psika malsano From Wikipedia, the free encyclopedia
La nocio anoreksio signifas senapetitecon, tio estas malintereso je nutrado. Okaze de psiĥa senapetiteco oni parolas pri „Anorexia nervosa” aŭ malsana magreco.
Anoreksio | |
---|---|
malsano • psika malsano | |
Senapetitecon povas kaŭzi ankaŭ medikamentoj aŭ drogoj (ekz. MDMA).
La malsana magreco estas psiĥa malsano, priskribebla kiel intence memkaŭzita pezoperdo. Tiu malsano okazas plej ofte ĉe puberulinoj, junulinoj inter 12 kaj 30, kelkfoje eĉ viroj.
Anoreksio komenciĝas plej ofte per deziro pri svelteco, tiel ke oni aplikas dieton por atingi tion. Se la deziro pri svelteco iĝas enorme granda, la dieto iĝas senkontrola. La tuta vivo de la koncernatoj direktiĝas je problemoj de la nutrado. Ili kalkulas ĉiun kalorion kaj sentas sin malbone, se ili iufoje pli manĝas. Ĉe la pacientoj inter 12 kaj 20 jaroj la saniĝaj ŝancoj estas grandaj, sed ili malpliiĝas kun la aĝiĝo. La malsana magreco restas longe nerimarkita ĉe la amikoj kaj parencoj, la malsana persono tute retiriĝas kaj okupiĝas nur pri la kalorioj.
Krom la pezoperdo, la tipaj kondutoj
Ofta vomado por seniĝi de manĝita nutraĵo portas la aldonan problemon, ke ĝi eligas ne nur la nutraĵon, sed ankaŭ korpajn digestilojn, kaj tiel perturbas la kemian mastrumadon de la korpo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.