kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Borata acido aŭ ortoborata acido estas malforta unubaza acido de Lewis ofte uzatas kiel antisepsaĵo, insekticido, flaminhibanto, neŭtrona absorbanto, kaj antaŭulo de aliaj kemiaj kombinaĵoj. Ĝia kemia formulo estas H3B3 -- aŭ B(OH)3) -- kaj trovata laŭ la formo de senkoloraj kristaloj aŭ blanka pulvoro kiu dissolviĝas en akvo. Kiam okazante kiel mineralo, ĝi nomatas sasolito[2].
Borata acido | ||
Sasolito:Mineralo enhavanta Boratan acidon | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | H3BO3 | |
PubChem-kodo | 7628 | |
ChemSpider kodo | 7346 | |
CAS-numero-kodo | 10043-35-3 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka kristaleca solido | |
Molmaso | 61.832 g mol−1 | |
Smiles | OB(O)O | |
Denseco | 1.435 g/cm3 (likva) | |
Fandopunkto | 170.9 °C (339.6 ℉; 444.0 K) | |
Bolpunkto | 300 °C (572 ℉; 573 K) | |
Solvebleco | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2660 mg | |
Ekflama temperaturo | nebrulema | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | ||
Sekureco | ||
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H360FD | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P280, P308+313, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Boraj kombinaĵoj uzatas kiel malforta insekticido kontraŭ formikoj, blatologaĵoj kaj puloj de katoj kaj hundoj, hejma purigado, agento por bufrokontrolo[3], okullavaĵoj, kaj kontraŭaglomera agento[4]. Dum ingestadoj estas ordinaraj, serioza tokseco estas malofta pro la granda kvanto de la produkto bezonata por esti ingestida. Tamen, ingestoj klinike signifoplenaj karakteriziĝas per vomado, diareo, anoreksio, letargio kaj (tre rare) renruinigo[5].
En 1702, borata acido estis unue preparita de Wilhelm Homberg (1652-1715) ekde miksaĵo de Natria kvarborato, pere de la ago de mineralacidoj, tre eble la jam konata verda vitriolo, kaj tiam ĝi ricevis la nomon sedativa salo de Hombergo. Malgraŭ tio, ĝi eble jam estis konata de la alkemiisto Johann Joachim Becher (1635-1682) ĉirkaŭ 1675. Nur en 1747, oni sukcesis pruvi ke borakso estas kombinaĵo de sodo kaj ĉi-tiu sedativa salo.
Tamen, boratoj, inklude de la borata acido, daŭre estas uzataj ekde la tempo de la antikvaj grekoj por diversaj taskoj samkiel purigado, manĝokonservado kaj aliaj hejmuzoj. Nuntempe borata acido uzatas en diversaj aplikaĵoj en komerco, agrikulturo kaj nukleaj kampoj. En 1774, iu florenca apotekisto, Uberto Francesko Höfer[6], trovis la "sal sedativum" en la akvoj de certa toskana termolageto, tamen nur en 1810 oni industrie provis starigi fabrikon de borata acido el la akvoj de tiuj lagoj larĝaskale. Nuntempe, la plejmulto el la borata acido en la Eŭropa merkat derivas el ĉi tiuj etaj lagoj en la vulkanaj distriktoj de Toskanio.
Kvankam pli efikaj kiel polvoj, borata acido kaj borakso antaŭlonge rekomendatas kiel logaĵoj solidaj aŭ likvaj. Borata acido estas pli aktiva kontraŭ la Blatella germanica ol la borakso. Arnold Mallis[7] (1969) rimarkis ke la uzo de borata acido kaj borakso pliiĝis kiam natria fluorido kaj piretro estis mankantaj dum la dua mondmilito.
En 1808, Gay-Lussac (1778-1850) kaj Louis-Jacques Thénard (1777-1857) sukcesis izoli tion, kion ili nomis radikalo de la borata acido, tute nesciante ke ili estis malkovrinta la elementon. Ili faris la eksperimenton varmigante boratan acidon kun la kalia metalo, kie la nesolvebla porcio de la reakciantoj estis la radikalo. Ili daŭrigis ilian esploron dumsomere, forpurigante la elementon per varmigado de ties oksido (B2O3) kun kalio. Ili anoncis la malkovron de la nova elemento nur en novembro, unu monato antaŭ ol Humphry Davy (1778-1829) same asertis ke li izolis ĝin[8].
Krom la vulkanaj regionoj de Toskanio, la borata acido trovatas kiel liberstata mineralo, konata kiel sasolito, en la usona ŝtato Nevado. Aliaj mineraloj enhavantaj boratan acidon troviĝas ankaŭ en la naturo tiel kiel borakso, boracito[9], boronatrokaicito[10], kernito[11] kaj kolemanito[12]. Sammaniere, borata acidoj kaj ties saloj troviĝas en la maraj salakvoj. Ĝi same trovatas en plantoj inklude de preskaŭ ĉiuj fruktoj tiel kiel pomo, banano, migdalo kaj arakido.
Borato de hidrogeno estas preparebla reakciante borakso (natria kvarborato dekohidratohava) kun mineralaj acidoj, tiel kiel klorida acido:
Na2B4O7·10H2O + 2 HCl → 4 B(OH)3 [aŭ H3BO3] + 2 NaCl + 5 H2O
Ĝi ankaŭ estiĝas kiel flankprodukto el la hidrolizo de boraj trihalogenidoj kaj duborano (B2H6):[13]
B2H6 + 6 H2O → 2 B(OH)3 + 6 H2[14]
H2B4O7 → 2 B2O3 + H2O
Borata acido estas solvebla en bolanta akvo. Kiam varmigita pli ol 170 °C, ĝi senhidratiĝas, estigante metaboratan acidon aŭ HBO2.
H3BO3 → HBO2 + H2O
Metaborata acido estas blanka, kuba kristaleca solido kaj tre malmulte solvebla en akvo. Metaborata acido fandiĝas ĉirkaŭ 236 °C, kaj kiam varmigita pli ol 300 °C, ĝi plu senhidratiĝas, estigante kvarboraran acidon aŭ piroboratan acidon (H2B4O7):
4 HBO2 → H2B4O7 + H2O
La vorto borata acido kelkfoje povas referenci al ajna el ĉi tiuj kombinaĵoj. Plua varmigo produktas la bora trioksido.
BX3 + 3 H2O → B(OH)3 + 3 Hx (X = Cl, Br, I)
H2B4O7 → 2 B2O3 + H2O
Ekzistas konfliktaj interpretadoj pri la origino je la acideco de akvaj solvaĵoj kun borata acido. La spektroskopio de Raman rilate al forte alkalaj solvaĵoj montras la ĉeeston de la jono B(OH)−4, devigante kelkajn konkludi ke la acideco estas ekskluzive pro la abstrakteco de la grupo OH− el la akvo:[15][16]
B(OH)3 + H2O B(OH)−4 + H+ (K = 7.3x10−10; pK = 9.14)
aŭ pli adekvate esprimata en akva solvaĵo:
B(OH)3 + 2 H2O B(OH)−4 + H3O+
Ĉi-tio povas karakteriziĝi kiel acido de Lewis de la boro rilate al la grupo OH−, anstataŭ kiel acido de Brønsted.
Tamen, aliaj fontoj[17] asertas ke borata acido same estas tribaza acido de Brønsted, kun sinsekvaj jonigaj etapoj:
Poliborataj anjonoj formiĝas je pH 7–10 kiam la koncentriĝo de boro estas pli alta ol proksimume 0.025 mol/L. La plej konata el ĉi tiuj estas la 'tetraborata' jono, trovata en la mineralo borakso:
4[B(OH)4]− + 2H+ [B4O5(OH)4]2− + 7H2O
Borata acido igas gravan kontribuaĵon por la absorbiĝo de la basfrekvenca sono en la marakvo.[18]
La kristaleca borata acido konsistas pri tavoloj de molekuloj da B(OH)3 kunkonservitaj per hidrogenaj ligoj. La ligolongo inter la atomoj B-O estas je 136 pm kaj de la atomoj O-H 97 pm kune kun hidrogena ligo je 272 pm. La distanco inter du apudaj tavoloj estas je 318 pm.
permesas ke molekuloj de borata acido estigu paralelajn tavolojn en la solida stato |
Borata acido povas esti toksa laŭ pluraj vojoj[19]:
Longotempa ekspozicio al la borata acido povas kaŭzi maltrankvilon, provoki rendamaĝoj kaj eventuale renruinigo. Kvankam la borato de hidrogeno ŝajne ne estas kancerogenera, studoj en hundoj raportas iom da testiklo-atrofio post ekspozicio supera al 32 mg/kg korpopezo/tago dum 90 tagoj. Ĉi-nivelo estas multe pli malalta ol la (MD50).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.