From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregorio de Turo (aŭ Georgius Florentius Gregorius (Georges Florent Grégoire) naskiĝis ĉirkaŭ 539[1] en Urbs Arverna[2] (nun Clermont-Ferrand), mortis la 17-an de novembro 594 en Tours) estis episkopo de Turo, historiisto pri la eklezio, pri la frankoj kaj pri Aŭvernjo.
Sankta | |||||
Sankta Gregorio de Turo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo | |||||
Gregorio de Turo fare de Jean Marcellin. Pierre, antaŭ 1853. Unua statuo de la pavilono Turgot en la pavilono Richelieu, korto Napoléon, palaco de Luvro en Parizo. | |||||
Persona informo | |||||
Grégoire de Tours | |||||
Naskonomo | Georgius Florentius | ||||
Naskiĝo | 539 en Auvergne | ||||
Morto | 17-a de Novembro 594 en Turo | ||||
Religio | kristanismo • katolika eklezio vd | ||||
Etno | Romia Gaŭlio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Gregory of Langres (en) (praavo) Gall of Clermont (en) (patrina onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | hagiografo historiisto verkisto katolika sacerdoto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Historia Francorum vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Romkatolika eklezio kaj Ortodoksa eklezio | ||||
Ĉefsanktejo | Clermont, Turo | ||||
Festotago | 17-a de novembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li devenis per sia patro Florent (Florentius), de arverna aristokrata familio: liaj patro kaj prapatro Georgius (aŭ Georgins) estis estintaj senatanoj, kaj lia laŭpatra onklo Gallus aŭ sankta Galo la Unua, episkopo de Clermont. Per sia patrino, li estis parenco de la episkopoj de Liono Sacerdos kaj sankta Niziero unuflanke, kaj al la episkopoj de Langres Gregorio kaj Tetricus aliflanke. Fakte li ŝuldas al Gregorio de Langres sian trian nomon, tiun per kiu li estas konata.
Lia patro mortis juna. Edukita de sia patrino apud Cavaillon, poste de sia onklo Gal (mortis 551) kaj de la arkidiakono Avit en Clermont, Gregorio finis sian edukiĝon ĉe sia onklo Nizier, en Liono, kie li estis sendita en 563. Dum sia infanaĝo, li suferis pro diversaj malbonoj: pilgrimado al la tombo de sankta Marteno en Tours (en 562 aŭ 563) estus, laŭ legendo, kuracinta unu el liaj malbonoj.
Iom poste, li estis ordinita diakono kaj loĝis en la baziliko Saint-Julien, en Brioude. Li tie restis ĝis sia elekto kiel episkopo de Tours, en 573, verŝajne instigita de la reĝino Brunehilde kaj de la reĝo de Aŭstrazio, Sigeberto la Unua[3].
Sukcedante sian laŭpatrinan kuzon Euphrone en tiu posteno, Gregorio tiam ekregis unu el la plej gravaj episkopejoj de Gaŭlio. Dum sia episkopado, li estis ĝenata de la kvereloj de la frankaj suverenoj, kiujn li ne hezitis skurĝi. Li aparte kontraŭstaris al la reĝo Ĉilperiko la Unua, poste al la reĝino Fredegonda kiun li kulpigis pri la murdo de la episkopo, pretekstato de Rouen.
Li mortis en Tours, eble la 17-an de novembro 594[4]. Laŭ Bruno Dumézil, la argumentoj favoraj al tiu dato ne estas sufiĉe firmaj por certigi ekzaktan daton kaj la morto eble okazis unu jaron antaŭe aŭ poste[5]. Li estas adorata en tiu urbo kaj en Clermont.
Inter la antikvaj aŭtoroj cititaj de Gregorio troviĝas Vergilio, Salustio kaj Plinio la Juna; iuj verkoj pri kiuj li skribis estas nun perditaj. Lia teologio restis simpla; li argumentis kontraŭ la judoj. Li ankaŭ refutis arianismon.
La verko france Vie de Saint Grégoire estis skribita en la 10-a jc de la abato Odo de Cluny.
La origina titolo de la verko estis latine Decem libros historiarum (Dek libroj pri historio). Temas pri universala historio de la mondo kaj de la eklezio, skribita laŭ eskatologia perspektivo, de la genezo al la regnoj de la frankaj reĝoj, en 572, al kiu aldoniĝis aro de priskriboj de la vivoj de gaŭlaj sanktuloj, redaktitaj de 574 ĝis la morto de Gregorio[6] kaj arigitaj sub la nomo Libro(j) de la mirakloj.
La libro donis vastan spacon al la merovida Gaŭlio, kiun Gregorio pli bone konis ol la reston de la mondo: kvin el la dek libroj kaj la Libro de la mirakloj estas pri la epoko de la aŭtoro. Tiu lasta vidigas pli malhelan bildon, emfazante la katastrofajn konsekvencojn de la konduto de iuj reĝoj, kontraste al ties kristanaj prauloj, komencante per Klodvigo. Per Historio de la frankoj de Gregorio de Turo venis la rakonto pri la vazo de Soissons.
Tial, la verko estis poste renomita Historio de la frankoj (latine Historia Francorum) aŭ ĝesto de la frankoj (latine Gesta Francorum) aŭ pli simple Kronikoj (latine Chronicae). Ĉiukaze ĝi starigis Gregorion de Tours kiel patron de la « nacia historio » de la frankoj, ĉefan historiiston de la merovidoj kaj gravan fonton je nia dispono pri iliaj regnoj.
Poste, Historio de la frankoj inspiris aliajn kronikistojn, aparte Bede la Honorindan en ties Eklezia historio de la angla popolo (latine Historia ecclesiastica gentis Anglorum). Eble pro tiu libro de Bede, unu el la plej popularaj en Eŭropo en la Mezepoko, tiu de Gregorio returne estis renomita Eklezia historio de la frankoj (latine Historia ecclesiastica Francorum).
Historio de la frankoj estis daŭrigata en la sekvantaj jarcentoj de nekonataj aŭtoroj, al kiuj estis donitaj la nomoj Fredegario kaj pseŭdo-fredegario.
La ĉefa verko de Gregorio de Turo postvivis per pluraj manuskriptoj de la Mezepoko, en versioj pli malpli modifitaj kompare al la originalo. La unua presado okazis en Parizo en 1561.
Jen la listo de la aliaj verkoj atribuitaj al Gregorio de Turo, laŭ la listo proponita de François Guizot[7] (1787-1874), aŭtoro de traduko de Historio de la frankoj kaj de Notico pri Gregorio de Turo :
La sekvantaj verkoj estas perditaj :
Lia verko estigis malŝatajn opiniojn. Tiu epoko estis konsiderata kiel periodo de civilizacia malprogreso.
Por sin konvinki pri la seriozeco kaj la precizeco de la stilo de Gregorio de Turo, sufiĉas legi la ĉapitron 1-an de la 7-a libro de Historio de la frankoj, en kiu Gregorio priskribis la morton kaj la reviviĝon de la monaĥo Salvi, kiu poste fariĝis episkopo de Albi kaj poste estis kanonizita post sia morto. La priskribo de la miraklo fare de Gregorio de Turo respondas tre ekzakte al la klinika priskribo de eksperimento pri tujokazonta morto esplorata de nuntempaj kuracistoj, tio bone montras ke la teksto ne estas mirrakonto de kredema aŭtoro, rapida por krii pri miraklo, sed ke temas pri fakta atestaĵo, kiu validigas la valoron de lia verko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.