urba komunumo en Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Lahti (finna elparolo: [ˈlɑhti], svede Lahtis, esperante Lahtio) estas urbo kaj municipo en la provinco Päijänne-Tavastio de Finnlando, sur la suda bordo de la lago Vesijärvi kaj 100 kilometrojn nordoriente de Helsinko. La longa terkresto Salpausselkä trapasas la centron de la urbo.
Lahti | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego komunumo urbo aŭ urba zono vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 120 809 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 263 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 60° 59′ N, 25° 39′ O (mapo)60.980380625.654988 [+] | ||||
Alto | 122 m [+] | ||||
Areo | 459,5 km² (45 950 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lahti [+] | |||||
Lahtio estis fondita kiel urbo en 1905. La 30-an de septembro 2018 ĝi havis 119.730 loĝantojn[1], estante la oka plej granda urbo en Finnlando. Lahtio estas konata pro vintraj sportoj, simfonia orkestro, teatroj, internacia kunveno de verkistoj, mediprotekta industrio kaj industria fasonado.
La nomo de la urbo signifas 'golfo'. La blazono de la urbo prezentas trajnoradon ĉirkaŭatan de flamoj.
Homoj ekloĝis en la regiono de la nuna Lahtio antaŭ dek mil jaroj, tuj post la Glaciepoko, kiam la regiono situis borde de maro. La unua dokumentita mencio de Lahtio estas el la jaro 1445, kiam ĝi estis malgranda vilaĝo en la paroĥo de Hollola.
La fervojo konstruita inter Riihimäki kaj Sankt-Peterburgo pasis sur la longa terkresto Salpausselkä kaj trapasis ankaŭ la vilaĝon Lahtio. Pro sia favora situo ĝi povis evoluigi lokan industrion. Kiam la fervojo pretiĝis en 1870, en Lahtio estis nur dek ok domoj, sed ĝi komencis rapide kreski kiel nodo inter la trajnaj kaj lagaj trafikvojoj. Lahtio fariĝis memstara municipo en 1878 kaj ricevis urborajtojn en 1905.
Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917, komenciĝis la Interna milito, dum kiu la Ruĝa Gvardio okupadis Lahtion dum tri monatoj. Germanaj trupoj konkeris la urbon en aprilo de la 1918-a jaro, kaj la Blanka Gvardio starigis tie grandegan koncentrejon por 20 000 ruĝuloj kapitulacintaj. La ruĝuloj estis grandnombre ekzekutitaj, ankaŭ virinoj. En la urbo troviĝas nun monumento de ruĝuloj-malliberuloj.
La urbo kreskis rapide nur post la Dua mondmilito, kiam en Lahtio ekloĝis rifuĝintoj el la regionoj kiujn Finnlando devis cedi al Sovetunio. Pluraj lernejoj kaj entreprenoj de Lahtio estis origine fonditaj en la urbo Viborgo kaj aliloke en tiu parto de Karelio, kiu nun apartenas al Rusio.
Dum la sekvaj jardekoj Lahtio iĝis konata kiel industria urbo, produktanta meblojn, vestaĵojn kaj hejmajn aparatojn. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj, la industrio perdis siajn merkatojn en Sovetunio kaj la fabrikoj estis iom post iom translokitaj en landojn kun malpli altaj salajroj. La urbo klopodis diversigi la ekonomiajn aktivecojn, interalie allogante filiojn de universitatoj kiuj situis aliloke en Finnlando. En 1996 estis fondita la fakaltlernejo de Lahtio. Komence de la jaro 2019, Teknika Universitato de Lappeenranta eknomiĝis Teknika Universitato de Lappeenranta kaj Lahti.
La luterana-kristana Preĝejo de la Kruco estis konstruita en 1978 kaj desegnita de la plej fama finna arĥitekto Alvar Aalto en stilo simpla, preskaŭ severa.
La urbodomo de Lahtio, konstruita en 1912, estis desegnita en secesia stilo de la arĥitekto Eliel Saarinen, la patro de la fama finna-usona arĥitekto Eero Saarinen.
En parko apud la urbocentro troviĝas la arĥitekture interesaj domoj de la urba teatro (1983), la urba biblioteko (1990) kaj la centro de plenkreskula edukado (1987).
Lanupuisto (la parko de Lanu) troviĝas sur arboplena monteto inter la urbocentro kaj la haveno de Lahtio. En ĝi staras 12 grandaj betonaj skulptaĵoj de la artisto Olavi Lanu, kiuj prezentas homajn figurojn kvazaŭ kunfandiĝintajn kun naturaj ŝtonoj kaj arboj.
La haveno de Lahtio ĉe la lago Vesijärvi kunigis siatempe la fervojajn kaj lagoŝipajn kursojn de Suda Finnlando. Ankoraŭ nuntempe eblas somere ekskursi per ŝipoj de Lahti ĝis la urbo Jyväskylä. Somere en la haveno funkcias ankaŭ multaj kafejoj kaj restoracioj, parto el kiuj estas en antikvaj ŝipoj.
La koncertejo kaj kongresejo Sibeliustalo, ĉe la haveno, estis konstruita en 2000 laŭ la desegno de la arĥitektoj Hannu Tikka kaj Kimmo Lintula. La ĉefa salono estas plene el ligno, sed kovrita ekstere per vitro. Ĉiujare okazas festivalo honore al la mondfama komponisto Jean Sibelius[2].
Proksime de Sibelius talo troviĝas la parko de moderna ligna arkitekturo, kiu prilumas la historion de la haveno, la lignan sperton en Lahti kaj modernajn konstrumetodojn[3].
La du radiomastoj sur monteto meze de la urbo fariĝis la simbolo de Lahtio. Ili estis konstruitaj en 1927 por disaŭdigi publikan radioprogramon en Suda Finnlando ankaŭ ekster la ĉefurbo Helsinko. La mastoj estas 150 metrojn altaj. En la iama konstruaĵo de la radiostacio troviĝas nun radia-televida muzeo.
En la sporta centro de la urbo troviĝas tri skisaltejoj. La plej granda estas 80 metrojn alta. En ĝia supro estas belvidejo, kaj somere sub ĝi funkcias subĉiela naĝejo. Proksime al la skisaltejoj estas muzeo pri la historio de skioj kaj skiado.
Inter la 20-a kaj 27-a de julio 2019 en Lahtio okazis la 104-a Universala Kongreso de Esperanto sub la temo 'Vivanta naturo, floranta kulturo'[4].
Okaze de la kongreso la oficialaj turismaj ĉiĉeronoj de la urbo lernis iom da Esperanto por akompani la kongresanojn al turismaj lokoj[5].
Pri la Esperanto-movado en Finnlando: vidu detalojn sub Finnlando.
Krom la multaj sportaj kluboj kaj diversaj aliaj asocioj menciindas la asocio Naturamikoj de Salpausselkä, kiu estas loka branĉo de Suomen luonnonsuojeluliitto (SLL), la plej granda ne-registara organizaĵo por medioprotektado kaj naturokonservado en Finnlando[6].
Naturamikoj de Salpausselkä organizas diversajn eventojn kaj rondirojn tra la naturo kaj promocias la konservadon de la naturo en kunlaboro kun aliaj naturkonservadaj organizoj[7].
La urbestro estas Pekka Timonen (2018)[9].
Lahtio ne havas flughavenon, sed eblas trajni aŭ aŭtobusi al Lahtio de la flughaveno Helsinki-Vantaa. Trajnveturo inter la centro de Helsinko kaj Lahtio daŭras 50–60 minutojn. Ankaŭ de la aŭtobusa stacio de Helsinko estas rektaj linioj al Lahtio.
Ĉe la fervoja stacio de Lahtio haltas la internaciaj trajnoj Allegro (de Sankt-Peterburgo) kaj Lev Tolstoj (de Moskvo). La stacidomo (Lahden rautatieasema) situas sude de la urbocentro, ĉe Mannerheiminkatu, 15[2].
LSL estas la regiona transporta servo. En la finna vikipedia artikolo Lahden seudun liikenne troveblas tabelo de la aŭtobusaj linioj.
En la urbo eblas ankaŭ lui biciklojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.