From Wikipedia, the free encyclopedia
Csaba LENDVAY aŭ laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvay Csaba - prononco de la persona nomo laŭ IPA [ˈtʃɒbɒ] - estas komputilisto kaj esperantisto de hungara deveno. Li naskiĝis la 9-an de januaro 1956 en Zalaegerszeg, Hungario, do nun estas 68-jara. Post esperantiĝo en lerneja aĝo, li ekagis en la loka Esperanto-asocio Juna Koro. En TEJO li aktivis precipe kiam li estis universitata studento pri analiza kemio de la Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) en Budapeŝto inter la jaroj 1974 kaj 1979. Tiutempe li estis la ĝenerala sekretario de Hungara Esperanto-Junularo kaj reprezentis la organizaĵon en internaciaj eventoj. Interalie li partoprenis en la komitato de TEJO, estis elektita membro de la estraro kaj funkciis kiel ĝenerala sekretario de TEJO.
Csaba Lendvay | |
---|---|
Csaba Lendvay en 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de januaro 1956 en Zalaegerszeg, Hungario |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | hungara kaj kanada |
Ŝtataneco | Hungario Kanado |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
En 1979 li komencis la profesian vivon kaj malpliigis la movadan engaĝigon. Sekvis edziĝo kaj nasko de filo. Post divorco li re-edziĝis kaj en 1989 translokiĝis al Kanado. En la dua edzeco li havas 2 filinojn. Nun li loĝas en Oakville en sud-centra Ontario (Kanado), urbo borde de la Ontaria Lago, sudokcidente de Misisogo kaj Toronto. Li profesie laboras kiel komputoscienca konsultanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.