanta en Laŭzano) estas esperantisto, kiu interalie miksis kaj aranĝis la kanton Konsolarmeoj, kanto verkita de Tomio Frejarö, kantita de Gijom' Armide kaj Tomio Frejarö kaj publikigita en aprilo 2018.
C
Gérard Cool
Gérard COOL estis devene nederlanda esperantisto en la komunumo Hasliberg de la kantono Berno. Kun sia edzino Florence li multajn jarojn instruis Esperanton en la fama internacia privatlernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto.[1] En École d'Humanité inter aliaj Claude Gacond intimiĝis kun Esperanto.[2]
Referencoj
- Universalaj Lingvoj en Svislando, 2006, ISBN 2-9700425-2-5, paĝo 224
- Universalaj Lingvoj en Svislando, 2006, ISBN 2-9700425-2-5, paĝo 321
Florence Cool-Coté
Florence COOL-COTÉ estis devene kebekia, do franclingve kanada esperantistino en la komunumoparto Wasserwendi de la komunumo Hasliberg en la kantono Berno. Kun sia edzo Gérard ŝi multajn jarojn instruis Esperanton en la fama internacia privatlernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto. Florence Cool-Coté de 1979 ĝis 1986 estis svisa ĉefdelegitino de Universala Esperanto-Asocio kaj A-komitatanino de UEA por Svislando.[1]
Referencoj
- ekzemple dokumentita en la Jarlibro de UEA 1982, p. 325, aŭ 1984, p. 363
D
Raphael Das Gupta
Raphael Das GUPTA estas svisa esperantisto en la 2020-aj jaroj. Pri li estas ankoraŭ neniuj informoj, krom ke laŭ la stato de 2025 li estas estrarano de Svisa Esperanto-Societo.
G
Gabrielle Gacond
Gabrielle GACOND (naskiĝis en 1908, mortis la 21-an de aprilo 1999 en Neŭŝatelo) estis subteninto de Kultura Centro Esperantista kaj kunlaborinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia. Ŝi estis la patrino de Claude Gacond. Pluraj fotoj de ŝi aperas en esperantlingva biografio de li en lia persona retejo.
Walter Giannini-Aeppli
Walter GIANNINI-AEPPLI (naskiĝis en 1914, mortis la 9-an de aprilo 2003) estis membro de UEA, Svisa Esperanto-Societo (SES), KELI kaj de Esperanto-Societo Zuriko, kiun li prezidis plurajn jarojn.
Ĝ
Richard Huber-Muff
Richard Huber-Muff [?- majo 1948] estis svisa esperantisto meze de 20-a jarcento en Luzern. Li estis patro, interalie, de du katolikaj pastroj.
J
Frieda Jakob
Frieda JAKOB (mortis la 14-an de decembro 1958) estis la dua edzino de la eksa direktoro de UEA kaj redaktoro de Esperanto Hans Jakob.
Maria-Johanna Jakob-Notz
Maria-Johanna Jakob-Notz (mortis 1930 en Ĝenevo) estis la unua edzino de direktoro de UEA Hans Jakob.
Johannes Jüstrich
Johannes JÜSTRICH (naskiĝis en 1907 , mortis en 1988 en St. Gallen, Svislando) estis svisa esperantisto. Li estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri fervojoj.
L
Hanny Liechti
Hanny LIECHTI, (naskiĝis en 1914, mortis 85-jara la 5-an de decembro 1999) estis plur-jardeka aktivulino, estrarano kaj honora membro de Esperanto-Societo Zuriko. Ŝi agadis ankaŭ en Svisa Esperanto-Societo kaj Kristana Esperanto-Ligo Internacia. Ŝia edzo Fritz Liechti-Kirchhofer (1913-2001) ankaŭ estis aktiva esperantisto - kun li ŝi interalie inter la jaroj 1953 kaj 1977 organizis kvar internaciajn kongresojn de KELI
Hans Lüthi
Hans LÜTHI (naskiĝis en 1915 - mortis la 8-an de junio 1977 en Lenzburg, Svislando) estis svisa esperantisto, iam UEA-delegito en Araŭo, membro de UEA ekde 1938.
M
Angelo Mellini
Angelo MELLINI (naskiĝis en 1934) estis iama sekretario de Svisa Esperanto-Societo, mortis la 10-an de septembro 2002 en Hermetschwil (Svislando).
Marcel Moreillon
Marcel MOREILLON (1906- 2004) estis UEA-membro el Satigny (Svislando) kaj membro de la ĝeneva grupo La Stefo, mortis la 20-an de januaro 2004.
Amélie Montandon
Amélie MONTANDON (mortis 89-jara la 2-an de majo 1970) estis svisa esperantistino, malnova membro kaj delegito de UEA. Ŝi aktivis en la movado ekde la 2-a UK en 1906 ĝis nelonge antaŭ la morto.
N
Ernest Navide
Ernest Navide (naskiĝis 1816? kaj mortis 1909) estis esperantisto en Ĝenevo, Svisio en la komenco de la 20-a jarcento. Li estis ano de la Académie des Sciences Morales et Politiques de Francio. Esperantigis en 1900, 84-a jaraĝa.
P
Jules Perlet
Jules Perlet (1887-1964), estis svisa esperantisto en la 20-a jarcento.
Verko:
- Ausfuhliche Grammatika der Espereranto-Sprache. Eld. Alfred Schmid & Cie, Berno, 1923, 104 pĝ.
![]() |
|
Nadine Perrenoud
Nadine PERRENOUD (mortis la 1-an de majo 1982 en Neŭŝatelo, Svislando) estis fervora UEA-membro kaj loka aktivulino.
René W. Perrenoud
René W. PERRENOUD (1904-1996), esperantisto preskaŭ denaska, estrarano de Svisa Esperanto-Societo (1952-74), komitatano kaj librotenisto de Kultura Centro Esperantista (1968-88), delegito dum 40 jaroj pri edukado, mortis la 30-an de julio en Hauterive (Svislando).
S
Werner Schaufelberger
Werner SCHAUFELBERGER (naskiĝis en 1916, mortis la 4-an de majo 1998 en Zuriko) estis dumviva membro de UEA kaj multjara fervoja delegito.
V
Willy Voirol-Reichen
Willy VOIROL-REICHEN (1905-2001) estis membro de UEA dum pli ol 60 jaroj, dumviva membro de UEA kaj iama delegito en Biel.
W
Anton Waltisbühl
Anton Waltisbühl (1855-1940), komercisto, estis esperantisto en Svisio dum la komenco de 20-a jarcento kaj post 1908 idisto. En 1909 li fondis kun Friedrich Schneeberger kaj Richard Lorenz en Zuriko la Ido-organizaĵon SULI. Laŭ Georg Agrikola en Enciklopedio de Esperanto, li estis unu el la plej fervoraj idistoj en Svisio. Li estis ankaŭ menciitaj en la verko Universalaj Lingvoj en Svislando de Andreas Künzli.
Verkoj
- Kompleta Lernolibro de la Linguo Internaciona di la Delegitaro por Esperantistoj. Eld. de la aŭtoro, Zuriko, 1908.
Alfred Wenger
Alfred WENGER (naskiĝis en 1917, mortis en 2003 en Chez-le-Bart) estis dumviva membro de UEA kaj inter la jaroj 1964 kaj 1983 funkciis kiel fakdelegito pri medicino.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri respektive multaj ĝermoj pri esperantistoj. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.