itala fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gian Carlo WICK (15a de oktobro, 1909 – 20a de aprilo, 1992) estis itala teorifizikisto kiu faris gravajn kontribuojn al la kvantuma kampa teorio. Diversaj konceptoj pri fiziko ricevis lian nomon kiel la rotacio Wick, la kuntiriĝo Wick, la teoremo de Wick kaj la produkto de Wick.[1]
Gian Carlo Wick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1909 en Torino | ||||
Morto | 20-an de aprilo 1992 (82-jaraĝa) en Torino | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1992) Reĝlando Italio (1909–1946) Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Teoria fiziko kaj fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Gleb Wataghin vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wick iĝis helpanto de Enrico Fermi en Romo en 1932. En 1937 li iĝis profesoro pri teoria fiziko en Palermo, poste en Padovo, antaŭ, en 1940, li revenis al Romo kaj atingis la katedron de teoria fiziko. En 1946 li sekvis al Fermi al Usono, unue al la Universitato de Notre Dame, poste al Berkeley. Wick malakceptis plenumi la postulitan ĵuron dum la epoko de Makartiismo (li estis heredinta fortajn liberalajn opiniojn el sia patrino), kaj tiele li lasis Berkeley kaj iris al la Carnegie Institute of Technology en Pittsburgh en 1951. Li restis tie ĝis 1957, interrompite de epokoj en la Institute for Advanced Study en Princeton kaj en CERN en Ĝenevo. En 1957 li iĝis estro de la teoria departemento en la Brookhaven Nacia Laboratorio. En 1965 li iĝis profesoro en la Kolumbia Universitato en Novjorko, kie li kunlaboris kun Tsung-Dao Lee; post sia retiriĝo el Kolumbia li laboris en la Scuola Normale Superiore en Pisa.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.