Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.

Thumb
Leopold von Ranke, 1877, unu el la patroj de moderna historioscienco

Esprimo

Principe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚‚historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.

Pli vasta estas la vorto ‚‚historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. HerodotoGregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.

Eduko kaj profesio

La historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.

Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.

Specoj de historiistoj

La historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).

Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.

Famaj historiistoj

Listo de helenlingvaj historiistoj

[Evidente ordigita laŭ alfabeta ordo, kvankam eventuale ordigebla listo, defaŭlte konologie ordigita kaj reordigebla laŭalfabete, pli praktikus]

Pliaj informoj Nomo, naskiĝis ...
Nomo naskiĝis mortis
Akusilao de Argoso (Ἀκουσίλαος) 2-a duono de la 6-a jarcento a.K. 1-a duono de la 5-a jarcento a.K.
Antioĥo de Sirakuzo (Ἀντίοχος ὁ Συρακούσιος) ĉirkaŭ -423
Apiano de Aleksandrio (Ἀππιανὸς Ἀλεξανδρεύς) 2-a jarcento
Ariano el Nikomedio (Άρριανός, Lucius Flavius Arrianus) ĉ. 95 175
Aristobulo de Kasandrea (Αριστόβουλος ο Κασσάνδρειoς) 1-a duono de 4-a jarcento a.K. en Kasandrea (Κασσάνδρεια) -301
Cassius Dio 155 en Nikaia en Bitinio post 229
Dinon el Kolofono (Δίνων ) 4-a jarcento a.K.
Diodoro (Διόδωρος ὁ Σικελιώτης) 1-a jarcento a.K.
Dionizo de Halikarnaso (Διονύσιος Ἁλικαρνασσεύς) 54 a.K. 7 a.K.
Eforo de Kimo (Ἔφορος ὁ Κυμαῖος) ĉ. -400, Kime (Κύμη) -330
Ferekido de Ateno (Φερεκύδης ὁ Ἀθηναῖος) 2-a duono de la 6-a jarcento a.K. 1-a duono de la 5-a jarcento a.K.
Filino de Akragaso (Φιλῖνος de Ἀκράγας, nun Agriĝento) 3-a jarcento a.K.
Hekateo el Mileto (Ἑκαταῖος ὁ Μιλήσιος) -560 ĉ. -485--475
Hekateo de Abdero (Εκαταίος ο Αβδηρίτης) 2-a duono de la 4-a jarcento a.K. 3-a jarcento a.K.
Helaniko de Lesbo (Ἑλλάνικος) ĉ. -490/-480 Mitileno (Lesbo) ĉ. -400 en Περπερηνή Perperene (Misía Μυσία)
Herodianos (Ἡρωδιανός) ĉ. 178, verŝajne Sirio ĉ. 250
Herodoto (Ἡρόδοτος) ĉ. -484, Halikarnaso ĉ. -425
Hieronimo de Kardio (Ἱερώνυμος ὁ Καρδιανός) ĉ. -360 post -272
Hipiso de Reggio Calabria (Ίππυς ο Ρηγίνος, Hippis ho Riginos) ĉ. -497 ĉ. -425
Ĥarono de Lampsako (Χάρων ο Λαμψακηνός) ĉirkaŭ 480--477 2-a duono de la 5-a jarcento a.K.
Iono de Ĥio (Ίων ο Χίος) ĉ. -480 ĉ. -422
Kalisteno de Olinto (Καλλισθένης Kallisthénēs) ĉ. -370 ĉ. -327
Kleitarĥo (Κλείταρχος Kleítarĥos) 4-a/3 jarcento a. K.
Ksanto de Lidio (Ξάνθος ο Λυδός) 5-a jarcento a.K.
Ksenofono el Ateno (Ξενοφῶν) ĉ. 426 a. K. post 355 a. K.
Ktezio de Knido (Κτησίας, Ktesias) 2-a duono de la 5-a jarcento a.K. 1-a duono de la 4-a jarcento a.K.
Luko la evangeliisto (לוקא, Λουκᾶς) 1-a jarcento
Megasteno (Μεγασθένης) ĉ. -350 ĉ. -290
Quintus Fabius Pictor ĉ. -254 ĉ. -201
Paŭzanio (Παυσανίας, Pausanias) ĉirkaŭ 115 (Malgranda Azio) ĉirkaŭ 180
Plutarĥo (Πλούταρχος) ĉ. 46 en Χαιρώνεια Chaeronea, romia provinco Achaea (Aĥeo) ĉ. 100
Polibio (Πολύβιος) ĉ. -201 en Megalopolis sur Peloponezo ĉ. -120, Loko nekonata
Strabono (Στράβων) ĉ. -63 en Amaseia en Ponto (Άμάσεια, nun Amasya en Turkio) post 23 (26?) n. E.)
Teopompo de Ĥio (Θεόπομπος) ĉ. 378/-377 sur Ĥio inter 323 kaj -300 en Aleksandrio
Tucidido (Θουκυδίδης, Tukidides) ĉ. 460 a. K. inter -399 kaj -396
Fermi

Romiaj historiistoj kaj arkivistoj

Pliaj informoj Nomo, naskiĝis ...
Nomo naskiĝis mortis
Cremutius Cordus (Aulus Cremutius Cordus) 25
Floruso (Publius Annius Florus) 2-a jarcento
Jozefo Flavio 37/38 en Jerusalemo ĉ. 100
Julio Cezaro (Gaius Iulius Caesar, Kajo Julio Cezaro) 13-a de julio 100 a.K. en Romo 15-a de marto 44 a.K.
Junianus Justinus
Katono la Maljuna (Marcus Porcius Cato Censorius) 234 a.K. en Tusculum 149 a.K. en Romo
Marius Maximus ĉ. 165 n. e. ĉ. 230 n. e.
Neposo (Cornelius Nepos) ĉ. 100 a.K. ĉ. 25 a.K.
Quintus Curtius Rufus supozeble 1-a jarcento
Pamphila
Pompeius Trogus colspan="2" align="center" 1-a jarcento a.K.
Suetonio (jen laŭ PIV, je plene nomo Gaius Suetonius Tranquillus) inter 70 kaj 75 p.K. ĉ. 130-140 p.K.
Salustio (Gaius Sallustius Crispus) 1-a de oktobro -86 en Amiternum (nun parto de La-Aglo) 13-a de majo -35 en Romo
Tacito (Tacitus) ĉ. 55 post 115
Tito Livio (Titus Livius Patavinus) ĉ. -59 en Patavium, nuntempe Padovo ĉ. 17 p.K. en Patavium
Velleius Paterculus ĉ. 19 a.K. ĉ. 31 p.K.
Fermi

Malfruantikaj historiistoj (de ĉirkaŭ 300 ĝis 600 n. e.)

Pliaj informoj Nomo, naskiĝis ...
Nomo naskiĝis mortis
Agathias (Αγαθίας ο Σχολαστικός) ĉ. 536 en Μυρίνα (Mirina), Eolio ĉ. 582 en Konstantinopolo
Amiano Marĉelino (Ammianus Marcellinus) ĉ. 330 Antioĥio ĉ. 395 verŝajne en Romo
Eŭnapio de Sardeso (Εὐνάπιος Eunápios, lat. Eunapius) 345 420
Eŭtropio 4-a jarcento
Eŭzebio de Cezareo 260-264 337-340
Johannes Malalas ĉ. 490 en Antioĥio ĉ. 570 en Konstantinopolo
Jordanes supozeble 552
Kasiodoro (Cassiodorus) ĉ. 490 en Scylaceum (nun Squillace) ĉ. 583
Marcellinus Comes ("grafo Marcellinus") post 534
Menander Protektor 6-a jarcento
Olimpiodoro el Tebo (Olympiodorus, Ὀλυμπιόδωρος ὁ Θηβαῖος) 5-a jarcento
Philostorgios (Philostorgius, Φιλοστόργιος) ĉ. 368 en Borissos (Βορισσος), Kapadokio verŝajne post 433
Priskos (Priscus Panites, Πρίσκος) Πάνιον, Panion en Trakio ĉ. 472
Prokopio el Cezareo (Προκόπιος, Procopius Caesariensis) ĉ. 500 ĉ. 562
Teofilakto Simokato (Θεοφύλακτος Σιμοκάττης) frua 7-a jarcento
Zozimo de Palestino (Ζώσιμος) 2-a duono 5-a jarcento 1-a duono 6-a jarcento
Fermi

Historiistoj de Bizanco

Pliaj informoj Nomo, naskiĝis ...
Nomo naskiĝis mortis
Anna Komnena (Ἄννα Κομνηνή) 1083 en Konstantinopolo ĉ. 1154
Johano Skilitces (Ιωάννης Σκυλίτζης) 2-a duono de 11-a jarcento
Mikaelo Psellos (Μιχαήλ Ψελλός) 1017-1018 en Konstantinopolo 1078
Nikeforo Brienio (Νικηφόρος Βρυέννιος) 1062 en Orestias (Adrianopolo) 1137 en Konstantinopolo
Niketas Choniates (Νικήτας Χωνιάτης) ĉ. 1150 en Ĥonaj (Χωναι, Frigio) ĉ 1215 en Niceo (Νίκαια Nikaia, nun İznik)
Teofano Homologeto (Θεοφάνης Ομολογητής) ĉ. 760 en Konstatinopolo 817818 sur Samotrako (Σαμoθράκη)
Fermi

En mezepoko:

En nova epoko:

Esperantistaj historiistoj

Homoj, kiuj laŭprofesie aŭ laŭstude estas/is historiistoj kaj kiuj estas/is esperantistoj aŭ okupiĝis pri Esperanto-historio:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.