Ho-Ĉi-Min-urbo
milionurbo el Vjetnamo, antaŭa ĉefurbo de Suda Vjetnamo From Wikipedia, the free encyclopedia
milionurbo el Vjetnamo, antaŭa ĉefurbo de Suda Vjetnamo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ho-Ĉi-Min-urbo[1] aŭ Hoĉimino[2][3] (vjetname Thành phố Hồ Chí Minh), antaŭe Sajgono (Sài Gòn) ĝis 1975, estas urbo en Vjetnamio, ankaŭ la ĉef-urbo de Sud-Vjetnamio. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas sur la bordoj de rivero Dong Nai.
Ho-Ĉi-Min-urbo (angle Saigon, vjetname Sài Gòn, esperante Sajgono) | |
vjetname Thành phố Hồ Chí Minh | |
urbo | |
Oficiala nomo: Thành phố Hồ Chí Minh | |
Kromnomoj: Parizo en Oriento, Perlo de Oriento, Perlo de Fora Oriento | |
Lando | Vjetnamio |
---|---|
Historiaj regionoj | Kmera reĝlando, Franca Hindoĉinio Koĉinĉino, Sud-Vjetnamio |
Memorindaĵo | Baziliko Notre Dame |
Riveroj | Mekongo, Dong Nai |
Situo | Ho-Ĉi-Min-urbo |
- alteco | 19 m s. m. |
- koordinatoj | 10° 46′ 10″ N 106° 40′ 55″ O (mapo) |
Areo | 2 095,0 km² (209 500 ha) |
Loĝantaro | 7 396 446 (01.04.2010) |
Denseco | 3 530,52 loĝ./km² |
Fondita | 1698 |
- alinomita | 1976 laŭ Ho Chi Minh |
Horzono | HĈT (UTC+7) |
Poŝtkodo | |
Telefona antaŭkodo | +84-8 |
Situo enkadre de Vjetnamio
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Ho Chi Minh City | |
Retpaĝo: www.hochiminhcity.gov.vn | |
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 9 389 720 loĝantoj sur areo de 2 095,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 481 loĝantoj/km². La nomo de la urbo estas dediĉo al Ho Chi Minh.
Supozeble post Kristo fondiĝis tie fiŝista vilaĝo. Baldaŭe ĝi estis ankaŭ grava komercejo. Longe ĝi apartenis al Kamboĝo, tiam nomata Prey Nokor. Ekde la 16-a jarcento, kiel Saigon ĝi estis grava vjetnama haveno. En 1859 franca erao komenciĝis. La urbo iĝis ĉefurbo de Franca Hindoĉinio en 1862. En la regiono oni kulturis rizon. Inter 1941-1945 la japanoj okupis la tutan landon. En 1975 Norda Vjetnamio okupis ankaŭ tiun urbon kaj Sajgono ne plu estis ĉefurbo. Post 1 jaro Sajgono prenis la loknomon Ho-Ĉi-Min-urbo.
Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo estas 27 C, jare pluvas (precipe inter majo-oktobro) po 1931 mm. La seka vetero daŭras inter decembro-aprilo.
Apud la urbo situas la flughaveno Phu Quoc, kiu interalie estas la aviada nabo de la flugkompanio Air Mekong.
En la urbo loĝas dekoj da esperantistoj, funkcias esperanto-klubo, nome Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.