From Wikipedia, the free encyclopedia
Kameloj (Camelus) estas genro de la familio kameledoj (Camelidae),[1] nome parhufuloj, kiuj formas la ununuran familion de subordo (Tylopoda). La aliaj du genroj estas lamoj (Lama) kaj vikunoj (Vicugna), kiuj estas nomitaj ankaŭ Sudamerikaj kameloj.[2][3] Kameloj adaptaĝis por vivo en dezerto, ĉefe portante karakterizajn grasajn stokejojn konatajn kiel "ĝiboj" sur sia dorso. Al tiu genro apartenas la baktria kamelo aŭ sovaĝkamelo, kiu havas du ĝibojn, kaj la dromedaro, kiu havas nur unu ĝibon. Ambaŭ specioj estis malsovaĝigitaj, sed ankaŭ ambaŭ specioj havas sovaĝajn populaciojn en kelkaj areoj, plej rimarkinde en Aŭstralio tute for kaj malproksimege de iliaj devenaj arealoj; ili disponigas lakton, viandon, hararon (felon) por tekstiloj aŭ varoj kiaj ekzemple feltitaj saketoj, kaj estas gravaj tirbestoj kun taskoj gamaj de homa transportado ĝis portado de ŝarĝoj.
Kamelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dromedaro, Camelus dromedarius
Baktria kamelo, Camelus bactrianus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La vorto kamelo devenas de la latina camelus kaj el la greka kamelos respektive. Siavice ambaŭ vortoj derivas el la hebrea aŭ fenica gāmāl.[4][5] La hebrea signifo de la vorto gāmāl derivas el la verba radiko g.m.l, signife (1) halti, elmamiĝi, iri sen; aŭ (2) repagi afablecon. Tio aludas al ties kapablon iri sen manĝo aŭ akvo, same kiel al pliiĝanta kapablo de servoj kiujn la animalo havigas sen eĉ esti zorgita.
Komence ĝi signifis la baktrian kamelon, sed poste etendiĝis al priskribado de la dromedaro, kaj post malkovro de la sudamerikaj kameledoj (gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj alpakoj), la radiko "kamel-" uziĝis por krei nomon de la kameleda familio.
La meza vivdaŭro de kamelo estas 40 ĝis 50 jaroj.[6][7] Tute plenkreska kamelo altas 1.85 m (6 ft 1 in) je la ŝultro kaj 2.15 m (7 ft 1 in) ĉe la ĝibo.[8] Kameloj povas kuri je ĝis 65 km/h (40 mph) en mallongaj distancoj kaj daŭrigi rapidecojn de ĝis 40 km/h (25 mph).[9] Baktriaj kameloj pezas 300 ĝis 1,000 kg (660 ĝis 2,200 funt.) kaj dromedaroj 300 ĝis 600 kg (660 ĝis 1,320 funt.).
La maskla dromedarkamelo havas en sia faringo organon vokanta dulao, nome grandan, plenbloveblan poŝon kiun li elstaras de sia buŝo kiam en oestro (seks-ardo) por aserti dominecon kaj altiri inojn. Ĝi similas longan, ŝvelintan, rozkoloran langon pendantan el la flanko de ĝia buŝo.[10] Kameloj pariĝas estante kaj masklo kaj ino side sur la tero, kun la masklo muntante de malantaŭe. La masklo kutime ejakulas tri aŭ kvar fojojn ene de ununura sekspariĝa sesio.[11] Kameledoj estas la nuraj hufuloj kiuj pariĝas en sidpozicio.[12]
La baktria kamelo (Camelus bactrianus), rekonebla per siaj du ĝiboj, vivas ĉefe en centraziaj dezertoj.
La dromedaro (Camelus dromedarius) kun nur unu ĝibo vivas en Afriko (ĝis ĉirkaŭ 1° suda latitudo), sur la Araba Duoninsulo kaj en Centrazio ĝis la Hinda subkontinento. Tamen dum la 19-a jarcento oni alportis dromedarojn al Aŭstralio, kie ili rapide loĝiĝis en la dezerto kaj nun nombras inter 500 000 kaj 750 000 bestoj.
La dromedaro ekzistas nun preskaŭ nur kiel dombesto. Ankoraŭ ne certas ĉu ekzistis natura dromedaro aŭ ĉu ekzistis iu komuna praulo de kaj baktria kamelo kaj dromedaro.
Nuntempe fakuloj konsideras, ke ekzistas tri specioj, nome la jenaj:[13][14]
Bildo | Komuna nomo | Scienca nomo | Distribuado |
---|---|---|---|
Baktria kamelo | Camelus bactrianus | aldomigita; Centra Azio, inklude la historian regionon Baktrio. | |
Dromedaro / Araba kamelo | Camelus dromedarius | aldomigita; Mezoriento, Sahara Dezerto, kaj Afganio; enkondukita en Aŭstralio | |
Natura baktria kamelo | Camelus ferus | Apartaj areoj de nordokcidenta Ĉinio kaj Mongolio | |
Dum multe da tempo la scienculoj estis supozintaj, ke la populacio aldomigita de la baktria kamelo estas rekta post-sekvo de la sama taksono al kiu apartenas la malmultaj kamelaroj kiuj ankoraŭ survivas en la centro de Azio, kiuj estis diskonigitaj fare de la rusa esploristo kaj geografo Nikolaj Prĵevalskij en la jaro 1878. Kaj pro tio oni parolis pri aldomigita taksono, kiu jam estis nomita science Camelus bactrianus, kaj ekde tiam nomita Camelus bactrianus bactrianus, dum la naturaj kamelaroj estis konsiderataj komponitaj de ekzempleroj kiuj ricevis la nomon Camelus bactrianus ferus, el kio "ferus" signifas "natura".
Kvankam la reguloj pri prioritato postulas, ke la plej antikva nomo — en tiu okazo nome tiu de la aldomigita populacio — estu tiu kiu devas esti uzata por nomi la specion, laŭ la Opinio 2027-a de la jaro 2003 fare de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo, oni devus doni prioritaton al la nomoj de la naturaj originaj taksonoj anstataŭ al tiuj de iliaj aldomigitaj posteuloj. Male, la taksonomio estus indikanta la paradokson ke naturaj originaj populacioj estas posteulaj de tiuj aldomigitaj. Ekde tiu momento ambaŭ taksonoj ekestis nomitaj respektive Camelus ferus ferus ĉe la natura baktria kamelo, kaj Camelus ferus bactrianus ĉe la aldomigita baktria kamelo.[15]
La sistematika situacio ŝanĝiĝis kiam estis prezentataj novaj sciencaj analizoj. Genetika pruvaro de DNA de ekzemploj de felo elprenitaj de la restaĵoj de naturaj specimenoj trovitaj mortintaj, estis komparataj kun tiuj de specimenoj de la tradicie aldomigita populacio; la rezultoj estis rimarkindaj. En ĉiu ekzemplero de felo estis identigitaj du aŭ tri klaraj genetikaj diverĝoj inter ambaŭ taksono, montrantaj diferencon de ne malpli ol 3 %, kio indikas, ke ambaŭ apartenas al diferencaj specioj. Pro tio, Camelus bactrianus ne estis aldomigita el ekzempleroj de C. ferus, sed el ekzempleroj de alia specio, kiu, same kiel okazis ĉe la natura dromedaro (Camelus dromedarius), ne sukcesis elteni naturajn populaciojn ĝis nuntempe, pro kio tis genetika heredo restas nur en la aldomigitaj ekzempleroj.
Kiel komparo, la diferencoj inter la homoj kaj la Eta ĉimpanzo (Pan paniscus), estas nur de 2 %.[16]
Male al siaj sudamerikaj parencoj (lamoj, alpakoj, gvanakoj kaj vikunoj), la du kamelspecioj estas loĝantoj de kelkaj el la plej sekaj regionoj de la mondo. Ĉiuj kameloj estas specialistoj pri postvivo en dezertoj. Nur malmultaj grandaj bestoj kapablas postvivi en dezertoj.
Kameloj kapablas nutri sin per plantoj dornoriĉaj kaj salenhavaj. Sed, se estas neniu alia ili manĝos eĉ ostojn, haŭtojn aŭ viandaĵon kaj tendojn, sandalojn aŭ tukojn de iliaj posedantoj.
Kameloj ne rekte stokas akvon en siaj ĝiboj kiel estas ofte supozita. La ĝiboj estas fakte rezervujoj de grasa histo: koncentriĝinte korpan grason en iliaj ĝiboj, ili minimumigas la izolan efikon kiun graso havus se distribuite laŭ la cetero de iliaj korpoj, kaj tio helpas al kameloj pluvivi en varmaj klimatoj.[18][19] Kiam tiu histo estas metaboligita, ĝi donas pli ol unu gramon da akvo por ĉiu gramo da graso prilaborita. Tiu grasa metaboligo, liberigante energion, igas akvon vaporiĝi de la pulmoj dum spirado (kiam oksigeno estas postulata por la metabola procezo): totale, ekzistas neta malkresko en akvo.[20][21]
Kameloj havas serion de fiziologiaj adaptiĝoj kiuj permesas al ili elteni longajn tempodaŭrojn sen iu ekstera fonto de akvo.[19] Male al aliaj mamuloj, iliaj eritrocitoj estas ovalaj prefere ol cirklaj laŭ formo. Tio faciligas la fluon de eritrocitoj dum dehidratiĝo[22] kaj igas ilin pli bonaj ĉe eltenado de alta osmoza vario sen krevado dum trinkado de la grandaj kvantoj de akvo, kiujn kamelo de 600 kg povas trinki nome ĝis 200 l da akvo en tri minutoj.[23][24]
Kameloj povas elteni ŝanĝojn en korpotemperaturo kaj akvokonsumo kiuj senvivigus la plej multajn aliajn bestojn. Ilia temperaturo intervalas de 34 °C (93 ℉) ĉe tagiĝo kaj konstante pliiĝoj ĝis 40 °C (104 ℉) antaŭ sunsubiro, antaŭ ol ili malvarmetiĝas dum la nokto denove.[19] Konservi la cerban temperaturon ene de certaj limoj estas gravega por bestoj; por helpi tion, kameloj havas retan rimarkindan komplekson de arterioj kaj vejnoj kuŝanta tre proksime unu de la alia kiu utiligas kontraŭfluan sangotorenton por malvarmetigi sangon fluantan al la cerbo.[25] Kameloj malofte ŝvitas, eĉ kiam ĉirkaŭaj temperaturoj atingas 49 °C (120 ℉).[6] Ĉiu ŝvito prefere okazas kiel vaporiĝo sur la haŭtonivelo ĉe la surfaco de ilia mantelo; la varmeco de vaporiĝo tial venas de korpovarmeco prefere ol ĉirkaŭa varmeco. Kameloj povas elteni perdi 25% de sia korpopezo al ŝvitado, dum la plej multaj aliaj mamuloj povas elteni nur proksimume 12-14% dehidratiĝon antaŭ korfiaska rezulto de cirkula tumulto.[24]
Same kiel ĉe ĉevaloj antaŭ ties formorto en sia devenkontinento, kameloj etendiĝis el Ameriko al Azio tra Beringio, movante sin en la mala direkto de aliaj aziaj elmigradoj al Ameriko. Ili postvivis en la Malnova Mondo, kaj eventuale homoj aldomigis ilin kaj etendis ilin tutmonde. Same kiel okazis al multa alia megafaŭnao de Nordameriko, la originaj naturaj kameloj estis forbalaitaj dum la etendo de la unuaj indiĝenaj popoloj de Ameriko el Azio en Nordamerikon, antaŭ 10 ĝis 12 000 jaroj; kvankam fosilioj kiuj definitive pruvus ties ĉasadon neniam estis trovitaj.[26][27]
Plej el la kameloj postvivantaj nuntempe estas aldomigitaj aŭ eksaldomigitaj.[28][29] Kvankam sovaĝiĝitaj populacioj ekzistas en Aŭstralio, Barato kaj Kazaĥio, naturaj kameloj postvivas nur en la populacio de Natura baktria kamelo de la Gobia Dezerto.[7]
Homoj por la unua fojo aldomigis dromedarojn plej verŝajne en Somalio kaj en suda Arabio ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K., kaj Baktriajn kamelojn en centra Azio ĉirkaŭ la jaro 2500 a.K.,[11][30][31][32] ekzemple en Ŝahr-e Suĥteh (konata ankaŭ kiel [La] brulita urbo), Irano.[33]
La studo de Martin Heide en 2010 pri la aldomigo de kameloj provizore konkludas, ke homoj jam estis aldomigintaj la baktrian kamelon almenaŭ ĉirkaŭ la mezo de la tria jarmilo ie oriente de la Zagros-montaro, kaj tiu praktiko poste moviĝis al Mezopotamio. Heide sugestas, ket mencioj de kameloj "en la patriarkaj rakontoj povus referenci, almenaŭ en kelkaj lokoj, al la Baktria kamelo", dum notas, ke la kamelo ne estas menciita en rilato al la fruaj setlejoj de Kanaano.[34]
Ĵusaj elfosadoj faritaj en la Timna valo de Lidar Sapir-Hen kaj Erez Ben-Yosef malkovris, ke tie eble estis la ostoj de la plej fruaj aldomigitaj kameloj iam trovitaj en la areo de Israelo aŭ eĉ ekster la Araba Duoninsulo, date el ĉirkaŭ la jaro 930 a.K. Tio havigis konsiderindan atenton de amaskomunikiloj, ĉar temas pri forta pruvaro, ke la rakontoj pri Abrahamo, Jakobo, Esav, kaj Jozefo estis verkitaj post tiu epoko.[35][36]
La ekzistado de kameloj en Mezopotamio — sed ne en la landoj de orienta Mediteraneo — ne estas nova ideo. La historiisto Richard Bulliet ne kredis, ke la porokaza mencio de kameloj en la Biblio signifas, ke aldomigitaj kameloj estis oftaj en Palestino en tiu epoko.[37] La arkeologo William F. Albright, kiu verkis eĉ pli frue, vidis la kamelojn de la Biblio kiel anakronismo.[38]
Dezertaj triboj kaj Mongoliaj nomadoj uzas kamelhararon por tendoj, jurtoj, vestoj, litoj kaj aliaj akcesoraĵoj. Kameloj havas eksterajn ŝirmajn harojn kaj mildan internan felon, kaj la fibroj povas esti klasigitaj laŭ ties koloro kaj laŭ la aĝo de la animalo. La ŝirmaj haroj povas esti premitaj por ties uzado kiel akvimunaj manteloj por la paŝtistoj, dum la pli milda hararo estas uzata por pli luksaj varoj.[39] La fibroj povas esti spinitaj por ties uzado en teksado aŭ konvertita en fadenoj por manfarita punto. Pura kamelhararo estas registrita kiel uzata por vestaĵoj en Okcidento el la 17-a jarcento antaŭen, kaj el la 19-a jarcento ankaŭ mikso de lano kun kamelhararo estis uzita.[40]
Ĉirkaŭ almenaŭ 1200 a.K. aperis la unuaj kamelseloj, kaj la Baktria kamelo povis esti ekrajdita. La unua tipo de selo estis metita sur la dorso de la kamelo, kaj la kontrolo de la Baktria kamelo estis plenumita pere de bastono. Tamen, inter 500 kaj 100 a.K., baktriaj kameloj estis ekuzitaj por milito. Novaj seloj, kiuj estis neflekseblaj kaj ligitaj, estis metitaj super la ĝiboj kaj dividis la pezon de la rajdanto laŭlonge de la animalo. En la 7-a jarcento a.K. la militista araba selo evoluis, kio denove iomete plibonigis la seldesegnon.[41][42]
Militistaj fortoj estis uzantaj kamelan kavalerion en militoj tra Afriko, Mezoriento, kaj en nuntempa Limsekureca Forto (BSF) de Barato (kvankam ekde 2012 la BSF planis la anstataŭon de kameloj pere de ĉiu-terenaj vehikloj). La unua dokumentata uzado de kamelkavalerioj okazis en la Batalo de Karkar en la jaro 853 a.K.[43][44][45] Armeoj uzis kamelojn ankaŭ kiel tirbestojn anstataŭ ĉevalojn kaj mulojn.[46][47]
La Orienta Romia Imperio uzis helpofortojn konatajn kiel dromedarii, kiujn la romianoj rekrutis en dezertaj provincoj.[48][49] Tiuj kameloj estis uzitaj ĉefe en batalo ĉar ili kapablis fortimigi ĉevalojn deproksime (ĉevaloj timas la odoron de kameloj),[12] nome kvalito fame uzita de persaj Akemenidoj luktantaj kontraŭ Lidio en la Batalo de Timbra (547 a.K.).[50][51][52]
La Usona Armeo establis la Usonarmean Kamelkorpuson, kun sidejo en Kalifornio, fine de la 19-a jarcento.[12] Oni povas vidi ankoraŭ stalojn en la armilejo "Benicia Arsenal" en Benicia, Kalifornio, kie ili nuntempe utilas kiel la Benicia Historia Muzeo.[53] Kvankam la eksperimenta uzado de kameloj estis vidita kiel sukceso (fakte John B. Floyd, Sekretario de Milito en 1858, rekomendis, ke oni kolektu financojn por akiri plian milon da kameloj), la eksplodo de la Usona Enlanda Milito en 1861 vidis la finon de la Kamelkorpuso: Teksaso iĝis parto de la Konfederacio, kaj plej el la kameloj estis lasitaj vagantaj en la dezerto.[47]
Francio kreis méhariste kamelkorpuson en 1912 kiel parto de la Afrika Armeo en Saharo[54] por klopodi pli grandan kontrolon super la kamel-rajdantaj Tuaregoj kaj Araboj insurekciantaj, ĉar antaŭaj klopodoj venki ilin perpiede rezultis malsukcesaj.[55] La Liberfrancia Kamelkorpuso luktis dum la Dua Mondmilito, kaj kamel-rajdaj unuoj restis serve ĝis la fino de la franca regado super Alĝerio en 1962.[56]
En 1916, la britoj kreis la Imperian Kamelkorpuson. Ĝi estis dekomence uzata por lukti kontraŭ la Sanusioj, sed estis poste uzata en la Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino en la Unua Mondmilito. La Imperia Kamelkorpuso enhavis infanterianojn kiuj rajdis surkamele por translokigo tradezerte, kvankam ili elrajdis por batalo kaj luktis perpiede. Post Julio 1918, la Korpuso ekestis neatentita, ne ricevis plifortigojn, kaj finfine estis formale dismuntita en 1919.[57]
En la Unua Mondmilito, la Brita Armeo kreis ankaŭ la Egiptan Kameltransportan Korpuson, kiu konsistis el grupo de egiptaj kamelkondukistoj kaj iliaj kameloj. Tiu Korpuso helpis por britaj militoperacoj en Sinajo, Palestino, kaj Sirio transportante liveraĵojn al la trupoj.[58][59][60]
La Somalilanda Kamelkorpuso estis kreata de koloniaj aŭtoritatoj en Brita Somalilando en 1912; ĝi estis dismuntita en 1944.[61]
Baktriaj kameloj estis uzitaj de fortoj el Rumanio dum la Dua Mondmilito en Kaŭkazio.[62] En la sama epoko sovetuniaj unuoj operacantaj ĉirkaŭ Astraĥano en 1942 adoptis lokajn kamelojn kiel tirbestoj pro malabundo de kamionoj kaj ĉevaloj, kaj retenis ilin eĉ post foriri el la areo. Spite grandajn perdojn, kelkaj el tiuj kameloj venis okcidenten tiom malproksime kiom ĝis Berlino mem.[63]
La Bikaner Kamelkorpuso de Brita Hindio luktis kun la Brita Hindia Armeo en la Unua kaj en la Dua Mondmilitoj.[64]
La rotoj Tropas Nómadas (Nomadaj Trupoj) estis asista regimento de Okcidentsaharaj tribanoj servantaj en la kolonia armeo en la Hispana Saharo (nuntempe Okcidenta Saharo). Funkcianta ekde la 1930-aj jaroj ĝis la fino de la hispana restado en la teritorio en 1975, la Tropas Nómadas estis ekipitaj per malgrandaj armiloj kaj estritaj de hispanaj oficiroj. Tiu unuo kontrolis malproksimajn lokojn kaj foje faris patrolojn kamelrajde.[65][66]
Kamelina lakto estas bazmanĝaĵo de dezertaj nomadaj triboj kaj estas foje konsiderata propra manĝaĵo mem; nomado povas vivteni sin nur el kamelina lakto dum preskaŭ unu monato.[12][67][68][69]
Kamelina lakto povas facile konvertita en jogurto, sed povas estis konvertita en butero nur se ĝi estas unue acidigita, batita, kaj ricevas klarigilon.[12] Ĝis ĵuse, kamellakto ne povis esti konvertita en kamel-fromaĝo ĉar kazeigiloj ne kapablis koaguli la laktajn proteinojn por ebligi la kolektadon de kazeo.[70] Disvolvigante pli ŝparema uzado de la lakto, la FAO komisiis Profesoron J.P. Ramet de la "École Nationale Supérieure d'Agronomie et des Industries Alimentaires", kiu kapablis produkti kazeon pere de la aldono de kalcia fosfato kaj vegetala kazeigilo en la 1990-aj jaroj.[71] La fromaĝo produktita el tiu procezo havas malaltajn nivelojn de kolesterolo kaj estas facile digestebla, eĉ fare de la netoleremuloj al laktozo.[72][73]
Kamelina lakto povas ankaŭ estis konvertita en glaciaĵo.[74][75]
Kamelina lakto enhavas multe da san-utilaj substancoj, kiel zinko, monosaturitaj grasacidoj aŭ polinesaturitaj grasacidoj. Ĉi tiuj substancoj povas helpi en la traktado de iuj gravaj homaj malsanoj kiel tuberkulozo, astmo, gastro-intestaj malsanoj kaj iktero.[76]
Kameloj havigas manĝaĵon en la formo de viando kaj lakto (Tariq et al., 2010).[77] Proksimume 3.3 milionoj da kameloj kaj kamelidoj estas buĉataj ĉiujare por akiri viandon tutmonde.[78] Kamelkorpo povas havigi substancan kvanton de viando. Maskla dromedaro povas pezi 300–400 kg, dum maskla baktria kamelo povas pezi ĝis 650 kg. Dromedarino pezas malpli ol masklo, game inter 250 kaj 350 kg.[11] La brustoj, ripaĵoj kaj dorsaĵoj estas inter la preferataj partoj, kaj la ĝibo estas konsiderata delikataĵo.[79] La ĝibo enhavas "blankan kaj palan grason", kiu povas esti uzata por fari la ĥli (konservota viando) de ŝafo, bovo aŭ kamelo.[80] Aliflanke, la kamelinaj lakto kaj viando estas riĉaj en proteinoj, vitaminoj, glikogeno, kaj aliaj nutrantoj kio faras ilin esence en la dieto de multaj personoj. Pro la kemia kompono kaj la kvalito de la viando, la dromedara kamelo estas la preferata speco por viandoproduktado. Ĝi bone kongruas kun la aridaj areoj pro siaj maloftaj fiziologiaj kutimoj kaj karakteroj, kiuj inkludas toleremon al ekstremaj temperaturoj, radiado el la suno, malabundo de akvo, kruta pejzaĝo kaj malalta vegetaĵaro.[81] Estas registrita, ke la kamela viadno gustas kiel aspra bovo, sed pli aĝaj kameloj povas gusti pli aspre,[8][11] kvankam la kamela viando des pli moliĝas ju pli estas kuirata.[82] La Oficia Klubo de Abudabio servas kamelviandan hamburgeron miksita kun bova aŭ ŝafa graso por plibonigi la teksturoj kaj la guston.[83] En Karaĉio, Pakistano, kelkaj restoracioj preparas "nihari" el kamelviando.[84] Specialistaj kamelbuĉistoj havigas bonkvalitajn tranĉaĵojn, el kiuj la ĝibo estas konsiderata la plej populara.[85]
La kamelviando estis manĝita dum jarcentoj. Ĝi estis registrita de antikvgrekaj verkistoj kiel disponebla pledo en bankedoj en antikva Persio, kutime tuta rostita.[86] La Romia imperiestro Heliogabalo ŝategis la kamelan kalkanon.[67] La kamelviando estas manĝata ĉefe en kelkaj regionoj, kiel Eritreo, Somalio, Ĝibutio, Saudarabio, Egiptio, Sirio, Libio, Sudano, Etiopio, Kazaĥio, kaj en aliaj aridaj regionoj en kiuj alternativaj formoj de proteinoj povas esti limigitaj aŭ en kiuj la kamelviando havis longan kulturan historion.[11][67][79] Ankaŭ la kamela sango estas konsumebla, kiel ekzemple inter paŝtistoj de norda Kenjo, kie la kamela sango estas trinkata kun lakto kaj funkcias kiel ŝlosila fonto de fero, vitamino D, saltoj kaj mineraloj.[11][79][87]
Studo de 2005 publikigita kune fare de la Sauda Ministerio de Sano kaj la Usonaj Centroj por Kontrolo kaj Evitado de Malsanoj detaligas kvar okazojn de homa bubona plago rezultintaj el la ingestado de nekuirita kamelhepato.[88]
Kamelviando estas ankaŭ foje trovita en la aŭstralia kuirarto: por ekzemplo, kamelaj lasanjoj estas disponeblaj en Alice Springs.[86][87] Aŭstralio ankaŭ eksportis kamelviandon, ĉefe al Mezoriento sed ankaŭ al Eŭropo kaj Usono, dum multaj jaroj.[89] Tiu viando estas tre populara inter nordafrikaj aŭstralianoj, kiel ekzemple Somaloj, kaj ankaŭ aliaj aŭstralianoj estis aĉetantaj ĝin. La sovaĝa naturo de la animaloj rezultas en la fakto, ke ili produktas diferencan tipon de viando al la farme breditaj kameloj en aliaj partoj de la mondo,[90] kaj ĝi estas tre serĉata ankaŭ pro la fakto ke ĝi estas sen-malsana, kaj de unika genetika grupo. La peto estas pli granda ol la disponeblo, kaj kelkaj registaroj okupiĝas por ke ne tiom multaj kameloj estu buĉitaj, sed male redirektas la koston de la buĉado al la disvolvigo de la merkato. Aŭstralio havas sep kamelsektorojn, kiuj produktas lakton, fromaĝon kaj produktojn por haŭtozorgado krom viandojn.[91]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.