From Wikipedia, the free encyclopedia
Jocelyn QUIVRIN (naskiĝis la 14-an de februaro 1979 en Dijon (Côte-d'Or), mortis la 15-an de novembro 2009 en Saint-Cloud, Hauts-de-Seine) estis franca aktoro.
Jocelyn Quivrin | ||
---|---|---|
Jocelyn Quivrin | ||
Persona informo | ||
Jocelyn Quivrin | ||
Naskiĝo | la 14-an de februaro 1979 en Dijon (Côte-d'Or) | |
Morto | la 15-an de novembro 2009 en Saint-Cloud (Hauts-de-Seine) | |
Mortis pro | Akcidenta morto vd | |
Mortis per | Trafikakcidento vd | |
Tombo | vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Université Paris-Nanterre vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Alice Taglioni | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmreĝisoro televida aktoro filmaktoro scenaristo vd | |
Aktiva dum | 1990–2009 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jocelyn Quivrin debutis juna en kino interpretante unu el la ĉefaj roloj en Louis, enfant roi de Roger Planchon (1992). Poste li plurfoje rolis en aliaj kinaj kaj televidaj filmoj, el kiuj Les compagnons de l'aventure : Lola et les sardines antaŭ ol interpreti la ĉefan rolon de la televida filmo Rastignac en 2000 (pro kio li ricevis premion por vira interpretado en Festivalo de televida filmo de Luchon).
Li rolis en l'Outremangeur kaj Grande École antaŭ ol ekhavi unu el la ĉefaj roloj de la granda produkto L'Empire des loups kune kun Jean Reno en 2005.
Jocelyn Quivrin estis la kunulo de aktorino Alice Taglioni. Ili renkontiĝis dum filmado de Grande École. Ilia filo, Charlie, naskiĝis la 18-an de marto 2009.
Jocelyn Quivrin forpasis la 15-an de novembro 2009 pro aŭto-akcidento en tunelo de Saint-Cloud, apud Parizo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.