From Wikipedia, the free encyclopedia
Agenoro (el la greka Ἀγήνωρ, heroa aŭ elstara[1]) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:
Laŭ Pseŭdo-Apolodoro[2] Agenoro estis filo de Libio kaj la mara dio Pozidono. Li naskiĝis en Memfiso, kaj estis ĝemelo de Belo, kaj ankaŭ frato de Cefeo. Belo restis en Egiptio, Agenoro translokiĝis al Kanaano kaj Cefeo al Etiopio, kaj la tri atingis la tronon de tiuj respektivaj regnoj, Agenoro en la fenicia urbo Cidono. Tamen, alternativa versio asertas ke Agenoro ne estis frato, sed filo de Belo, kaj de Akiroo aŭ Ankinoo[3].
La diversaj fontoj varias pri la nomoj de la gefiloj de Agenoro. La plimulto konsideras lin patro de Kadmo, Eŭropo, Kilikso, Fenikso kaj Taso[4][5][6]. Tamen, kromaj versioj asertas ke Fenikso estis lia frato (kaj ambaŭ, filoj de Belo), kaj ke la ceteraj estis filoj de Fenikso. Ankaŭ ne estas interkonsento pri la nomo de la edzino de Agenoro: ŝi povus esti la najado Telefaso, Argiopo, Kasiopeo, Epidemuso aŭ Tiro, tiu, kiu nomigis la Fenican urbon.
Laŭ la Iliado, ekzemple, Eŭropo estas klare filino de Fenikso[7]. Kaj Kadmo kaj Eŭropo estas ankaŭ gefiloj de tiu lasta laŭ Bakilido kaj la Katalogo de virinoj de Heziodo. Kilikso kaj Fineo aperas ankaŭ kiel filoj de Fenikso, anstataŭ de Agenoro, en la verkoj de Ferecido[8], kiu aldonas pliajn filojn, ekzemple Doriklon, ne konataj de aliaj aŭtoroj. Nur laŭ pli modernaj fontoj Kadmo kaj Kilikso estas filoj de Agenoro, sen mencii Fojnikso, aŭ inkludante lin inter la idaro de Agenoro, nur por evidentigi lian eponimecon pri Fenicio.
Kelkaj reserĉistoj konsideras Agenoron historia reĝo de Kanaano, kun speciala influo sur la urboj Sidono kaj Tiro[9]. Laŭ tiu tradicio, li klopodis anstataŭi la lokajn ritojn, kie oni kutime plenumis hom-oferadojn, per aliaj malpli kruelaj, laŭ influo de Egiptio kaj Mikeno. Laŭ Herodoto, Agenoro regis Tiron antaŭ la jaro 2000 a.K.[10].
Inter la multnombra idaro de Agenoro, lia plej amata estis sia belega filino Eŭropo. Sed tiu beleco iĝis katastrofa por la familio: la dia reĝo, Zeŭso, enamiĝis al ŝi. Iam, dum la princino promenis kaj rikoltis florojn ĉe la marbordo, la dio aperis laŭ formo de blanka taŭro kaj forrabis ŝin, portante Eŭropon for tra la maro. Kiam Agenoro eksciis tion, afliktege, ordonis siajn filojn foriri serĉi ilian fratinon, laŭ promeso de ne reveni sen ŝi. Telefaso, denove graveda, akompanis ilin en la serĉado, sed mortis tuj poste pro malĝojo.
Tial kial Zeŭso bone kaŝigis Eŭropon en Kreto neniu el la fenicaj princoj sukcesis trovi ŝin, do, tial kial ili ne povis reveni hejmen, restis en diversaj lokoj en Grekio, kie ili fondis novajn regnojn[11]:
Dume, Eŭropo akceptis Zeŭson kiel amanto, kaj iĝis la unua reĝino de la insulo Kreto per edziniĝo al Asteriono, kiu neniam plenumis siajn edzajn rajton pro respekto al Zeŭso. Kun Zeŭso ŝi havis tri famajn filojn: Minoo, Sarpedono kaj Eako.
Vergilio nomis Kartagon «la urbo de Agenoro»[16], per kio li sugestas ke ĝia reĝino Dido devenis ankaŭ de Agenoro. La germana filologo Philipo Karl Buttmann atentigas pri ke la origina fenica nomo de Agenoro estis Chnas aŭ Khna, sama vorto kiun ili uzis por Kanaano, kaj el tio li deduktas ke Agenoro estas la sama rolulo kiu aperas en la libroj de Moseo[9]. Kinto Kurtio Rufo konsideris Agenoron la fondinto de Sidono, kaj atribuis al li la enkondukon tien de la fenicia alfabeto, kiun poste Kadmo konigis inter la loĝantaro de la grekaj landoj[17]
Cefeo, frato de Agenoro (kiun oni identigas al Fineo en tiu rakonto), kaj sia edzino Kasiopeo nur konsentis pri la edziniĝo de ilia filino Andromedo al Perseo pro tio, ke tiu lasta liberigis ilian landon de la terura mara monstro kiu katastrofis tra ĝi. Tamen, ili ne ŝatis Perseon kiel bofilo, do li promesis al Agenoro la manon de ilia filino se li sukcesus forpeli lin el la lando. Agenoro akceptis, kaj alvenis al Etiopio kun armeo, ĝuste dum la geedziĝa festo de Andromedo kaj Perseo. Tamen, li ne kalkulis je la potencega armilo kiun portis tiun lastan: la kapo de Meduzo, kiu ŝtonigis ĉiujn, kiuj vidas ĝian rigardon. Do, kaj Agenoro, kaj liaj akompanantoj (pli ol ducent), iĝis ŝtono kaj restis en la etiopia palaco kiel memoriga skulptaĵo[18].
Tiu Agenoro estis filo de Antenoro kaj Teano[19], kaj elstaris en la Troja milito, kiel batalanto por la troja flanko[9], en la kompanio de Pariso kaj Alkatoo. Laŭ Iliado, li ĉefis la atakon al la aĥajaj fortikaĵoj[20], danke al kio li estis la unua troja soldato kiu mortigis grekon: Elefenoron, kapitano el Eŭbeo. Laŭ Higeno, li mortis plian homon en tiu milito[21] Poste, dum sturmo al greka ŝiparo, li helpis Helenon resanigi vundon ricevitan en batalo.
Kiam Aĥilo iom post iom venkadis la trojan armeon, Agenoro estis la unua trojano kiu sentis sin sufiĉe kuraĝa por cesi fuĝi kaj alfronti la atakon de la heroo[22]. Remkontante Aĥilon, Agenoro ĵetis lancon sur li, sed la armaĵo de la greko bone protektis lin. Kaj ĝuste kiam Aĥilo, responde, pretis mortigi sian atakanton, Apolono intervenis, kovris la trojan armeon per nubo kaj adoptis la formon de Agenoro por devojigi la grekan armeon. Danke al tio, Agenoro kaj liaj kunbatalantoj saviĝis el certa morto, kaj rifuĝis interne de la muregoj de Trojo. Laŭ Paŭzanio, estis ĝuste la filo de Aĥilo, Neoptolemo, tiu, kiu sukcesis mortigi Agenoron, kiam la grekoj eniris Trojon danke al la fama Ĉevalo de Trojo[23]. Tiu sceno aperis sur la Lesko farita de Polignoto en Delfo[9]. Agenoro havis filon, Ekleko, kiun Aĥilo mortigis dum la sieĝo de la urbo.
Tiu Agenoro estis filo de Jaso (aŭ Ekbaso) kaj, laŭ diversaj mitaj tradicioj, patro de la giganto Argo[9][24]. Tamen, laŭ Helaniko de Lesbo, li estis filo de Foroneo, do frato (anstataŭ patro) de Argo kaj Pelasgo. Post la forpaso de sia patro, la du plej aĝaj fratoj dividis la regnon: Pelasgo ricevis la landon ĉirkaŭantan la riveron Erasmo, kie li konstruis la urbon Lariso, kaj Jaso la teritorion ĉirkaŭantan Elidon. Kiam ili mortis, Agenoro, la plej juna frato, invadis iliajn landojn kaj iĝis tiel reĝo de la tuta Argolando[25].
Li estis filo kaj heredinto de Triopo, reĝo de Argolando[9], kiu apartenis al la dinastio de Foroneo. Li havis filon, kiu nomiĝis Krotopo, kaj, laŭ kelkaj versioj, estis frato de Jaso, Anto kaj Pelasgo[26]. Pro tio, oni kutime konfuzas lin kun la antaŭe priskribita reĝo de Argolando.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Argolando | Poste: | |
---|---|---|---|
Triopo | Agenoro | Krotopo |
Li estis filo de la eponima reĝo Pleŭrono kaj de Ĥantipo, do li estis nepo de Etolo[9]. Epikasto, filino de Kalidono, estis patrino kun li de Portaono kaj Demonico[27]. Laŭ Paŭzanio, li ankaŭ estis patro de Testio, la patro de Ledo, amantino de Zeŭso[28].
Agenoro (ankaŭ nomita Aksiono) estis filo de Fegeo, reĝo de Psofiso, en Arkadio[9]. Li estis frato de Pronoo kaj Arsinoo. Tiu lasta edziniĝis al la argolanda princo Alkmeono, kiu poste forlasis ŝin kaj sekrete edziniĝis denove, ĉi foje al Kaliroo, filino de la rivera-dio Aĥeloo. Alkmeono promesis al sia nova edzino la famajn kolieron kaj tunikon de Harmonio, kiujn Arsinoo ankoraŭ posedis.
Kiam li alvenis al sia antaŭa hejmo por preni ilin, siaj eks-bofratoj Agenoro kaj Pronoo profitis la ŝancon kaj venĝeme mortigis lin. Sed Arsinoo, kiu sciis nenion pri la nova edziĝo de Alkmeono, vidis la murdon kaj malbenis siajn fratojn. Agenoro kaj Pronoo vojaĝis tiam al Orakolejo de Delfo, por donaci al ĝi la kolieron kaj tunikon, kaj por demandi kiel saviĝi de la malbeno. Tamen, ĝuste tie, ili estis murditaj de Amfotero kaj Akarnano, la filoj de Alkmeono kaj Kaliroo[29].
Paŭzanio ankaŭ rakontas tiun historion en sia Priskribo de Grekio, sed variigis la nomojn de la rolulojn: laŭ li, la gefiloj de Fegeo estis Temeno, Aksiono kaj Alfesibeo[30].
Krom la antaŭaj, Agenor estis la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.