From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Gleorg MEUSEL (naskiĝinta la 17-an de marto 1743 en Ebern-Eyrichshof, mortinta la 19-an de septembro 1820 en Erlangen) estis germana historiisto, leksikografo kaj bibliografo.
Johann Georg Meusel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1743 en Eyrichshof |
Morto | 19-an de septembro 1820 (77-jaraĝa) en Erlangen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Bavario Reĝlando Bavario |
Alma mater | Universitato de Göttingen Casimirianum |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto vortaristo |
Johann Georg Meusel estis la plej maljuna de dek infanoj de la instruisto kaj kantoro Johann Nikolaus Meusel kaj de lia edzino Susanna Margaretha (fraŭline: Roth). Post privata trejniĝo patra li frekventis ekde 1755 la konsilantarlernejon en Coburg kaj ekde 1758 la surlokan gimnazion Casimirianum. Ĝin li finis en 1764 kun elstaregaj notoj kaj ekstudis, laŭ la patrina volo, teologion. Sed post malsukcesa provprediko li startigis studon de historio kaj filozofio en Göttingen. Liaj tieaj influaj profesoroj estis la historiistoj Johann Christoph Gatterer, la statistikisto Gottfried Achenwall, la filologo Christian Gottlob Heyne kaj Georg Christoph Hamberger (kiu tre interesiĝis pri biografioj de scienculoj). La filologon Christian Adolph Klotz li eĉ sekvis post deĵorlokŝanĝiĝo al Halle. Tie Meusel magistriĝis kaj ekprelegis pri la verkistoj klasikoj de la antikveco kaj pri la arto de bona prisciencula biografiado. En la 10.6. li nomumitis orda profesoro pri historio en Erfurto.
Baldaŭ poste li nomumitis supera duka brandenburgia kaj kvedlinburga konsilisto. En la 3.4.1768 li edzinigis Anna Cordula Herchenhahn, la plej maljunan filinon de la koburga konsilanto Anton Herchenhahn. Inter liaj kolegoj erfurtaj estis kelkan tempon ankaŭ Karl Friedrich Bahrdt kaj Christoph Martin Wieland, kun kiu Meusel havis poste interŝanĝadon leteran sufiĉe viglan. En la jaro 1779-a Meusel vokitis de la universitato de Erlangen. Meusel membris ĉe diversaj societoj scienculaj; en la 15.7.1794 li ekestis honora membro ĉe la Pegnitz-ordeno. Okaze de la datreveno 50-a instrukomenca li nomumitis sekreta kortega konsilisto.
La tutan vivon Meusel tre aktivis en la eldonado de serioj kaj periodaĵoj. Laŭ instigo de Klotz li editoris Betrachtungen über die neuesten historischen Schriften, kion li daŭrigis ĝis 1787 sub alia titolo (post publikiĝĉeso malantaŭ la apero de la kvina parto). Inter 1777 kaj 1779 li responsis la eldonadon de la volumoj 17 ĝis 20 de la en Halle aperinta verko Allgemeinen Welthistorie. Ekster tio li fondis la magazinon Der Geschichtsforscher aperontan inter 1777 kaj 1779. Ankaŭ tion Meusel daŭrigis sub malsamaj titoloj ĝis 1782. Inter 1779 kaj 1808 li senĉese publikigis diversajn periodaĵon pri kulturobservado. Inter 1773 kaj 1779 li intermite kunlaboris ĉe la wieland-a Der Teutsche Merkur kaj, ekde 1775, ĉe la renomita kolekto Allgemeine deutsche Bibliothek de Friedrich Nicolai.
Post la morto de Hamberger en 1773 Meusel transprenis ties fontaran verkon Das gelehrte Teutschland, kiun li ĝismorte prizorgis je 23 volumoj. Ĝi ĝuis ĝis 1834 kvin pliampleksigitajn aliajn eldonojn. Inter 1802 kaj 1816 li aldonis al tio en 15 volumoj la verkon Lexikon der von 1750 bis 1800 gestorbenen teutschen Schriftsteller. Jam en 1778 aperis lia duvoluma leksikono priartista Teutsches Künstlerlexikon. Krome li ankaŭ priskribis la vivon de samtempaj komponistoj kaj muzikistoj.
La ankaŭ post la morto de Meusel kontinuigita verkado pri germanlingvaj verkistoj kaj scienculoj ampleksis sume 43 volumojn estante antaŭulo de Deutscher Literaturkalender de Joseph Kürschner (ekde 1879 en Berlino). Meusel-a merito estis ankaŭ la zorgema cito de bibliografiaĵoj krom la nuraj bibliografiaĵoj. Verkoj de Hamberger/Meusel ĝis hodiaŭ ja taŭgegas kiel rekta spegulo de la sciencula mondo de la 18-a jarcento.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Georg Meusel en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.