Anto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Anto

Anto (el latino, eble el ante, 'antaŭ'), estas arkitektura termino kiu priskribas la fostojn aŭ pilierojn je ambaŭflankoj de pordego aŭ enirejo de Greka templo - fakte la iom elstaraj pilieroj kiuj finigas la murojn de la navo.[1] Ĝi diferencas el la pilastro, kiu estas pure ornama, kaj ne havas la strukturan subtenan funkcion de la anto.

Thumb
La Atena Trezoro en Delfo kun du antoj kadrigante serion de du kolonoj.

Laŭ Francisko Azorín anto estas Pilastro plifortiganta ekstremon de muro.[2] Fakte li ne diferencigas anton el pilastro, sed same nuancigas ilin, do markante ioman diferencon. Krome li aldonas du rilatajn konceptojn: nome inanta, por la templo "kies fasado havas du antojn" kaj dustila inanto (el dustilo) por la "Portiko kun kolonoj inter antoj."[3]

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.