From Wikipedia, the free encyclopedia
Ica Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Ica estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto.
Ica Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Horváth Ilona |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1905 en Debrecen |
Morto | depost 1943 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | László Érckövi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ica Horváth[1][2] naskiĝis la 20-an de decembro 1905 en Debrecen, ŝi mortis iam depost 1943.
Ica Horváth akiris pedagogian diplomon en kalvinana kolegio en sia naskiĝurbo, poste aktoran diplomon en privata lernejo de Szidi Rákosi en 1923. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar en 1925. En la sekva jaro ŝi atingis la unuan lokon en danca konkurso kaj ŝi havis bonan rezulton en moda konkurso. Ekde 1928 ŝi estis membro de Gaja Teatro. En 1929 ŝi partoprenis en aŭtokonkurso kun tre bona rezulto. Ekde 1942 ŝi havis rolojn en malgrandaj teatroj, poste ŝi perdiĝis dum la 2-a mondmilito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.