From Wikipedia, the free encyclopedia
László Békeffi [lAslO bEkefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Békeffi László estis hungara komikisto, kabareda aktoro, verkisto pri skeĉoj. Lia patro estis Antal Békefi (verkisto), lia nevo estis István Békeffi.
László Békeffi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de januaro 1891 en Szeged | |
Morto | 21-an de januaro 1962 (71-jaraĝa) en Zuriko | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Antal Békefi vd | |
Edz(in)o | Magda Jankovich (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro kabaredisto verkisto scenaristo filmreĝisoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László Békeffi naskiĝis la 4-an de januaro 1891 en Szeged. Li mortis la 21-an de januaro 1962 en Zuriko.
László Békeffi devenis el juda familio. Li frekventis aktoran lernejon, tamen li komencis kontribui en gazetoj. Li debutis kiel komikisto en 1912, poste li estis ano de diversaj teatretoj. En 1924 li estis unu el la fondintoj de komika teatreto, sed en la sekva jaro li prezentis sin denove en aliaj similaj teatretoj. Inter 1927 kaj 1929 li daŭris la roladojn en Vieno, poste denove en Budapeŝto. En 1937 li havis rolon en kineja filmo. En 1941 la politiko malpermesis liajn roladojn. Post 2 jaroj li estis deportita komence enlande, poste al Dachau. Depost la 2-a mondmilito li ne hejmenvenis, sed li vivis laŭvice en Britio, Usono, Svislando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.