From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregory Bateson (naskiĝis la 9-an de majo 1904 en Grantchester, Anglio; mortis la 4-an de julio 1980 en San-Francisko, Usono) estis antropologo, biologo, socisciencisto, kibernetikisto kaj filozofo. Liaj laboraj fokusoj estis studoj pri kulturantropologio, pri teorio de komunikado kaj teorio de lernado, sed antaŭ demandoj pri naturfilozofio, ekologio kaj lingvistiko. Gregory Bateson ne traktis tiujn temarojn kiel dividitaj disciplinoj, sed kiel diversaj aspektoj de universala scienco, al kiuj li aplikis sian sisteman-kibernetikan analizadon.
Gregory Bateson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gregory Bateson | |||||
Naskiĝo | 9-an de majo 1904 en Grantchester | ||||
Morto | 4-an de julio 1980 (76-jaraĝa) en San-Francisko | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono vd | ||||
Alma mater | Charterhouse School (en) St John's College vd | ||||
Familio | |||||
Patro | William Bateson (en) vd | ||||
Edz(in)o | Margaret Mead (1936–1950) vd | ||||
Infanoj | Mary Catherine Bateson (en) , Nora Bateson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo semiotician (en) psikologo etnologo ekologo verkisto filmreĝisoro lingvisto biologo filozofo sociologo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Antropologio, kibernetiko, etnologio, ekologio, literatura aktiveco, sistemteorio, semiotiko kaj lingvoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La pensoj kaj laboroj de Gregory Bateson estis influitaj precipe de la filozofiaj konceptoj de Platono, la psikologiaj pensoj de Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung, de la teorio de tipoj de Bertrand Russell kaj de la pensoj de kibernikistoj kiel Norbert Wiener, John von Neumann kaj Claude Shannon. La sciencisto mem havis grandan influon al la sistema terapio kaj influis diversajn teoriajn skolojn en sociologio kaj antropologio. Krome liaj konceptoj konsideriĝas parto de la fundamento de la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.