From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vojo estas sonkasedo de Ĝanfranko (Gianfranco Molle), eldonita de la nuova frontiera en 1977 (poste ĉe Edistudio: dua eldono en 1979, tria en 1986). Ĝi estis inter la unuaj komerce vendataj sonkasedoj en Esperanto, do iusence klasikaĵo.
La Vojo | ||
---|---|---|
Artisto | Gianfranco Molle | |
Tipo | Muzikalbumo | |
Publikigo | 1977 | |
Daŭro | ||
Ĝenro | kantaŭtoro
Popola muziko | |
Firmao | La nuova frontiera | |
La kasedo prezentas 15 kantojn tute malsamspecajn. Kelkaj estas movadaj kaj originalaj, ekzemple Verda Ĉapo kaj Ludoviko, aliaj politikaj kaj tradukitaj, kia Franca Majo, laŭ itala originalo de Fabrizio de André (Canzone di Maggio). La nomon de la kasedo donis la kanto La Vojo, poemo de Zamenhof lerte muzikigita de Ĝanfranko.
La kasedon akompanas tekstlibreto kun enkonduko de Humphrey R. Tonkin. La libreto uzas por ĉiuj nomoj minusklajn komencajn literojn, do ankaŭ « la vojo » kaj « ĝanfranko » estas skribitaj minuskle.
Enhavo de la sonbendo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.