Usona Medicina Asocio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Usona Medicina Asocio

La Usona Medicina Asocio (angle American Medical Association, akronime AMA), fondita en 1847 sed registrita nur en 1897, estas la plej granda asocio de kuracistoj kaj medicinaj studentoj en Usono kun 217,490 membroj aktuale en 2011 (inter totalo de proksimume 900,000 praktikantaj kuracistoj en la tuta Usono). La asocio havas sian sidejon en Ĉikago [1][2][3].

La celo de la AMA estas labori por avanci medicinsciencon por la avantaĝo de publiko [4], la interesoj de kuracistoj kaj pacientoj, plibonigoj en sanservo, influante leĝaron kiu profitigas kuracistojn kaj pacientojn, kaj akirante financojn por medicina eduko.

La asocio publikigas la Journal of the American Medical Association (JAMA), kiu estas la plej granda medicina revuo de la mondo kun semajnaj publikaĵoj [5].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.