From Wikipedia, the free encyclopedia
Imre Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Imre estis hungara oficisto, komponisto, tekstopoeto, poeto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybégányi [nadjbEAnji], lia pseŭdonimo estis R. Cassim.
Imre Farkas | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de majo 1879 en Debrecen | |
Morto | 25-an de marto 1976 (96-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 35-12-56 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | komponisto poeto operetta composer (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Imre Farkas [1] naskiĝis la 1-an de majo 1879 en Debrecen, li mortis la 25-an de marto 1976 en Budapeŝto.
Imre Farkas studis juron en sia naskiĝurbo, poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en ministerio pri defendo ĝis la emeritiĝo. Libertempe li komponis sentemajn kantojn. Lia unua teatraĵo estis prezentita en 1905, poste li verkis kompletajn operetojn (muziko kun teksto). Ili estis prezentitaj plej ofte en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Népszínház. Li estis ankaŭ redaktoro de teatra revuo, kie li gvidis popularan korespondan rubrikon. Li verkis ankaŭ poemojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.