lando, konsistanta el karibaj insuloj; usona teritorio From Wikipedia, the free encyclopedia
Porto-Riko[1] (hispane Puerto Rico, laŭ la hispanlingva nomo Haveno Riĉa), ankaŭ esperantigita kiel Puerto-Riko, Puertoriko aŭ Puerto-Riko (pli preferata nomo, pli ĝusta, pli proksima al la hispanlingva), estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro. Ĝi apartenas al la Grandaj Antiloj kaj situas oriente de Hispanjolo.
Porto-Riko | ||
Puerto Rico | ||
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: La Borinqueña | ||
Hispania provinco en Ameriko (1812–1814, 1823) kultura regiono teritorio de Usono Ne-enkorpigitaj teritorioj insula areo de Usono politika teritoria divido commonwealth (en) vd | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | San-Juano | |
Oficiala(j) lingvo(j) | hispana lingvo, angla lingvo | |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo, hispana lingvo, portorika signolingvo, taina lingvo | |
Loĝantaro | 3 285 874 (1-a de aprilo 2020) | |
Horzono | UTC-04:00 | |
Interreta domajno | .pr | |
Landokodo | PRI | |
Telefona kodo | +1787 | |
Plej alta punkto | Cerro de Punta | |
Plej malalta punkto | Kariba Maro | |
Politiko | ||
Ĉefministro | Pedro Pierluisi | |
Ekonomio | ||
Valuto | usona dolaro | |
Akvejo | Karibio, Atlantiko | |
Koordinatoj | 18° 15′ N, 66° 30′ U (mapo)18.25-66.5 | |
Plej alta punkto | Cerro de Punta [+] | |
Plej malalta punkto | Kariba Maro [+] | |
Akvokolektejo | 9 104 km² (910 400 ha) [+] | |
Areo | 9 104 km² (910 400 ha) [+] | |
Loĝantaro | 3 285 874 [+] (1-a de aprilo 2020) | |
Horzono | UTC-04:00 [+] | |
Porto-Riko | ||
Vikimedia Komunejo: Puerto Rico [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Al Porto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques oriente de la ĉefa insulo, kiuj estas nomitaj la Hispanaj Virgulininsuloj kaj geografie apartenas al la insularo Virgulininsuloj. La Virgulininsuloj estis trovitaj de Kristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kiel Santa Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigite Las Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo pri Sankta Ursulo de Kolonjo.
La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de la tainoj.
Ĝi estis unue vizitata de eŭropanoj dum la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. De tiam, ĝi restis kolonio de la hispana monarkio.
Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, kaj kontraŭe al la ceteraj iberamerikaj landoj, ĝi restis ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝis sendependista movado. En 1898, okaze de la hispana-usona milito, Porto-Riko estis aligita al Usono.
En 1945 Luis Muñoz Marín venkis en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en 1952 estas organizita aŭtonoma regado.
La porto-rikanoj dekjare faras voĉdonon, en kiu ili elektas inter 3 ebloj:
Porto-Riko sendas sian propran teamon al la Olimpiaj ludoj. La porto-rikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).
La portorikanoj ne rajtas elekti la prezidenton de Usono. Ili elektas reprezentanton al la Kongreso de Usono, sed ili ne havas rajton voĉdoni.
En Porto-Riko estas 78 diversaj komunumoj, ĉiu komunumo havas sian komunumestron. La ĉefaj urboj estas: San-Juano (ĉefurbo), Guaynabo, Bayamón, Carolina, Caguas, Mayagüez, Ponce, Cataño, Trujillo Alto kaj Arecibo.
La komunumoj estas:
|
|
Biogeografie la insulo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi entenas unuflanke la portorikajn humidajn arbarojn, aliflanke la portorikajn sekajn arbarojn. Biome temas pri ekoregionoj kiuj respektive apartenas al "tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj" kaj al "tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj".
La Puertorika amazono (Amazona vittata), konata ankaŭ kiel Puertorika papago, cotorra puertorriqueña aŭ iguaca, estas la nura ekzistanta papago endemia de la arkipelago Puerto-Riko
La ekonomio de Porto-Riko plejparte baziĝis sur usonaj industrioj, kiuj profitis en la pasinto je favora fiska kondiĉo. Ankaŭ la turismo estas sufiĉe grava.
Grava parto de la enspezoj de la insulo venas el la elmigrintoj en la kontinentan parton de Usono.
Vidu artikolon pri Partio de la Laboranta Popolo.
La insulo estas tre vizitata, ne nur de usonanoj.
Gravaj vidindaĵoj estas:
Porto-rika kulturo estas miksaĵo de kvar kulturoj: Afrika (el sklavoj), Taína (el Amerikaj indianoj), Hispana (el Eŭropo), kaj pli lastatempe, Nordamerika (el Usono). El Iberio, ili ricevis la Hispanan lingvon, la katolikan religion, kaj multe da pliaj tradicioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.