poemo far L. L. Zamenhof From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vojo estas poemo de L. L. Zamenhof, pri la malfacilaĵoj de la Esperanta movado.
La vojo | |
---|---|
poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | L. L. Zamenhof |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1896 |
La poemo estas verkita en kvaramfibrakoj. En ĉiu okversa strofo, la dua, la kvara, kaj la lasta versoj estas katalektaj, estante nur triamfibrakoj. La nekatalektaj versoj estas dividitaj en du hemistikojn:
tial, tiuj estas iaj aleksandroj, havante silabojn po 12 kun cezuro.
La rimskemo estas ABAB CCĈĈ. Multaj rimoj estas adasismaj (“difinita” / “elektita”, “flankiĝante” / “frapante”, “laciĝas” / “perdiĝas”, “hardita” / “signita”).
La poemo uzas agrokulturajn metaforojn:
La perdo de la semoj aludas al la biblia Parabolo de la semisto.
Laŭ Behrendt, tiuj « vortoj […] havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por Esperanto. »[1]
La poemo estis unue presita en la numero junio-julio 1896 de Lingvo Internacia, en kiu Zamenhof aludis al la ĵus venkitaj malfacilaĵoj : « voĉdono en 1894 » kaj ĉeso de La Esperantisto.
La poemo estis muzikigita de Ĝanfranko kaj prezentita kiel unu el la eroj de la samtitola kasedalbumo La Vojo eldonita de la nuova frontiera (« la nova limo ») en 1977.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.