Remove ads
germana teologo (1844–1918) From Wikipedia, the free encyclopedia
Julius WELLHAUSEN (n. la 17-an de majo 1844 - m. la 7-an de januaro 1918) estis germana esploristo de la Biblio kaj orientalisto.
Julius Wellhausen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Julius Wellhausen | |||||
Naskiĝo | 17-an de majo 1844 en Hameln, Germana Federacio | ||||
Morto | 7-an de januaro 1918 (73-jaraĝa) en Göttingen | ||||
Tombo | Stadtfriedhof Göttingen (mul) vd | ||||
Religio | liberala kristanismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo islamologo universitata instruisto orientalisto bibliologo hebreisto arabisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Orientalistiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Hameln en la Reĝlando Hanovro. Post la universitataj studoj en Göttingen gvidite de Georg Heinrich August Ewald, li instruis Historion pri la Malnova Testamento kiel “privata docento”. En 1872 li akiris la pozicion de “ordinarulo” pri teologio en la universitato de Greifswald, sed rezignis tiun oficon pro konsciencaj motivoj, kaj samtempe akceptis la docentecon kiel eksterordinarulo pri orientaj lingvoj en la fakultato pri filologio ĉe la universitato de Halle; sekve li transiris kiel samfaka ordinarulo ĉe la universitato de Marburgo 1885, kaj fine en 1892 li translokiĝis, samcele kaj samfake, al Göttingen kie restadis ĝis la morto.
Wellhausen famas pro siaj studoj en la kampo de la pribiblia ekzegezo, aparte rilate la historion de la Malnova Testamento kaj specife de la "Ses libroj" (la kvin libroj de la Leĝo de Moseo plus la libro Josuo), al kiu li aliris tute deduktive, tute senkompromise, kio lin metis en senkaŝa kontrasto kun la tradicia skolo de de pribibliaj esploristoj.
Lia precipa verko titoliĝas Prolegomena zur Geschichte Israels ("Prolegomenoj (enkondukaĵoj) al la historio de Israelo), de 1883 (la unua eldono de 1878, titoliĝis Geschichte Israels, "Historio de Israelo"). Per tiu verko Wellhausen prezentis la definitivan formuladon de la hipotezo dokumenta, laŭ kiu la Pentateŭko estus redaktita per komencaj kvar dokumentoj sendependaj, referencantaj al epoko plurjarcente posta al tiu de Moseo, universe konsiderita ĝia aŭtoro. La hipotezoj de Wellhausen, pro kiuj li estis admonita de la registara ministro pri la kulto kaj ankaŭ translokigita de sia katedro, fariĝis la dominanta paradigmo en la studoj pri la Pentateŭko ĉe la esploristoj nekonservativaj ĝis la lasta kvarono de la 20-a jarcento, kiam komencis surfaciĝi esploristaj diskutoj, laŭ kiuj la Pentateŭko estas tempe lokigebla en epoko pli posta ol tiuj indikitaj de Wellhausen.[1]
Lia mallonga verko pri la Nova Testamento (Das Evangelium Marci, übersetzt und erklärt (1903)), en kiu estas subtenate la antaŭeco de la Evangelio laŭ Marko sur la Fonto Q, akiris malmulte da entuziasmo.[2]
Wellhausen interesiĝis ankaŭ pri epokoj antaŭislama kaj Omajadoj. Fundamentaj estis liaj verkoj pri la epoko de la Ĝāhilijja[3] (Reste arabischen Heidentums, W. De Gruyter & Co., Berlin-Leipzig, 1887), kaj pri la siria Omajada kaliflando (Das arabische Reich und sein Sturz).
Tiu lasta verko, tradukita al la angla, ankoraŭ multe konsideriĝas ĉe kultistoj de islamaĵoj (The Arab Kingdom and Its Fall, Kolkato, University of Calcutta, 1927).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.