geografia unuo kun diversaj dimensioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Komarko aŭ Comarca (hispana kaj portugala pluralo comarcas, kataluna pluralo comarques) estas eta tradicia regiono aŭ loka administra divido kiu troviĝas en partoj de Hispanio, Portugalio, Panamio, Nikaragvo, kaj Brazilo.
La komarko ankaŭ estas konata en la aragona kiel redolada, kaj kiel bisbarra en la galega.
En Esperanto la plej proksima termino estus distrikto aŭ subregiono kiu tamen havas pli oficialan administran signifon. Foje interuzeblas tiu termino por la iberia koncepto komarko.
La termino komarko estas uzata en kelkaj regionoj de Iberio.
En aliaj lokoj, kiel Extremadura, la komarko povas simple esti maldifinita regiono.
Pro ties larĝasensa uzo, la komarko estas foje uzata kiel rimedo por promocii la turismon, per la emfazo de la loka kultura tradicio kaj historio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.