From Wikipedia, the free encyclopedia
Sovaĝiĝinta aŭ sovaĝiĝa organismo estas tiu kiu fuĝis el kaptiteco kaj revenis parte aŭ entute al la natura stato. Sovaĝiĝo estas la procezo per kiu tio okazas. La enmeto de sovaĝiĝintaj animaloj aŭ plantoj en neindiĝenaj regionoj, kiel ĉiu enmetita specio, povas damaĝi ekosistemojn kaj foje povas kontribui al formorto de indiĝenaj specioj. Tamen revenigo de perditaj specioj al ties propraj medioj povas havi la malan efikon, nome revenigi damaĝitajn ekosistemojn reen al ekvilibro.
La difino de sovaĝiĝinta animalo estas ke tiu fuĝis el hejma aŭ kaptiteca statuso kaj vivas aktuale pli malpli kiel sovaĝa aŭ natura animalo. Zoologoj ĝenerale ekskludas el tiu kategorio la animalojn kiuj estis vere sovaĝaj antaŭ la fuĝo el kaptiteco: tiele nek leono fuĝinta el bestoĝardeno nek maraglo (Haliaeetus albicilla) ĵus reenmetita en Britio estas tia konsiderata. Kelkaj komunaj ekzemploj de animaloj kun sovaĝiĝintaj populacioj estas kaproj, katoj kaj porkoj, kiuj tro ofte kaŭzis neripareblan ekologian damaĝon en multaj insuloj tutmonde. En tre specifaj ekologiaj sistemoj kia estas ekzemple Aŭstralio multaj sovaĝiĝintaj animaloj, kiuj dekomence estis traktitaj kiel ekonomiaj fontoj, kiaj kameloj, kunikloj aŭ ĉevaloj, fine kaŭzis ankaŭ neripareblan ekologian damaĝon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.