Heinrich FRIEß (latinigita al Friess) [hajnriĥ fri:s] (naskiĝis la 30-an de aprilo 1901, mortis la 20-an de junio 1971) estis instruisto kaj germana esperantisto. Li partoprenis en la diskuto pri ata kaj ita kaj korespondis kun dekoj da esperantistoj en la tuta mondo pri tiu temo. Rezultas el tio riĉa leterkolekto kaj eseo (Ĉiuj formoj de la pasivo), kiun Heinrich Frieß redaktis.
Heinrich Friess | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1901 |
Morto | 20-an de junio 1971 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Erika Lagrange |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Devene el la monteta kaj arbara regiono Taunus nordokcidente de Frankfurto ĉe Majno, li kun la edzino Margret Kraft translokiĝis al Schlitz, distrikto Vogelsberg, kie li laboris kiel instruisto por infanoj en kampara lernejo, kaj kie naskiĝis la unua filino Erika. Sekvis kvin pliaj infanoj. Li pli malpli ĉiun trian jaron ricevis postenon en alia vilaĝo de Hesio, kaj la tuta familio devis translokiĝi, interalie al Lauterbach-Sickendorf, Ranstadt-Dauernheim, Rodgau-Dudenhofen kaj al Bensheim. Dum li mem de postaj familianoj priskribiĝis esti "kabineta esperantisto",[1] kiu multe legis kaj korespondis en la internacia lingvo, la plej aĝa filino Erika iĝis "praktika" esperantisto, edziĝis al la franca movada aktivulo Georges Lagrange kaj edukis siajn tri filojn (Patrick, Bernard kaj Arno) kiel denaskaj esperantistoj.
Vidu ankaŭ
- Ĉiuj formoj de la pasivo, Analiza provo pri ATA - ITA el propra vidpunkto, 1967, propra eldono de la aŭtoro
|
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.