From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Inaĥo (el la greka Ἴναχος, «fortiĝanta») estis la unua reĝo de Argo, honore al kiu oni nomigis argolandan riveron, samnoman. Ĝi estas la nuntempa Panitsa, kiu drenas la okcidentan marĝenon de la argolanda ebenaĵo, tra la suda Peloponezo, kaj alfluas en la Argolandan Golfon, inter Argo kaj Tirinso.
La historiisto Paŭzanio priskribis lin kiel la plej antikva heroo kaj reĝo de Argo, kiu nomigis la riveron laŭ li mem kaj stablis kultadon al Hero[1]. Verŝajne li estis ankaŭ la unua sacerdoto kaj reganto en Argo, do oni ofte nomis tiun regionon «la lando de Inaĥo»[2]. Laŭ Plutarko[3], oni nomigis tiel la riveron ĉar Inaĥo ĵetis sin en ĝin por tiel forfuĝi el furio sendita de Zeŭso, venĝeme pro tio, ke Inaĥo riproĉis al li la forrabon de Io. Antaŭ tio, la rivero nomiĝis Anfiloko[4], Karmanoro aŭ Haliaĥmono[5].
Krom mencii lin kiel heroo, Paŭzanio ankaŭ rakontas ke laŭ onidiro, Inaĥo ne estis mortemulo, sed riverdio, kun siaj respektivaj atributoj kaj genealogio. Pro tio, Paŭzanio inkludas lin inter la oceanidoj kiuj juĝis terdisputon inter Pozidono kaj Hero, kune kun Cefizo kaj Asteriono. Pro tio, ke ili favoris la diinon, Pozidono punis ilin per dumsomera sekado[6][7][8] (aŭ per inundado, laŭ plia versio de la rakonto[9]). Tamen, oni ankaŭ kulpas Zeŭson pri la sekeco de la rivero, pro tio ke li ĵetis fulmon sur Inaĥo, kiam tiu lasta plendis pro la forrabo de sia filino.
Kvankam Hieronimo kaj Eŭsebio (ambaŭ citante Kastoron), krom kelkaj modernaj mitologiistoj kiel John Lemprière[10] (en 1812), euhemere asertis ke li estis la unua reĝo de Argo, kaj Robert Graves ke li estis posteulo de Japeto[11], la plimulto el la nuntempaj fakuloj konsideras Inaĥon unu el la oceanidoj, filo do de Okeano kaj Tetiso, kaj greka parto de la antaŭ-olimpana aŭ pelasga mitaro. Troviĝas rakonto kiu priskribas tiun transiron el mortemulo al riverdio, kaj prezentas Inaĥon kiel simbolo de venĝemo devenata de maljusteco: la tereno pri kiu la du gedioj kverelis estis ĝuste tiu sur kiu regis Inaĥo, do li perdis ĝin nur pro sia obeemo al gedioj. Poste Hero postulis ke lia filino Io iĝu sacerdotino ŝia, sed Zeŭso enamiĝis al ŝi. Pro respekto al la edzino de Zeŭso, Inaĥo rifuzis permesi la unuiĝon de sia filino kaj la dio, do Zeŭso forrabis ŝin[12]. Inaĥo ne respondis tiun ofendon, ĉar li blinde respektis la diajn decidojn, kvankam ĝuste tio ruinigis lian vivon. Eriso (malakordo) profitis tiun situacion kaj transformis la pasivecon de Inaĥo en neeltenebla malamo. Tiu sento disvastigis tra la mondo, ĝis kiam Zeŭso intervenis kaj pere de Tizifono restarigis la ordon. Kompense, li diigis Inaĥon kaj permesis ke li regu la samnoman riveron, en Argolando.
Kadre de tiu ĉi situacio, kompreneblas la rakonto pri Lirko, nevo de Inaĥo. Lia avo sendis lin, kaj aliajn junulojn, serĉi la ĵusmalaperintan Ion. Sed post longa serĉado tra la maro kaj tero, sensukcesa, Lirko tiel timis la koleron de sia avo, ke li rezignis pri reveni hejmen kaj fondis novan urbon en Kaŭno[13]. Paralelan historion oni rakontas pri Kirno, komandanto de la arga ŝiparo kiu ne kuraĝis reveni ĉar li ne trovis la princinon, kaj lokiĝis en Kario aŭ Kerkoneso[14]. Ovidio priskribas kortuŝan renkontiĝon de Inaĥo kaj Io, laŭ formo de bovino. Laŭ ĝi, la kolero de Inaĥo jam iĝis elkoran malĝojon, kaj kiam li rekonis sian filinon, Inaĥo malbenis sian nemorteblon kaj ordonis Arguson forporti la bovinon por protekti ĝin kaj ŝpari turmentadon[15]. Kiam Io mortis, Inaĥo kaj siaj filoj starigis sanktejon al ŝi dediĉita, kiun oni nomis Iopoliso. Ili ankaŭ stablis ĉiujaran ritaron en ŝia honoro, dum kiu oni frapadis la pordojn de la najbaroj kriante la nomon de la princinon[16]. Tio ĉi volis simboli la sensukcesan serĉadon de la nimfo fare de siaj fratoj, kiu vokis ŝin kaj demandis pri ŝi al ĉiuj loĝantoj de la mezorientaj urboj.
Laŭ la danaa fondomito Pozidono sekigis la akvofontojn en Argolando en venĝo kontraŭ Inaĥo pro lia aserto, dum la juĝo menciita, ke la tero apartenis al la plej antikva diino, Hero. Por kontraŭstari la aridecon rezultantan, Danao sendis siajn filinojn serĉi akvon. Unu el ili, Amimono (filino de Inaĥo laŭ alternativaj rakontoj[17]), tiucele allogis Pozidonon, kaj sukcesis ke li kreu per sia tridento, triopan akvofonton proksiman al Lerno[18]. Tamen, laŭ alternativa fondomito de Argo, Inaĥo starigis la urbon post repopolado de la regiono, kiu estis entute katastrofita fare de la diluvo de Deŭkaliono.
Fakte, la plej antikvaj fontoj klopodas klarigi kaj raciigi la figuron de Inaĥo. Laŭ kelkaj el ili, li estis argano kiu, post la diluvo de Deŭkaliono, gvidis la popolon el la montaro kie ili rifuĝis al la ebenaĵo. Tie li kanaligis la akvon, ebligis loĝadon en tiu regiono kaj fondis la urbon Argo, kies nomo honoras la lunon[16]. Pliaj versioj konsideras lin fremdulo kiu gvidis ekspedicion el Egiptio aŭ Libio celantan fondadon de nova kolonio. Postalveninte al la lando, la koloniistoj unuiĝis al la lokaj pelasgoj, disigitaj ĉe la bordoj de la rivero[19][20]. Kelkaj fontoj, tamen, konsideras Foroneon la unua loĝanto en Argolando, do ili pravigas la figuron de Inaĥo kiel pra-fondinto, kaj antaŭhoma rivero, asertante ke li estis filo de la riverdio[21]. Fine, troviĝas versio laŭ kiu Inaĥo estis fenica elstarulo kiu fondis la argolandan reĝlandon kaj la rason de la inaĥidoj, kiu popoligis ĝin. Laŭ ĝi, li iĝis tiel pova, ke la tuta Peloponezo ricevis lian nomon dum kelka tempo[4].
Kiel diaĵo, Inaĥo iĝis protektanto de la junularo, kaj pro tio Oresto oferas al li hartufon sian, antaŭ plenumi sia venĝo[22]. Lia figuro eble evoluis al unu el la brimoj, venĝemaj spritoj laŭ la ritaro kiu inspiris la Eleŭzisaj Misteroj.
Oni kutime atribuas al riveroj multnombran idaron, pro tio ke ili estas ĝenerale fekundaj. Do, ankaŭ la oceanida Inaĥo havis gefilojn. La plej elstaraj estis liaj filoj Foroneo (la unua homo) kaj Egialeo[23] (aŭ Fegeo), reĝo de Sikiono. Tamen, li ankaŭ estis patro de najadaj nimfoj, konataj kiel la inaĥidoj (eponimo kreita poste por pravigi sian originan mitaron), kiaj Dinomeno[24] (Io), la fonta nimfo Amimono, Meseiso, Hiperio[25] kaj Filodiko, edzino de reĝo Leŭkipo[26]. La partnero de Inaĥo kaj patrino de lia idaro estas diverse priskribita en la fontoj. Ŝi eble estas antikva fraksenonimfo nomiĝinta Melio[23], al kiu oni atribuas la patrinecon de Foroneo kaj Egialo, aŭ ŝia fratino Argio[27], patrino de Foroneo kaj Io laŭ aliaj fontoj[28]. Tiu lasta aperas en pliaj versioj kiel filino de Inaĥo sen virina interveno, ĉar ŝi naskiĝis el lia buŝo. Se Io aperas kiel filino de Melio, estas do nur pro la fakto ke ŝi estis la edzino de Inaĥo kiam la nimfo naskiĝis.
Krom la antaŭe priskribitaj, la idaro de Inaĥo inkludas ankaŭ Mikenon[29], la spriton de la samnoma urbo, la najadon Argio kaj eventuale Teledikon, Pelasgon, Kason[5] kaj la lokan heroon Arguso[30].
Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Argo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Argo | Poste: |
---|---|---|
- | Inaĥo | Foroneo |
Kadre de la greka ikonografio, Walter Burkert priskribas la manieron kiel oni prezentis la riverojn, Inaĥo inkludita, tio estas laŭ formo de virbovo kun homa kapo aŭ vizaĝo[31]. Li ofte aperas en skulptaĵoj kiel barbulo kornohavaduon[32], kuŝanta, kaj apoganta sur akvujo kiu simbolas lian fluadon. Kutime kanaro ornamas lian prezentadon[33]. En pentrarto, Inaĥo ofte aperas en bildigoj de amscenoj de lia filino kaj Zeŭso, kutime sur la fora plano.
Verkaĵo de Sofoklo, titolita ĝuste Inaĥo, verŝajne estis satirusa teatraĵo kiu supervivas nur pere de kelkaj papiraj fragmentoj malkovritaj en Oksirinĥo kaj Tebtunis (Egiptio). En ĝi, Inaĥo falas el gloro al mizero pro senreciproka amo de Zeŭso[34] al lia filino Io. Hermeso eluzas la ĉapon de mallumo, kiu igas lin nevidebla, sed li ludas aŭloson (muzikan instrumenton) por mistifiki la satirusojn. Ankaŭ aperas en ĝi Arguso kaj Iriso, mesaĝistoj de Hero, dum "nekonatulo" aliformigas Ion en junbovinon per mantuŝado. Ĉe la fino, oni liberigas la satirusojn el siaj katenoj, kaj ili iĝas paŝtistoj de Inaĥo[35]. Plia papira fragmento de la verkaĵo de Sofoklo estis eldonita en 1960[36][37].
Inaĥo estis ankaŭ prezentita sur la ŝildo de Turno, priskribita en la Eneado de Vergilio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.