From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Agavo (el la greka Ἀγαύη, «glora») estis princino de Tebo, filino de ĝia fondinto Kadmo kaj de la diino Harmonio. Fratinoj ŝiaj estis, do, Aŭtonoo, Ino kaj Semelo, kaj ŝi havis fraton nomiĝintan Polidoro[1]. Agavo edziniĝis al Eĥiono, unu el la kvin spartoj (la originaj aŭtoktonoj kiuj popolumis Tebon), kaj havis kun li filon (Penteo, sekva reĝo de la urbo) kaj filinon (Epiro). Ŝi estis unu el la unuaj menadoj, sekvantinoj de la vina dio Dionizo.
Laŭ la teatraĵo de Eŭripido Bakĥantinoj, la tebaj menadoj murdis reĝon Penteo post kiam li rifuzis honori Dionizon kiel dio kaj enirigi lian kultadon en la urbon. Li opiniis, ke vino kaj ĝojado forlogas homojn de laboro kaj aliaj devoj. Venĝeme, la nova dio (kuzo de Penteo ĉar li estis filo de Semelo), logis Penteon ĝis la arbaro kie la menadoj festkunvenis. Sed tiuj sovaĝaj virinoj malkovris la kaŝitan reĝon kaj, en ekstazo, disŝiris lin. Lia propra patrino, Agavo, partoprenis la mutiladon de lia kadavro kaj senkapigis ĝin, delire pensante ke temis pri leono. Poste ŝi fiere portis la kapon de sia filo ĝis la urbo, kaj nur konsciis pri tio, kion ŝi estis faranta post renkontiĝo kun Kadmo.
Tiu kruela murdo ankaŭ peris la venĝemon de Dionizo sur Agavo kaj ŝiaj fratinoj, Ino kaj Aŭtonoo. Semelo, graveda kun Dionizo, estis fulmita fare de montro de la vera majesteco de Zeŭso, kiun ŝi mem petis laŭ trompa konsilo de alivestita Hero. Sed Agavo kaj siaj fratinoj ne kompatis ŝin, kaj komencis disvastigi onidiron pri ke Semelo ne gravediĝis de la dio, sed de mortemulo, elpensis tiun fabelon por honorigi la perdon de sia virgeco kaj pro tio meritis fulmomortigon fare de Zeŭso. Kiam la filo de Semelo venis al Tebo post vojaĝi tra la mondo, li postulis kultadon en sia naskiĝurbo kaj frenezigis la tebajn virinojn por ke ili festu liajn misterojn en monto Kiterono. Penteo klopodis malhelpi aŭ ĉesigi tiun senbridan agadmanieron, malgraŭ la avertado de la aŭguristo Tirezio, sed Dionizo, alivestite, sukcesis persvadi lin iri al Kiterono kaj gvati la menadojn, kun fatala rezulto[2][3].
Laŭ Higeno[4], Agavo estis ekzilita de Tebo, pro malobeo de la plej bazaj reguloj de la homaro, kaj fuĝis al Ilirio. Ŝi edziniĝis al tiea reĝo Likoterso, sed iom poste, ŝi mortbatis lin, por doni tiun regnon al sia patro Kadmo (tiutempe reĝo de la enkeleoj, en milito kontraŭ Ilirio). Verŝajne Higeno mise lokigis tiun parton de la rakonto, kiu tre eble okazis antaŭ ŝia edziniĝo al Eĥiono kaj la naskiĝo de Penteo[5].
Agavo rolas ankaŭ en la ĉefa verko de Nono, la Dionizaj, lau kiu ŝi daŭrigis sian fervoran servadon al Dionizo dum sia tuta vivo. Ĝuste pro tio, aŭ pro la fakto ke ŝi estis vartistino de la dio, oni honoris Agavon per pordia kultado, malgraŭ ŝia malvirta vivo[6].
Verŝajne la speco de botanika familio (agavo, Agavaceae) ricevis sian nomon de tiu ĉi rolulino.
Krom la antaŭe menciita, Agavo ankaŭ estas la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.