La Isuloj de Brissago estas du insuloj sur la Majora Lago, en Kantono Tiĉino en Svislando. From Wikipedia, the free encyclopedia
La Insuloj de Brissago estas du insuloj sur la Majora Lago, kiuj apartenas al la komunumo Brissago.
Insuloj de Brissago | ||
---|---|---|
insularo | ||
Kantono | Tiĉino | |
Komunumo(j) | Brissago | |
Geografia situo | CH1903: 700184 / 109921 (mapo)46.1333333333338.735 | |
Nombro de loĝantoj | 30 | |
Areo | km² | |
Alteco | 195 m super marnivelo | |
Poŝtkodo | 6614 | |
Akvejo | Majora lago | |
Supermara alteco | 203 m ü. M. [+] | |
Koordinatoj | 46° 8′ 0″ N, 8° 44′ 6″ O (mapo)46.1333333333338.735 [+] | |
Insuloj de Brissago | ||
Vikimedia Komunejo: Isole di Brissago [+] | ||
La insuloj situas oriente de la komunumo Ronco sopra Ascona. La pli granda de la du insuloj nomiĝas San Pancrazio aŭ Grande isola Ĝi hava areon de 25568 m². Sur ĝi situas botanika ĝardeno. La malgranda insulo nomiĝas Isolina, Piccola isola aŭ Isola di Sant'Apollinare. Ĝi estas naturrezervejo kaj havas areon de 8186 m². La insuloj fakte estas la pintoj de du sublagaj montoj de la insubra alpoĉeno, kies plej norda punkto ili estas. La insuloj konsistas el grenat-gnejso.[1].
La Insuloj de Brissago atingeblas pere de la liniŝipoj sur la Majora Lago de Locarno, Ascona, Porto Ronco kaj Brissago kaj pere de pramŝipeto de Brissago.
Unuaj setloŝpuroj sur la insuloj datiĝas el la romia epoko. Dum mezepoko sur la insulojn troviĝis du preĝejoj kaj iliaj loĝantoj ĝuis pri certa aŭtonomio de la Dukoj de Milano. En 1875 ekzistis plano konstrui sur la insulo dinamitfabrikon por la konstruo de la gotarda tunelo. Post ekkonstruo tamen la projekto ne realiĝis. De 1885 ĝis 1927 la insuloj estis havaĵo de la rusa baronino Antoinette de Saint Léger, kiu tie posedis grandan bienon. 1928 Max Emden akiris la insulojn kaj komencis konstrui la belajn ĝardenojn. Post la morto de Max Emden liaj heredantoj proponis al Kantono Tiĉino aĉeton de la insuloj kun la kondiĉo instali sur la insulo botanikan ĝardenon.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.