jamajka muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Donat Roy Mittoo (3a de Marto 1948 – 16a de Decembro 1990), pli bone konata kiel Jackie Mittoo,[1] estis jamajk-kanada klavaristo, kantoverkisto kaj muzika direktoro.[2] Li estis membro de The Skatalites kaj muzika direktoro de la registromarko Studio One.[3]
Jackie Mittoo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Donat Roy Mittoo |
Naskiĝo | 3-an de marto 1948 en Brown's Town |
Morto | 16-an de decembro 1990 (42-jaraĝa) en Toronto |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Jamajko |
Okupo | |
Okupo | muzikisto pianisto kantoverkisto muzikproduktisto diskografa artisto |
En la 1960-aj jaroj, li estis membro de The Skatalites, The Sheiks, The Soul Brothers, The Soul Vendors kaj Sound Dimension.[2] La komponoj de Mittoo en tiu periodo estis "Darker Shade of Black", "Feel Like Jumping", kaj "Baby Why". Li ludis kun Lloyd "Matador" Daley en 1968 kaj 1969.
Meze de la 1970-aj jaroj, li elmigris al Toronto, Ontario, Kanado. Tie li registris tri albumojn, Wishbone (Summus), Reggae Magic (CTL) kaj Let's Put It All Together (CTL). En 1970, lia kanto "Peanie Wallie" estis rekompnita en kanto nomita "Duppy Conqueror" kaj registrita de The Wailers.[3] La kanto de Mittoo nome "Wishbone" estis sukceso en 1971.
En la 1980s-aj jaroj, li ofte laboris kun Sugar Minott. En 1985, li veturis al Ganao kun la brita bando Musical Youth, kaj tie li registris kantojn kiuj poste estis publikigitaj en la albumo Jackie Mittoo in Africa.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.