Taragono (hispane kaj katalune Tarragona) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej suda en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Tarragonès.

Thumb
Rapidaj faktoj municipo de Katalunio, Ĝemelurboj ...
Taragono

Thumb

Thumb

flago blazono
Thumb
Vidaĵo de Taragono
municipo de Katalunio
Oficiala nomoTarragona
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Katalunio
ProvincoTaragono
KomarkoTarragonès
Poŝtkodo43001–43008
Areo65,91 km²
Alteco68 m.
Distanco100 km de Barcelono
Loĝantaro141 151 loĝ. (2024)
RiverojFrancolí
Retejohttp://www.tarragona.cat/
Koordinatoj 41° 07′ N  15′ O (mapo)
ThumbThumb
vdr
Fermi

Taragono estis tre grava en la Romiaj tempoj, kiam ĝi estis nomata Tarraco kaj estis la ĉefurbo de la provinco Hispania Tarraconensis.

Ankoraŭ bone konserviĝas la restaĵoj de tiu epoko, kiuj fariĝis turisma altiraĵo, kune kun la Arkeologia Muzeo. Tiu parto estis agnoskita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Tarragona havas tre gravan havenon, unu el la plej gravaj en Hispanio, gravan industrian areon, kaj novan universitaton, Universitat Rovira i Virgili.

Thumb
Katedralo de Taragono
Thumb
Romia akvedukto, konata kiel Pont del Diable, kiu provizis akvo al Tarraco ekde la epoko de Aŭgusto.
Thumb
Strateto en la historia centro de Taragono

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Taragono estas:

Provinco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provinco de Taragono.

Taragono estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 930.000 loĝantojn. Ĝi estas turisma altiraĵo, ĉefe pro la marbordo, la t.n. Costa Daurada (Ora Marbordo). Ĉefaj urboj: Reus, Tortosa, Salou kaj Amposta.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.