Remove ads
paŭzo inter hemistikoj en verso From Wikipedia, the free encyclopedia
En metriko, la cezuro (latine caesūra) estas spaco ene de verso, kiu separas ĝin en du partoj nomitaj hemistikoj, kies uzado ne necesigas la uzadon de interpunkcio.
La fino de hemistiko estas konsiderata kiel la fino de verso, kaj pro tio, laŭ la regulo de la fina akcento, oni subtrahos unu metrikan silabon se la fina vorto estas proparoksitona, restos same se estas paroksitona, kaj oni aldonos unu metrikan silabon se tiu estas oksitona.
Simbole, la cezuro estas markita per la duobla vertikalo ‖ (Unikode U+2016).
Povas ekzisti interna rimo inter apudaj versoj, laŭ la sama regularo de la rimo ĝenerale konsiderata.
La klasikaj metroj heksametro kaj pentametro havas cezuron inter la du hemistikoj. Ekzemple, en latino, la unua verso de Eneado far Vergilio en heksametro:
(Esperanta traduko el la traduko de Henri Vallienne en 1906[1]) Simile, en la antikva greka lingvo, la unua verso de la heksametra Iliado atribuita al Homero:
(Esperanta traduko el la traduko de Antoni Kofman en 1895[2])
Male, en la Esperanta epopeo Poemo de Utnoa, verkita en dekkvinsilaboj, cezuroj mankas, almenaŭ ĉe regula silabnumero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.