From Wikipedia, the free encyclopedia
Henry Shakespear Stephens SALT (/sɔːlt, sɒlt/; 20-a de septembro 1851 – 19-a de aprilo 1939) estis angla verkisto kaj aktivulo por socialaj reformoj en la kampoj de prizonoj, lernejoj, ekonomiaj institucioj kaj traktado de animaloj. Li estis fama etika vegetarano, kontraŭ-vivisekciisto, socialisto kaj pacisto, kaj bone konata kiel literaturkritikisto, biografo, klasika fakulo kaj naturhistoriisto. Estis Salt kiu unue enkondukis Mohandas Gandhi al la influaj verkoj de Henry David Thoreau, kaj influis al Gandhi pri la studo de vegetaranismo.[1][2]
Henry Stephens Salt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1851 en Barato | |
Morto | 19-an de aprilo 1939 (87-jaraĝa) en Brajtono | |
Tombo | Brajtono vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Eton College King's College vd | |
Profesio | ||
Okupo | eseisto biografo literaturkritikisto natursciencisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Oni konsideras lin "La patro de la bestaj rajtoj", ĉar Salt estis la unua verkisto kiu klare argumentis favore al Bestaj rajtoj, fakte en sia verko Animals' Rights: Considered in Relation to Social Progress (1892), pli ol al plibonigo de la animala bonfarto. Salt perceptis bestajn rajtojn kiel daŭrigo de la doktrino de homaj rajtoj de Thomas Paine kaj kiel daŭrigo de la doktrino de Mary Wollstonecraft pri virinaj rajtoj.
Salt argumentis, ke ekzistas ligo inter socialismo kaj vegetarismo kaj retorike demandis sin: "Se tiuj, kiuj vivas egoisme koste de la laboro de aliaj, estas prave nomataj 'sangaviduloj', estas tiuj, kiuj kontentigas sian apetiton pri bestaj suferoj, kiuj ne rajtas havi similan kromnomo?" Laŭ li, preterpasi vegetarismon necesas en la socialisma movado por antaŭeniri al pli humana socio. Lia sindediĉo al socialismo kaj vegetarismo igis lin fondi la Humanisman Ligon.
Lia cirklo de amikoj inkludis multajn elstarajn figurojn de la literatura kaj politika vivo en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kiel la verkistoj Algernon Charles Swinburne, John Galsworthy, James Leigh Joynes (bofrato), Edward Carpenter, Thomas Hardy, Rudyard Kipling, Havelock Ellis, Grafo Leo Tolstoj, William Morris, Arnold Hills, Petro Kropotkino, Ouida, J. Howard Moore, George Bernard Shaw kaj Robert Cunninghame-Graham, same kiel la estro de la Laborpartio estro James Keir Hardie kaj kunfondintoj de la Fabiana Societo nome Hubert Bland kaj Annie Besant.[3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.