Internacia Junulara Festivalo
junulara renkontiĝo en Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Internacia Junulara Kongreso. |
| ||||
---|---|---|---|---|
Simbolo | ![]() | |||
Nomo | Internacia Junulara Festivalo | |||
Regiono | Italio | |||
Periodo | Pasko | |||
Organizanto | Itala Esperantista Junularo | |||
Ekzistas ekde | 1977 | |||
Celgrupo | Junularo | |||
Informa retpaĝo | http://iej.esperanto.it/ijf | |||

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.
La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.
Listo de la festivaloj


Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.