Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A
Ceci Abreu
Ceci ABREU estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en la komenco de 20-a jarcento.
Carlos Amoroso
Carlos AMOROSO estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
Aristóteles Juvenal de Faria Alvim
Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Sebastião Albuquerque
Sebastião ALBUQUERQUE /sebasti'ãŭ ałbu'keRkj/ estis brazila esperantisto. Li estis unua homo kiu instruis Esperanton en Recifo ekde 1932. Sebastião Albuquerque okupis katedron de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato de Recifo.
Misael Alves Mendes
Misael ALVES MENDES estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
João Andrade
João ANDRADE (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.
Arnaldo Alencar Araripe
Arnaldo Alencar ARARIPE estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel prezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
Artemísia V. de Araújo
Artemísia V. de ARAÚJO estas brazila esperantisto el Alagoas. Ŝi estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Neuse Araújo
Neuse ARAÚJO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Odilon Araújo
Odilon Vital de Araújo (mortis en 1941) elstara esperantisto, estis unu el la pioniroj de Esperanto en Pernambuko. Li estis fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuko.
Oswaldo Arruda Stein
Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis en 1908, mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj. Li estis prezidanto de Ribeirão Preto Esperanto Clube.
Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.
Sebastião Augusto
Sebastião AUGUSTO estis brazila esperantisto de Manaus. En 1945 li estis ano de komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Alfredo Azevedo
Alfredo AZEVEDO estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
B
Alzira Gomes dos Anjos Baptista
Alzira Gomes dos Anjos Baptista (mortis la 7-an de januaro 2005) estis brazila esperantistino. Ŝi naskiĝis en la malgranda urbo Sacramento, ŝi estis ankoraŭ eta knabino kiam la familio translokiĝis al urbo Franca. En 1968 ŝi edziniĝis al José Roberto Baptista. De S-ro Langerton Neves da Cunha,ŝi eklernis homeopation kaj fitoterapion. Dum multaj jaroj ŝi laboris por Esperanto, ŝi esperantigis kaj plenkreskulojn kaj infanojn.
Josias Ferreira Barboza
Josias Ferreira Barboza estas brazila esperantisto.
Verkoj
- Esperanto por lernejaj klasoj. Eld. Liga Brasileira de Esperanto, Braziljo, 2009.
|
José de Barros Moreira
José de BARROS MOREIRA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
José Bastos Campos
José BASTOS CAMPOS (naskiĝis en 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).
Ricarda Backheuser
Ricarda Backheuser (mortis en 1928) instruistino, estis brazila esperantistino ekde 1907. Kunfondintino de “Grupo Esperantista de Niteroi” (20 Oktobro 1907), ŝi okupis de la fondo la oficon de vicprezidantino; ŝi apartenis ankaŭ al “Virina Klubo Esperanto”. Ŝi estis edzino de Everardo Backheuser.
Heitor Beltrão
Heitor BELTRÃO reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, 1923, okazinta en la tiama Federacia Distrikto.
Manoel Portilho Bentes
Generalo Manoel Portilho Bentes (mortis la 4-an de Julio 1922) milita inĝeniero, estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li estis prezidanto de Brazila Klubo Esperanto.
Catulita Cesar Bittencourt
Catulita Cesar Bittencourt (mortis en marto 1998) estis esperantistino en Taubaté.
Walter Boppré
Walter Boppré (mortis la 25-an de septembro 1998) estis esperantisto en Florianópolis. Li estis fondinto de grupo de Esperanto en Laguna en 1948.
L. Braga
L. Braga, muzikisto, estis brazila esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.
Verko:
- Grabowski. Trovita, romanco, laŭ originala teksto de Goethe. Muziko de F. Braga. Eld. Presa Societo, Parizo, 1910?
|
Lazarus Brieger
Lazarus Brieger (naskiĝis la 9-an de marto 1897, mortis la 8-an de aŭgusto 1985) estis brazila esperantisto, ano de Veterana Esperantista Klubo (VEK). Li estis delegito de UEA en Rio de Janeiro.
C
Francisco Cabrita
Francisco Cabrita (mortis 1923), profesoro, estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li estis profesoro ĉe la Universidade do Brasil kaj docento ĉe Normala Lernejo de Rio de Janeiro. Li okupis la postenon de Direktoro de la Publika Instruado en federaciŝtato Rio de Janeiro en 1909.
Elisa Rosa Camillo
Elisa Rosa Camillo naskiĝis en 1941 en la urbo São José do Rio Pardo. Emerita instruistino, diplomiĝinta pri Beletro en USP, ekinteresiĝis pri Esperanto en 2006 kaj en la sama jaro aliĝis al EASP, kie ŝi ĉeestis plurajn kulturajn kunvenojn. Ŝi forpasis komence de septembro 2016.
Moacir Caminha
Moacir CAMINHA estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.
Benjamim Camosato
Benjamim CAMOSATO estis brazila esperantisto el Rio Grande do Sul. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Aderson Borges de Carvalho
Aderson Borges de Carvalho (naskiĝis en 1900?; mortis la 24-an de aprilo 1999),estis brazila esperantisto en Juazeiro do Norte. Li lernis Esperanton perkonputile en la fino de 20-a jarcento.
Aquiles Lando Carmo
Aquiles LANDO CARMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
José Lins de Carvalho
José LINS de CARVALHO estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.
Audino Castelo Branco
Audino Castelo Branco (mortis en 2000) estis brazila esperantisto.
Pedro Jacintho Cavalheiro
Pedro Jacintho Cavalheiro estas brazila esperantisto, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo.
Newton Ceratti
Newton CERATTI estis brazila industriisto kaj esperantisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.
Joaquim da Rocha Cerqueira
Joaquim da Rocha Cerqueira (mortis la 8-an de Januaro 1925) estis unu el la pioniroj de esperanto en Brazilo. Li estas patro de kvar geesperantistojn, tri inoj kaj unu viro.
Hermógenes César
Hermógenes César (mortis en 2009) estis brazila esperantisto dum la fino de 20-a jarcento kaj komenco de 21-a. Li estis prezidanto de Niterói Esperanto-Klubo.
Zuzartino de Oliveira Cesar
Zuzartino de Oliveira Cesar (mortis la 26-an de oktobro 1919 pro variolo) telegrafisto estis unu el la pioniroj de Esperanto en Aracaju.
Lurdinha Cordeiro
Lurdinha CORDEIRO (pseŭdonimo) estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Afonso Costa
Afonso COSTA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
Deraldo Costa
Deraldo Dias COSTA, estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
Li estis kolonelo de Nacia Gvardio (honora titolo, ne milita posteno), deputito kaj mastro de framasona loĝio.
José Felipe de Azeredo Coutinho
José Felipe de AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. Ekde lia alveno en Bel-Horizonto en 1910, li energie kaj en la komenca fazo preskaŭ sole disvastigis Esperanton en la urbo. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Post kiam en 1907, do antaŭ lia alveno, en la urbo jam tre mallongan tempon floris unua esperantista klubo en la urbo, sekve de lia konstanta preparo oni la 17-an de julio 1927 fondis duan esperantistan klubon en Bel-Horizonto, kiu prenis la nomon Montara Esperanto-Klubo.
Luís Azeredo Coutinho
Luís AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel vicprezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
José Cruz
José CRUZ estis brazila esperantisto el Sergipe. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Verkaĵo: Aspectos Estatísticos do Ensino Primário Sergipano – 1943-1945, José Cruz, Aracaju: Imprensa Oficial, 1947
Carlos Cunha
Carlos CUNHA, brazila esperantisto, en Alagoinhas, Bahia, fondis esperanto-grupon 1913.
Moacir da Silva Cunha
Moacir da SILVA CUNHA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
D
Ernesto Dinis
Ernesto DINIS estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Alipio Dorea
Alipio Dorea (mortis en 1919) instruisto, estis esperantisto en Campos dos Goytacazes. Li estis prezidanto de loka Esperanto-asocio.
E
Paulo Izaías Ereno
Paulo Izaías ERENO (naskiĝis en 1949, mortis la 1-an de junio 2005) estis aktivulo de Esperanto-movado, i.a. en la brazila ŝtato Rio grande de Sul.
En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.
F
Francisco Falcão
Francisco de ASSIS do REGO FALCÃO estis brazila esperantisto. Li movadis unue en Cearao kaj poste en Pará. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Giovanni P. Faraco
Giovanni P. FARACO estis brazila esperantisto el Santa Catarina. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Keller Farina
Keller FARINA estis brazila esperantisto el Cuiabá. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Heitor V. Costa Faria
Heitor V. COSTA FARIA estis brazila esperantisto. Alvenis Campo Grande ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Onésimo Costa e Faria
Onésimo COSTA e FARIA estis brazila esperantisto, frato de Heitor V. Costa Faria. Li agadis en Campo Grande post 1945, estis unu el la fondantoj de Lernejo Zamenhof kaj ĝia unua direktoro, ankaŭ post kiam la lernejo en 1949 fariĝis ŝtata.
José Carlos Farias
José Carlos FARIAS estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li en 1910 kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo.
Alvaro Fausto de Souza
Alvaro FAUSTO DE SOUZA (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Rio-de-Janejro, Brazilo, kie li estis UEA-fakdelegito pri geriatrio kaj medicino.
Julinha Zoraide Feijó
Julinha Zoraide Feijó (naskiĝis la 25-an de decembro 1925 en São Franciso de Paula– mortis la 2-an de aŭgusto 2011 en Porto Alegre) instruistino, estis esperantistino en Porto Alegre ekde 1989. Ŝi estis la prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la 40-a Brazila Kongreso de Esperanto], okazinta en Porto Alegre 2005.
Verko:
- “Ĵuzo Metodo” (rekta metodo de Esperanto) (2005);
Engrácia Ferreira
Engrácia FERREIRA mortis la 21-an de aprilo de 1931. Ŝi estis unu el pioniroj de la brajlo en Brazilo, kiun ŝi uzis por disvastigi spiritismon inter blinduloj. Ŝi lernis Esperanton en Fortaleza en 1911.
Eurico Figuera
Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis la 30-an de marto 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo. En la 14-a de aprilo 1957 li kunfondis la organizaĵon Taubaté Esperanto-Klubo, kies prezidanto li estis plurfoje.
Severino de Freitas
Severino Soares de Freitas (mortis la 9-an de novembro 1923) poŝta oficisto, estis unu el pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li estis kunfondinto de “Grupo Esperantista de Niteroi” (1906) kaj ĝia unua prezidanto. Poste li aliĝis al “Brazila Klubo Esperanto” kaj apartenis al ĝia konsilantaro, kiam li mortis. Li estis ankaŭ ano de Brazila Ligo Esperantista.
Murillo Furtado
Murillo Furtado estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo en komenco de 20-a jarcento. Li estis la originala aŭtoro de Primeiro Manual de Esperanto en 1906.
G
Fernando Galvão Marinho
Fernando GALVÃO MARINHO, kolonelo. Brazila esperantisto. Prezidanto de BEL en 1981.
Hemeterio de Gouveia
Hemeterio de Gouveia (mortis en 1927) estis esperantisto en Aracaju dum la komenco de 20-a jarcento.
Giuseppe Grattapaglia
Giuseppe GRATTAPAGLIA estas italdevena brazila esperantisto, edzo de la germandevena brazila esperantistino Ursula Grattapaglia kaj administranto de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.
Clarindo Diniz Gonçalves
Clarindo DINIZ GONÇALVES estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.
Sinésio Gotschalk
Sinésio GOTSCHALK estas brazila esperantisto de la frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
H
Kleber Halfeld
Kleber HALFELD estas brazila esperantisto. Li interalie gvidis kurson en la urbo Além Paraíba en 1962.
L
José Laercio
José LAERCIO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Fernando Laroca
Fernando LAROCA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Thomas R. Leite
Thomas R. Leite estis esperantisto en Brazilo en la komenco de 20-a jarcento.
Verko
- Vortaro Esperanto-Portugala. Eld. Francisco Alves & Cia, Rio de Janeiro, 1910?. (10 X 15), 176 paĝoj.
|
Regina Margarida Marques Lemos
Regina Margarida Marques Lemos (naskiĝis la 9-an de marto 1934 — mortis la 7-an de julio 2003) estis brazila esperantistino.
Joel Linhares
Joel LINHARES estis Esperanto-pioniro en Cearao komence de la 20-a jarcento. Li estis aŭtoro de la unua soneto originale verkita en Esperanto: "Al Nova Vivo". Movade li aktivis kiel redaktoro de Brazila Vivo, la dua esperanta periodaĵo de Brazilo.
Alonso Bezerra Lima
Alonso Bezerra Lima (1953–2014) estis brazila esperantisto, estrarano de EASP.
Waldir Lisboa Rocha
Waldir LISBOA ROCHA, dentokuracisto, naskiĝis en 1931 kaj mortis en 2000. Li membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1958 kaj fariĝis elstara kursgvidanto. Li iĝis "merita membro" de tiu asocio en 1981. UEA-delegito pri odontologio en San-Paŭlo (Brazilo). Lia nekrologo aperis en la revuo Esperanto.
Paulo Cesar Marques Lopes
Paulo César MARQUES LOPES estas brazila esperantisto en Além Paraíba ĉirkaŭ 1960.
Itacir Luchtemberg
Itacir LUCHTEMBERG estas brazila juristo kaj esperantisto en Kuritibo, la ĉefurbo de la subŝtato Paranao. Li laboras en la regiona labora juĝejo de la urbo. De 1962 kaj 1998 li estis la prezidanto de la regiona Paranaa Esperanto-Asocio, en tiu periodo interalie en 1986 en Kuritibo okazis la 22-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Eksteraj ligiloj
M
Jaddo COUTO MACIEL
Jaddo COUTO MACIEL estis brazila esperantisto el Bahia. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Octavio Alvares de Azevedo Macedo
Octavio Alvares de Azevedo Macedo (naskiĝis la 28-an de oktobro de 1888; mortis la 2-an de januaro de 1922) farmaciisto, estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li estis la unua kasisto de Brazila Klubo Esperanto.
José Nogueira Machado
Pastro D-ro José Nogueira Machado S.J. (naskiĝis en 1914- mortis la 31-an de oktobro 1996 en Recifo) jezuita pastro, estis brazila esperantisto. Li plurajn jarojn gvidis esperantajn kursojn kaj instruis la lingvon en la Katolika Universitato de Recife. Li estis doktoro pri Filozofio (ĉe Braga, Portugalio), pri Matematiko kaj Fiziko. Ofte li faris meson en la internacia lingvo dum pluraj Brazilaj Kongresoj kaj Renkontiĝoj de Esperanto.
Ivo Magalhães
Ivo P. Magalhães (mortis en 2009) dum la fino de la 20-a kaj komenco de 21-a jarcento estis brazila esperantisto en Triveira.
Traduko:
- Lulu Santos kaj Nelson Motta. Como uma onda no mar (Zen-Surfismo);
Jovelina Maia Rodrigues
Jovelina MAIA RODRIGUES (mortis la 27-an de septembro de 1991 en Brazilo) estis instruistino de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Federacio. Unu el la fondinto de Societo Lorenz, ŝi organizis la unua infankongreseton en la Brazila Kongreso de Esperanto en 1987 en Rio de Janeiro.
Francisca Martos
Francisca MARTOS (naskiĝis la 5-an de septembro 1939) estas membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo ekde 1965 kaj konstante partoprenas la programojn. Ŝi efikas gvidas kursojn kaj partoprenas en la estraro de tiu asocio en 1982-1987 kaj 1990-1996 ankaŭ kiel vicprezidanto.
Hernani Mota Mendes
Hernani MOTA MENDES [mendiŝ] (mortis la 15-an de septembro 1944)[1] estis brazila doktoriĝinta inĝeniero kaj esperantisto. Li estis kunfondinto de la „Grupo Verda Stelo“ en Rio-de-Ĵanejro. Plurajn jarojn li estis ĝenerala sekretario de Brazila Ligo Esperantista, gvidis plurajn kursojn kaj faris paroladojn pri Esperanto.
Francisco da Conceição Meneses
Francisco da CONCEIÇÃO MENESES estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahio, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
Agenor de Miranda
Agenor de MIRANDA, inĝeniero, ĉefo de la 9-a telegrafia distrikto de Brazilo, estis brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia. Li estis oficiala reprezentanto de la brazila registaro en la 7-a UK de 1911.
Iara Silva Miranda
Iara Silva Miranda (naskiĝis en 1903?; mortis la 5-an de januaro 2003). Je la forpaso, ŝi estis la plej aĝa esperantisto de Brazilo.
José Pedro Miranda
José Pedro MIRANDA estas brazila esperantisto en la urbo Ribeirão Preto de San-Paŭlio. En 1967, li iĝis la unua delegito de UEA en la urbo.
Francisco de Sales Montelo
Francisco de SALES MONTELO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Lia Milhomem Moreno
Lia Milhomem Moreno (naskiĝis la 18-an de oktobro 1932 - mortis la 15-an de septembro 2014) tribunala oficiistino, estis esperantistino en Braziljo. Ŝi respondecis, dum longa tempo, pri la kursoj de Esperanto ĉe la sidejo de Brazila Spiritisma Federacio, en Braziljo. Ŝi partoprenis en la unua estraro de Asocio Spiritisma Mondo, organizaĵo fondita la 15-an de Decembro 1995, en Braziljo, kaj ankaŭ estis membro de la Kontrola Konsilantaro de Brazila EsperantoLigo, dum la oficperiodo 2010-2013.
Antonio Arêa e Mourinho
Antonio Arêa e Mourinho (mortis la 26-an de junio 1918) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li estis unu el la fondantoj de Brazila Ligo Esperantista kaj unu el la redaktoroj de ĝia oficiala organo. Li gvidis kursojn kaj verkis propagandajn artikolojn al naciaj ĵurnaloj, precipe por «Jornal do Commercio da Tarde», kies fakon «Esperanto» li redaktis.
N
Manoel Nery
Manoel NERY (naskiĝis la 26-an de majo 1913 - mortis la 1-an de septembro 1997), estis esperantisto en João Pessoa (Brazilo), kie li gvidis Esperanto-kursojn.
Jorge das Neves
Jorge das NEVES estas brazila esperantisto kiu agadas ĉefe en Rio de Janeiro. Jam estis ĉefdelegito de UEA en Brazilo.
Jorge das Neves Milhomens
Alberto DAS NEVES MILHOMENS (naskiĝis en 1915, mortis la 21-an de marto 1989) estis tre aktiva brazila esperantisto kaj UEA-delegito en Belém, Brazilo.
Lígia Agrícola Nogueira
Lígia Agrícola NOGUEIRA estis brazila esperantistino. En 1949 ŝi kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
Mário Ritter Nunes
Mário RITTER NUNES estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Verkoj:
- Gramática Sinóptica de Esperanto. Eld. Brazila Esperanto-Ligo, Rio de Janeiro, 1954.
|
O
Élio Lopes de Oliveira
Élio LOPES de OLIVEIRA estas brazila esperantisto, pioniro en Além Paraíba, propagandis tie post 1958. En 1995 estis unu el la kun-fondintoj de la Esperanto Klubo de Além Paraíba.
Jorge Campos de Oliveira
Kolonelo Jorge Campos de Oliveira (naskiĝis en 1922; mortis la 3-an de februaro 2014) policisto, estis esperantisto en Rio de Janeiro. Li prezentis programon pri Esperanto en iama Rádio Roquette Pinto kaj estis sekretario de iama Brazila Klubo Esperanto.
João de Oliveira Gama
João de OLIVEIRA GAMA (naskiĝis en 1909, mortis la 12-an de aprilo 1987 en Juiz de Fora, Brazilo) estis UEA-fakdelegito pri turismo.
José Róiz Oliveira
José Róiz Oliveira (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1921 - mortis la 5-an de aŭgusto 2003) kuracisto, estis esperantisto en Belo Horizonte. Li verkis plurajn artikolojn por la gazetaro. Kelkaj el liaj artikoloj estis publikigitaj en Medicina Internacia Revuo.
Gildásio de Oliveira
Gildásio de OLIVEIRA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
Lauro Jorge de Oliveira
Lauro Jorge de Oliveira estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
P
Manuel Paiva Araujo
Manuel PAIVA ARAUJO - prononco [manu'eł pajvara'uĵŭ] - estis kasisto de la unua estraro de Brazila Ligo Esperantista en 1907.
José Passini
José PASSINI estis prezidanto (elektita en julio 2007) de la Brazila Esperanto-Ligo ĝis julio 2009. En 1962 li gvidis Esperanto-kurson en Além Paraíba. Li verkis la libron Bilingüismo: utopia ou antibabel (pri la eblo de ĝenerala dulingveco).
Carlos Torres Pastorino
Carlos TORRES PASTORINO estIs brazila esperantisto, radialisto, spiritisto kaj popola verkisto. Li agadis en Rio de Janeiro kaj Braziljo. Li verkis Minutos de sabedoria kaj Sabedoria do Evangelho.
Octavio Vianna Peixoto
Octavio VIANNA PEIXOTO, (mortis 80-jara la 7-an de majo 1972) estis multjara membro kaj delegito en Niterói (Brazilo). Krom gvidi kursojn, li multfoje parolis per radio por disvastigo de la Internacia Lingvo. Li estis unua sekretario de 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1957.
Horácio Pereira dos Santos
Horácio PEREIRA dos SANTOS (o'rasjo pe'rejra dŭs'santŭs) estis vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo de 1964 ĝis 1967, kabeis en 1968. Li estis fondinto kaj estrarano de União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (USE) ekde 1947.
Djalma Pessata
Djalma Pessata estas brazila esperantisto. Li estis konstanta kunlaboranto de revuo La Karavelo.
Verkoj:
DVD Zamenhof, Cidadão do Mundo. Eld. la aŭtoro, 2009.
Cícero Pimentel
Cícero Pimentel estis brazila esperantisto dum la dua duono de 20-a jarcento.
Verko:
- Bibliografia sobre Esperanto. Eld. Instituto Brasileiro de Bibliografia e Documentação, 1960(?)
|
Aymoré Vaz Pinto
Aymoré Vaz Pinto, kuracisto, estas brazila esperantisto. Li sciis pri Esperanto, pere de la revuo “Reformador” eldonita de Brazila Spiritisma Federacio, kiam li estis studento en Medicina Fakultato. Tiam, mi aĉetis la libron “Esperanto sem mestre” kaj studis la unuajn lecionojn. Poste li lernis Esperanton en Goiânia el Raul Conde, sed li forlasis la lingvon ĝis emeritiĝo. Post la emeritiĝo, li vizitis kurson de Esperanto sub la gvido de Hermano Studart Lins de Albuquerque ĉirkaŭ 1990. Li estis estrarano de Brazila Esperanto-Ligo.
Maína Dalva Miguez Pinto
Maína Dalva Miguez Pinto (mortis la 31-a de decembro 2002) estis esperantistino en Rio de Janeiro. Ŝi estis konstanta kunlaborantino de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Fernando Pita
Profesoro Fernando Pita, profesoro pri la latina en Universitato de Rio de Janeiro, estas brazila esperantisto. Li estas ofta kunlaboranto de Literatura Foiro. Verkoj:
Kun Maira Nobre
- Kvinlingva Vortareto. 2014.
|
Artur Lourenço de Araújo Primo
Artur LOURENÇO de ARAÚJO PRIMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
R
Hidelberto Valente Ramos
Hidelberto VALENTE RAMOS estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
José Carlos Dorini Ramos
José Carlos Dorini Ramos (naskiĝis en 1942?) bankoficisto, estas brazila esperantisto en Sorocaba kaj Braziljo. Li kunhelpis je la translokiĝo de Brazila Esperanto-Ligo el Rio de Janeiro al Braziljo. Li konis Esperanton ankoraŭ dum sia juneco, en Sorocaba, kie li kunfondis Esperanto-klubon. Post translokiĝis al Braziljo kaj deĵoris ĉe Brazila Konsilantaro de Esperanto, ĝis la alveno de Brazila Esperanto-Ligo al brazila ĉefurbo en 1986.
Pedro Real
Pedro REAL estis brazila esperantisto. Lerninte Esperanton en 1952, depost 1953 li gvidis multajn Esperanto-kurson en União da Vitória en subŝtato Paranao.[2]
Wlamir Ventura Rego
Wlamir Ventura Rego (naskiĝis la 5-an de februaro 1930 - mortis la 24-an de junio 2019) advokato, estis brazila esperantisto en Niterói ekde la 1990-a jardeko.
Edina de Barros Reis
Edina de Barros Reis (mortis en 2005) farmaciistino, estis brazila esperantistino ekde la mezo de la 20-a jarcento en Ubá ĝis komenco de la 21-a. Li estis sekretariino de Esperanto-Klubo João Ernesto ekde 1959. Estas ŝtrato en urbo Ubá nomita omaĝe al ŝi ekde 2009.
Norma Reis
Norma REIS (1888-1984) estis brazila esperantistino. Ŝi lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.
Aderaldo Rocha
Aderaldo ROCHA, advokato, naskiĝis en 1922, mortis la 17-an de decembro 1999 en Itabuna (Bahio, estis dumviva membro de UEA, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio, konata en sia regiono pro prelegoj pri kaj kursoj de Esperanto. Krom advokato, li estis instruisto en "Ginásio Firmino Alves" en Itabuno.
Geraldo Rodrigues Soeira
Geraldo RODRIGUES SOEIRA estis entuziasma junulo, kiu agadis en 1972 ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, iĝis sekretario de tiu asocio, organizis ĝian bibliotekon en 1974 kaj kabeis.
S
Jorge Firmino de Sant'Anna
Jorge Firmino de SANT'ANNA, kapitano de la militista polico, estis brazila esperantisto el Juiz de Fora. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Hamilton Nery dos Santos
Hamilton Nery dos Santos (1928- la 24-an de septembro 2013) asekuristo, estis esperantisto en Pernambuko dum la fino de 20-a kaj komenco de 21-a jarcento. Li estis estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio (PEA). Unu el lia plej notindaj faroj estis la aĉeto de la propra sidejo de PEA, en 1994, kiam li estis la ĝia prezidanto. En la 21-an de aprilo 2013 li ricevis la premion Methódio Maranhão pro sia laŭdinda laboro diskonigi kaj subteni Esperanton en Pernambuko.
Jerônimo dos Santos
Jerônimo dos SANTOS (naskiĝis 1887; mortis en 1969 en Natal) instruisto, estis brazila esperantisto el Mossoró. Li estis pioniro en federaciŝtato Rio Grande do Norte. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Manuel Cândido de Sena
Manuel Cândido de SENA estis brazila esperantisto. Li estis pioniro en Ceará, en vilaĝo São José en komenco de 20-a jarcento.
Maria Ribeiro Serra
Maria RIBEIRO SERRA estis brazila esperantisto. Ŝi agadis en Campo Grande precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Post Onézimo Costa e Faria ŝi estis la dua direktoro de la loka Lernejo Zamenhof.
Arsênio Moreira da Silva
Arsênio MOREIRA da SILVA estis brazila esperantisto en Bahio. La 12-an de Oktobro 1922, li, kune kun grupo de publikaj funkciuloj, fondis “Bahian Esperantan Societon”.
Camélia Gomes da Silva
Camélia GOMES da SILVA, brazila esperantistino, estis unu el la fondantoj de Bona Espero en 1957.
José Maurício da Silva
José Maurício da SILVA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
Lucas Barbosa da Silva
Lucas Barbosa da Silva (naskiĝis en 1996 en Picos- mortis la 8-an de aprilo 2019) studento, estis brazila esperantisto. Li estis estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj TEJO. Li kontribuis por la verko Kompleta Gramatiko de la Tupia Lingvo. En 2016 li estis premiita de konkurso de junaj kulturaj diplomatoj de BEJO, kiu transdonis lian nomon al la konkurso.
Venancio Silva
Venancio SILVA, brazilano, doktoro, kuracisto. Honora vicprezidanto de Brazila Ligo Esperantista. Bona oratoro. Tradukis al Esperanto „Parizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.
Wanderley Silva
Wanderley SILVA estis ano de organiza komitato de 1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro, kiu okazis en Niterói de la 5-a ĝis la 7-a de novembro 1953.
Calinício Silveira
Calinicio SILVEIRA estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Oséas Silveira
Oséas Silveira (mortis en 1932) estis esperantisto en Paraibo.
Manoel Moacir Sisccati
Manoel Moacir Sisccati [1945 - 2010] estis brazila esperantisto. Emerita instruisto pri lingvoj, li delegito ekde 1991 de Universala Esperanto-Asocio por Ribeirão Preto kie li movadis.
Targino Soares
Targino SOARES estis brazila esperantisto el Paraíba. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Jaime Martins de Souza
Jaime MARTINS de SOUZA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.
Sinval Geraldo de Souza
Sinval Geraldo de Souza (naskiĝis la 6-an de oktobro 1942 - mortis la 14-an de decembro 2016) fervojisto, estis brazila esperantisto en Campo Grande. Li estis estrarano de Sociedade Esperanto do Mato Grosso do Sul.
Elisabeth Suassuna
Elisabeth SUASSUNA estas brazila esperantisto en la urbo Ribeirão Preto de San-Paŭlio, kie ŝi jam ekde 1963 regule faris Esperanto-kursojn, komence en la lernejo Ginásio Apóstolo Paulo.
T
Dilermando Teixeira
Dilermando Teixeira (1917-2004) fariĝis esperantisto en la fino de la 1940-a jardeko. Dum multaj jaroj li laboris en la esperanto-movado. Mortis la 1-an de Novembro 2004 en la urbo Belo Horizonte, kie li loĝis.
Alcindo Terra
Alcindo Terra (mortis en 1928) telegrafisto, estis brazila esperantisto. Li estis dua sekretario de Brazila Klubo Esperantista.
U
Herberto Urbat
Herberto Urbat (mortis la 28-an de majo 2000) kristana misiisto, estis esperantisto en Curitiba. Li estis fondinto de "Missão Cristã no Brasil".
V
Azuil Vasconcellos
Azuil Vasconcellos estas brazila esperantisto.
Verkoj:
- Komenca Esperanto: por baza kurso. Eld. Baraúna, 2014.
|
- Progresiga Esperanto: por meza kurso. Eld. Baraúna, 2016.
|
George Otto Vaske
George Otto Vaske (naskiĝis la 10-an de marto 1923 en Rio Negrinho - mortis en 2013) eletroteknisto, estis brazila esperantisto. Li lernis Esperanton ĉe Fundação Getúlio Vargas. Li militservis kiel radiotelegrafisto. En 1951 li lernis piloti aviadilojn. Li estis kunkreanto de Esperanta rendevuo Verda Kafo. Post li translokiĝis al São Sebastião do Caió kie li movadis ĝis sia morto.
Wilson Veado
Wilson VEADO estis brazila esperantisto de Bel-Horizonto. Li estis la unua minasa esperantisto kiu disvastigis Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de d-ro Couto Fernandes, la 6-an de marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li komencis, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto. En 1949 li kiel ĝenerala sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.
Gilberto Aquino da Silva Velho
Majoro Gilberto Aquino da Silva Velho (naskiĝis en 1911, mortis la 5-an de oktobro 2007) estis brazila Esperantisto en urbo Caçapava. Li estis sola eldonisto de dulingva bulteno Esperanto Notícias ekde 1986.
Arthur Velloso
Arthur Velloso estis brazila esperantisto de Recife kaj la ĉefa fondanto de Bona Espero en 1957. En 1952 li partoprenis en la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto. Li estas entombigita en Bona Espero.
Alberto Vieira
Alberto Alvares Fernandes Vieira estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento. Li estis redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua Esperanta revuo en Brazilo.
Verko: Alberto Alvares Fernandes Vieira kaj Leonel Gonzaga. Grammatica da Lingua Esperanto. 2a eldono. Eld. M. Piedade & K°, Rio de Janeiro, 1907.
|
Walkiria Vernacci Lara Rubio
Walkiria VERNACCI LARA RUBIO membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960. Estis ĝia 2-a sekretario en 1992 kaj iĝis efika respondeculino pri la artaj aranĝoj en 29-a Brazila Kongreso de Esperanto.
W
Francisco Wechsler
Francisco Stefano WECHSLER estas brazila esperantisto, kiu en 1965 estis kunfondanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Profesia biologo, li estas profesoro pri veterinara medicino en la Universitato de San-Paŭlio en Botucatu.
Y
Z
Marcos Zlóv Zlotovich
Marcos ZLÓV ZLOTOVICH estas brazila esperantisto (1961-) kaj socia sciencisto. Li, interalie, gvidis kursojn de esperanto al miloj da gelernantoj en San-Paŭlo. Aktivulo de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo).
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.