Omajada kaliflando

dua islama kaliflando (661–750) From Wikipedia, the free encyclopedia

Omajada kaliflando
Remove ads

La Omajada kaliflando (arabe الخلافة الأموية, al-Ĥilāfah al-ʾUmaŭijjah) estis la dua el kvar ĉefaj islamaj kaliflandoj establitaj post la morto de Muhammad. Tiu kaliflando estis centrita ĉirkaŭ la Omajada dinastio (arabe الأمويون, al-ʾUmaŭijjūn, aŭ بنو أمية, Banū ʾUmajja, "filoj de Umajja"), devena el Mekko. La Omajada familio venis al povo kun la tria kalifo, Uthman ibn Affan (r. 644–656), sed la Omajada reĝimo estis fondita de Mu'aŭija ibn Abi Sufjan, longdaŭra guberniestro de Sirio, post la fino de la Unua Islama Enlanda Milito en 661 aŭ 41 laŭ Heĝira jaro. Sirio restis la Omajada ĉefa povo-bazo poste, kaj Damasko estis ties ĉefurbo. La Omajadoj pluis la islamajn konkerojn, aligante teritoriojn de Kaŭkazo, Transoksiano, Sindo, Magrebo kaj la Iberia Duoninsulo (Al-Andalus) al la islama mondo. Je ties plej granda etendo, la Omajada Kaliflando kovris 5.17 millionojn da kvadrataj mejloj (13,400,000 km2), kio faras ĝin la plej granda imperio el la ĝistiama mondo, kaj la kvina plej granda imperio iam ekzistinta.[2]

Rapidaj faktoj Origina nomo:, arabe ٱلْخِلافَةُ ٱلأُمَوِيَّةal-Ĥilāfah al-ʾUmaŭijjah ...
Remove ads

Marvano la 2-a estis la lasta reganto de Omajadoj kiu regis la unuigitan kaliflandon antaŭ la Abasida Revolucio superis la Omajadan dinastion.

Remove ads

Referencoj

Loading content...

Literaturo

Loading content...

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads