aŭstra arkitekto From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Maria Olbrich (naskiĝinta la 22-an de decembro 1867 en Troppau; morinta la 8-an de aŭgusto 1908 en Duseldorfo) estis aŭstra arĥitekto, kiu ekde 1900 vivis kaj verkis en la Germana Regno.
Joseph Maria Olbrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1867 en Opava |
Morto | 8-an de aŭgusto 1908 (40-jaraĝa) en Duseldorfo |
Mortokialo | Leŭkemio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto dizajnisto de juveloj |
Verkoj | Viena secesiodomo |
Joseph Maria Olbrich naskiĝis kiel tria ido de la geedzoj Edmund kaj Aloisia Olbrich. Li havis du fratinojn, kiu estis mortintaj jam antaŭ lia naskiĝo, same kiel la pli junajn fratojn Johann kaj Edmund. Lia patro estis bonstata tortobakmajstro kaj vaksoproduktisto kaj posedis interalie brikfarejon, kio jam frue vekis la intereson de Olbrich pri la konstrua metio.
Olbrich komence lernis ĉe la gimnazio je Troppau, kiun li tamen forlasis antaŭtempe, plenumis masonistan lernotempon, por poste ĉe konstruentreprenisto labori kiel desegnisto. En 1882 li iris al Wien, por eniri en la arĥitekturklason de la Viena Ŝtata Metilernejo. Liaj instruistoj estis interalie Julius Deininger kaj Camillo Sitte. En 1886 Olbrich ekzameniĝis per la noto „eminenta“. Post tio li reiris por mallonge al Troppau, por labori tie por konstrufirmao kiel desegnisto. Ekde 1890 li studis ĉe la Akademio por Vidigaj Artoj en Vieno kiel lernanto de Carl von Hasenauer kaj gajnis per siaj skizoj plurajn premiojn, ekzemple la Pein-Premion, la Kortegan Premion kaj la Romo- Premion de dla akademio. En 1893 li eniris la oficejon de Otto Wagner. La plej multja detalaj planoj por la domoj de la Viena Urbotrajno devenus de Olbrich, sed tio ne estas klare konata. Wagner lin treege ŝatis, li eĉ konsideris geedziĝon de sia filino kun li.
En 1896 ekestis pro la malkontenteco de pluraj artistoj gvidataj de Gustav Klimt la viena secesio kiel disiĝo („secesio“) de la Viena Artistodomo. Ĉar la grupo bezonis propran ekspoziciejon, Olbrich ricevis sian unuan grandan mendon kaj konstruis en 1897 la Vienan secesiodomon. Sekve li ankaŭ konstruis plurajn loĝodomojn en Vieno kaj ĉirkaŭaĵo, interalie la domon por Hermann Bahr ĉe la Veitlissengasse en Hietzing. Responde Bahr proklamis Olbriĥon en siaj traktaĵoj kaj felietonoj kiel unu el la ĉefaj arĥitektoj de Vieno.[1]
Ĉefduko Ernesto Ludoviko de Hesio-Darmstadt ofte vizitis Vienon kaj treege interesiĝis pri moderna arto. Laŭ lia iniciato do en 1899 je Darmstadt ekestis la Artisto-Kolonio sur la monteto Mathildenhöhe. Tiucele li irigis al Darmstadt Olbriĥon, kiu rapide fariĝis neoficiala ĉefo de la artistokolonio kaj ankaŭ ricevis la plej altan salajron. La 4-an de aprilo 1900 li ricevis de la ĉefduko la profesoran titolon kaj fariĝis civitano de Hesio-Darmstadt. Olbrich tiam estis la ununura arĥitekto en la artistaro, ĉar Peter Behrens aktivis komence nur kiel pentristo kaj graphikisto. Malpli bone Olbrich harmoniis kun eldonisto Alexander Koch, kiu lin nur malofte menciis en siaj revuoj Innendekoration kaj Deutsche Kunst und Dekoration gravaj por la kolonio. En 1903 Olbrich edziĝis en Wiesbaden al Kleran Morawe, eksedzino de verkisto Christian Ferdinand Morawe.
La artistokolonio fariĝis eksperimentokampo por Olbrich; tie li konstruis ankaŭ la ĉefdomon, la Ernst-Ludwig-Domon. Krom tio ekestis diversaj loĝodomoj kaj provizoraj domoj por la ekspozicioj. Krome li planis ceramikajn vazarojn por la artistokolonio, kiujn produktis Wächtersbacher Keramik, meblojn por meblofarejoj el Darmstadt kaj muzikinstrumentojn, ekzemple la Mand-Olbrich-Pianegon. Pli longe ol kelka alia membro Olbrich restis fidela al la kolonio. Liaj kontribuaĵoj por la ekspozicio Louisiana Sankta Luiso tiom ege impresis, ke li – verŝajne pro iniciato de Frank Lloyd Wright – fariĝis koresponda membro de la Usona Instituto de Arĥitektoj. En 1906 li ricevis sian lastan kaj plej grandan mendon: la magazenegon Tietz en Duseldorfo. La Rejnlandon li taksis kiel alloga laborkampo, ĉar ĉi tie li verŝajne pli facile ricevis tiajn grandajn, monumentajn projektojn ol en Darmstadt, kie la artistokolonio krom la ĉefduko havis nur malmultajn mendantojn. En la sama jaro okazis la lanĉado de la duhelica rapidpoŝta vaporŝipo Kronprinzessin Cecilie. Je la aranĝado kaj ekipado de la interno de ĉi tiu transatlantika linioŝipo, kiu apartenis al la plej ambiciaj kaj sukcesaj germanaj pasaĝerŝipaj projektoj, krom Olbrich kunverkis interalie Bruno Paul kaj Richard Riemerschmid.[2]
Mallonge post la naskiĝo de sia filino Marianne la 19-an de julio 1908 Olbrich – nur 40 jarojn aĝa – mortis la 8-an de aŭgusto en Duseldorfo pro leŭkemio. Kvar tagojn poste li estis entombigita en Darmstadt sur la malnova tombejo.
Je la starigo de la Moltke-Kvartalo en Essen ekde 1908 oni nomis straton laŭ li. En 1924 oni nomis la strateton Olbrichgasse en Vieno-Meidling kaj en la 1960-aj jaroj Josef-Maria-Olbrich-Straße en Duseldorfo-Garath laŭ la arĥitekto. En Darmstadt ankaŭ la vojo Olbrichweg sur Mathildenhöhe nomiĝas laŭ li.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.