From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinrich Friedrich Karl Reichsfreiherr vom und zum Stein (naskiĝinta en la 25-a de oktobro 1757 en Nassau (Lahn), mortinta en la 29-a de junio 1831 en Cappenberg) estis prusa oficisto kaj reformanto administracia.
Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Heinrich Friedrich Karl Reichsfreiherr vom und zum Stein | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1757 en Nasaŭo | ||||
Morto | 29-an de junio 1831 (73-jaraĝa) en Cappenberg | ||||
Tombo | Frücht vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Stein zu Nassau vd | ||||
Edz(in)o | Christiane Magdalene Gräfin von Wallmoden (en) (1793–) vd | ||||
Infanoj | Henriette Luise Gräfin von Nassau (en) , Therese vom und zum Stein, Baroness of Nassau (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto historiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stein studis jursciencojn ĉe la Universitato de Göttingen kaj ekoficistis en la 1780-a jaro. Lia kariero en la administrado de la okcidentaj prusaj provincoj estis rapida: en 1784 li iĝis direktoro de la vestfalaj minejoficoj, en 1788 estro de la Milita kaj domena ĉambro de Kleve kaj Mark, en 1786 Supera prezidanto de la Rejn-prusaj ĉambroj kaj en 1803 Supera ĉambra prezidanto de Münster kaj Hamm. En 1804 li nomumitis ministro pri ekonomio kaj financoj.
Stein relative sukcese intencis materiale taŭgigi Prusion por batalado kun Napoleono Bonaparte, per reformoj financaj kaj ekonomiaj. Sed li fiaskis proponante reformi la registaran sistemon: anstataŭigi reĝan kabinetregistaron per registaro kiun konsistigus plene respondantaj ministroj. La al li ofertita ministerio pri eksteraj aferoj li rifuzis kiel signo de malŝato de la kabinetsistemo. En la 3.1.1807 li maldungitis fare de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a.
Sekve Stein retiriĝis sur siajn bienojn en Nassau por verki la Memorandon de Nassau pri administraciaj reformoj. La plej grava punkto el ĝi estis la postulo doni al la komunumoj kaj provincoj (kaj implicite al la tuta civitanaro) pli multon da memstareco. En septembro 1807 Stein vokitis denove kiel gvidanta ministro - laŭ rekomendo de Napoleono kaj la barono Karl August von Hardenberg. Stein tuj komencis reformpaŝojn fundamentajn: en oktobro 1807 aboliciitis la kamparana heredservuteco en Prusio kaj en 1808 la urboj ekrajtis organizi sin mem. La malnovstila kabineta registaro anstataŭigitis per moderna formita de ministroj.
En la 24.11.1808 Stein libervole demisiis. Lia malamika sinteno je Franclando provikis konflikton kun Napleono. Stein iris ekzilen, unue en Aŭstrion. En 1812 la rusa caro Aleksandro la 1-a venigis lin. Post la malvenko de Napoleono en Rusio Stein persvadis la caron en 1812 startigi kontraŭatakon. Je la komenco de 1813 li konvinkis - komisiite de la cara moŝto - orientprusajn nobelojn ribeli kontraŭ la franca tirano. Poste li peris prus-rusan aliancon kontraŭnapoleonan.
Sen oficiala misio Stein partoprenis la Vienan kongreson en 1814 kiel konsilisto de la caro: tie li nesukcese engaĝiĝis por fortan germanan federacian ŝtataron kaj por eviti refortigon de la malnovaj strukturoj.
Ekde 1818 Stein vivis trankvile en Vestfalio. En 1819 li iniciatis fondon de la societo Gesellschaft für ältere deutsche Geschichtskunde, kiu komencis la eldonon de Monumenta Germaniae Historica, la plej grava kolekto de mezepokaj fontoj pri germana historio. Stein ankaŭ estis membro de la erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.