Lasanjoj (menciita en PIV) aŭ lazanjo estas manĝaĵo kiu estas vendata en maldikaj platoj de ĉ. 10 x 15 cm.
Ĉi tiu pasto estas uzata en fornopladoj. La plado ankaŭ nomiĝas lasanjoj (itale:lasagne aŭ lasagne al forno (el la forno).
La preparo de lazanjo: oni preparas la tradician italan fornopladon kun (neplen)antaŭkuiritaj lasanjoj, (tranĉaĵoj da pasto), viandhaketaĵo, tranĉaĵoj da itala kukurbo kaj kovrita kun beŝamelo. Ekster Italio tamen ĉi tiuj lasanjoj / lazanjo multfoje estas adaptitaj al la gusto de la loka loĝantaro. Tiel oni preparas lasanjojn / lazanjon en Irlando kun tomatoj, (cheddar) fromaĝo kaj granda amaso da viandhaketaĵo, kaj sekve oni servas ĝin kun sufiĉe da pomfritoj.
Origino
Kvankam lasanjoj / lazanjo estas tipa itala manĝaĵo, la nomo venas el Grekio, kie Lasanon (λάσανον) signifas: plata pastaĵo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.