usona ekonomikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
James Tobin (* 5-a de marto 1918 en Champaign en usona ŝtato Ilinojo, † 11-a de marto 2002) estis usona ekonomikisto.
Li studis kaj doktoriĝis en Universitato Harvard, estis ano en la ekonomia konsila grupo de prezidento John F. Kennedy kaj instruis dum jardekoj en Universitato Yale en New Haven, Konetikuto.
Tobin iĝis tutmonde konata pro sia propono, ke oni impostu la devizokomercon kaj la prenitan monon oni transdonu tra Monda Banko al evoluantaj landoj. Tiu monpostulo, nomata ankaŭ "Tobin-imposto" estis surprenita, tre populara ĉe la kontraŭglobalismo (vidu ATTAC). Estante ano de libera komerco, Tobin poste akre kritikis sian pli fruan ideon sen tamen rezigni sian impostan proponon.
La nomon de Tobin portas en branĉo de la kapitalmarketa teorio la t.n. Tobin-separado samkiel Tobin-a Q. En 1981 ricevis Tobin la Nobelpremion pri ekonomiko[1] pro sia portfolia teorio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.