István Békeffi [iŝtvAn bEkefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Békeffi István Miklós estis hungara verkisto, scenaristo, komikisto. Lia ofta familia nomvarianto estis Békeffy (la prononco ne ŝanĝiĝas). Lia nevo estis László Békeffi, lia edzino estis Ida Turay.
István Békeffi | ||
---|---|---|
István Békeffi (dekstre), Ida Turay (meze) en la Hungara Radio | ||
Persona informo | ||
Békeffi István | ||
Naskonomo | Békeffi István Miklós | |
Naskiĝo | la 31-an de aŭgusto 1901 en Szeged (Hungario) | |
Morto | la 9-an de junio 1977 en Budapeŝto (Hungario) | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/1(8/A)-1-268 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ida Turay (1926–1977) vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István Békeffi naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1901 en Szeged, li mortis la 9-an de junio 1977 en Budapeŝto.
Biografio
István Békeffi frekventis militajn mezlernejojn Nagyvárad kaj Sopron, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li verkis la unuan teatraĵon en 1926, en la sama jaro li edziĝis, la unuan scenarlibron li verkis en 1934. Ekde tiam li konstante verkadis. Post la 2-a mondmilito li redaktis ankaŭ revuon 2 jarojn. Depost la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Svislando, kie li verkis germanlingvajn scenarlibrojn. Li hejmenvenis en 1971. Li ricevis premiojn en 1950 kaj 1953.
Elektitaj teatraj verkoj
- Hol jártál az éjszaka? (komedio, 1926)
- Kozmetika (komedio, 1933)
- Latyi Matyi mint Robinson (poemeca verko, 1946)
- Angyal szállt el Brooklyn felett (romano germane, Munkeno, 1958)
- Der Hund der Bozzi hiess (romano germane, Berlino, 1965); el tio li kreis scenarlibron hungare por muzikalo: A kutya, akit Bozzi úrnak hívnak (1976, prezentita en Operetoteatro (Budapeŝto))
Elektitaj scenarlibroj
- A régi nyár (1928)
- Az okos mama (1931)
- Beszterce ostroma (1948)
- Déryné (1951)
- Mese a 12 találatról (1956)
- Egy angyal szállt le Brooklynban (germane, 1957; itala-hispana filmo; baldaŭ en romana formo)
- A hazug (germane, 1961)
Fontoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.