From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono János Ferenc ZÁCH [jAnoŝ zAĉ], (la nomo aperis ankaŭ en formo Zach János Xavér), laŭ hungarlingve kutima nomordo Zách János Ferenc (germane: Franz Xaver von Zach; naskiĝis la 13-an de junio 1754 en Pest (urbo), mortis la 2-an de septembro 1832 en Parizo) estis hungara astronomo, geodeziisto, membro (ekstera en 1832) de Hungara Scienca Akademio, membro de Sveda Reĝa Scienca Akademio en 1794.
János Ferenc Zách | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1754 en Bratislavo |
Morto | 2-an de septembro 1832 (78-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 29 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Lia frato estis Antal Zach.
János Ferenc Zách frekventis militakademion en Vieno, poste li servis en armeo de la Habsburgoj, kie li ricevis pri geodeziajn taskojn. Post la diplomo li ekinstruis samloke en Universitato Eötvös Loránd. En la 1770-aj jaroj li instruis en universitato de Lemberg, sed en 1780 la universitato ne plu funkciis. Li vojaĝis al Parizo, en la observatorio li interkonatiĝis kun Jérôme Lalande kaj Pierre-Simon Laplace. Inter 1783-1786 li estis ĉefamilia instruisto, poste en Gotha li gvidis la novan observatorion. Li observis planedojn Marson kaj Merkuron. En 1796 li fondis astronomiajn revuojn Allgemeine geographische Ephemeriden kaj Monatliche Correspondenzé, kiujn li redaktis ĝis 1813. Li faris gravan paŝon al malkovro de asteroido Cereso. En 1798 li organizis la Unuan astronoman kongreson eŭropan en Gotao.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.