Germana registarestro From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann MÜLLER (n. 18-an de majo 1876 en Mannheim; m. 20-an de marto 1931 en Berlino) estis germana politikisto de la socialdemokratia partio SPD.
Hermann Müller | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hermann Müller | |||||
Naskiĝo | 18-an de majo 1876 en Mannheim | ||||
Morto | 20-an de marto 1931 (54-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | The Socialists' Memorial (en) vd | ||||
Religio | senreligieco vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de estro de trinkaĵfaristo en Saksio, li lernis komercistecon en Frankfurto. Ekde 1893 li membris en la socialdemokratia partio kaj elektiĝis en la estraron en 1906 je propono de August Bebel. En januaro 1919 li elektiĝis partia prezidanto komune kun Otto Wels.
En 1920 kaj de 1928 ĝis 1930 Müller estis regna kanceliero (germana ĉefministro). Lia dua kanceliereco (li estis jam malsana) ĉesis pro disputo kun la dekstre-liberala partio Deutsche Volkspartei pri la alteco de la pagoj al la senlaboruloj. La falon de lia kabineto oni taksas nuntempe komenciĝon de la fino de la Vajmara Respubliko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.