Kuracisto estas la ĝenerala nomo de profesiulo de la sanscienco kaj medicino, specife oni kiu rekte kuracas malsanojn, zorgas malsanulojn kaj preskribas medikamentojn. Ekzistas multaj fakoj da kuracisto, kiel kirurgo, pediatro, oftalmologo, ginekologo, ktp. Plejparto da modernaj kuracistoj nepre atingas diplomon de Doktoreco.

Thumb
Jan Havicksz Steen
Thumb
Kovrilpaĝo Konferencaj materialoj, 1977

En Esperanto

Imre Ferenczy, en sia artikolo Esperanto kaj medicino[1] rakontas pri la agado de la du asocioj de esperantlingvaj medicinistoj: nome TEKA (1908-1961) kaj UMEA (ekde 1961), en kiuj aktivis diverslandaj medicinistoj kaj ĉefe japanoj, inter kiuj elstaris d-roj Seiho Nishi, Hideo Shinoda kaj Saburo Yamazoe. Kuracistoj kunsidis kadre de UK-oj, eldonis gazetojn kaj en 1932 aperis la grava "Teknika Medicina Vortaro", kaj poste kelkaj aliaj vortaroj. En la 1970-aj jaroj aktivis ĉefe medicinistoj de orienteŭropaj landoj. Ekde 1997 UMEA organizis kongreson ĉiun duan jaron, ĉiam en orienteŭropaj landoj, escepte por unu fojo en Belgio (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987, 1989, 1991, 1993, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005 kaj 2008). Kvankam estis kontaktoj kun aliaj organizoj, malsukcesis kun la Monda Organizaĵo pri Sano kaj kun la Internacia Ruĝa Kruco. Dum la lastaj jardekoj populariĝis Yumeiho, nome kuracmetodo ĝustigantaj ostojn de la tuta korpo.

Organizoj

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri kuracisto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Plej bona kuracisto estas la tempo. 

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.