Gofio [GOfjo][1] estas manĝaĵo produktita de malneta faruno el rostitaj cerealoj, ĝenerale de tritiko aŭ maizo, uzata en diversaj nutropreparaĵoj. Ĝi estas simila al la blanka faruno, sed kun pli malhela aŭ flaveca nuanco, depende de la preciza kompono kaj de la grado je kiu ĝi estis rostita.
En la Kanariaj insuloj la "gofio" estis konsumita de la indiĝenaj guanĉoj,[2] de etno de berberoj, ekde antaŭhispanaj tempoj. Aktuale ĝi estas la plej tradicia manĝaĵo de la kanaria insularo, kaj estas centra elemento de la kanaria kuirarto kaj referenco de ties identeco. La Protektita Geografia Indiko "Gofio canario" estas rekonata de la Eŭropa Komisiono ekde la 10a de februaro 2014.
Krom ties konsumo en la devenlokoj de Kanarioj, la gofio etendiĝis al diversaj partoj de la mondo ĉefe pro la elmigrado de kanarianoj, kaj tial ĝi estas konsumata en Kaboverdo, Kubo, Usono, Nikaragvo, Puertoriko, Domingo, Okcidenta Saharo, Urugvajo kaj Venezuelo. Menciindas ke en tiu laste menciita lando la rostita faruno el tritiko estas nomata gofio canario aŭ garfia, dum tiu el maizo estas nomata fororo. En Panamo, estas nomata "cofio" simila preparaĵo de rostita maizo muelita kaj sukero.
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.