hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003) From Wikipedia, the free encyclopedia
D-ro Imre FERENCZY (naskiĝis la 25-an de julio 1932, mortis la 1-an de septembro 2023[1]) estis hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003). Li estas nuntempe la plej maljuna hungara esperantisto, kiu aktivas en la hungara kaj internacia movadoj ekde 1950 (72 jaroj - ĝis 2022) seninterrompe, partoprenante entute 39 UK-ojn, do hungara esperantisto-rekordulo.[2][3]
Imre Ferenczy | |
---|---|
kuracisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1932. en Hungario, Tokod |
Morto | 1-an de septembro 2023 |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Nacieco | Hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szent István Gimnázium (en) Scienca Universitato de Szeged Universitato Semmelweis (–1957) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1950–) kuracisto Radioamatora operatoro |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Orvos voltam – Mi estis kuracisto – 2012 |
Aliaj aktivaĵoj | radioamatoro |
Esperantistiĝis en | 1950 |
Li okupiĝas pri Esperanto de 73 jaroj (de 1950) kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1957. Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ĝis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1977 ĝis 2000; junulara gvidanto de IFEF en 1962 ĝis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (IJK en Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksigno. En 1970 li iĝis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda kaj ekde 1985 daŭre estas prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Membro de redaktantaro de MIR, organo de UMEA. En Varna (Bulgario) dum la UK en jaro 1978 li ricevis la UMEA-Shinoda Premion pro sia elstara medicinmovada agado. Honora membro de Hungaria Esperanto-Asocio kaj Honora membro de la Universala Esperanto Asocio (ekde 2003). Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio. Lia voksigno estas HA1UD[4]. La 13-an de oktobro 2007 en Budapeŝto ĉe la Medicina Universitato li ricevis jubilean oran diplomon pro sia 50-jara kuracista agado. La 14-an de oktobro 2017 li ricevis la Diamanto-diplomon en Budapeshto.
Kiel funkciulo de UMEA li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn de UEA ekde la jaro 1973. Krom la europaj landoj li estis en Kubo, Koreio, Kanado, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Ĉinio, Japanio. Medicinan studvojaĝon li faris en Usono en jaro 1998. Almenaŭ ekde la jaro 1983, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992, 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010 kaj 2010-2013, probable tamen jam antaŭe ekde la jaro 1974 li reprezente de UMEA estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[5][6]
Li estas edziĝinta kaj havas unu infanon, Imre-Gábor (1966).
Ora diplomo - 2007, Diamanta diplomo - 2017, Fera diplomo - 2022
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.