From Wikipedia, the free encyclopedia
Gayatri Chakravorty Spivak aŭ Gajatri Ĉakravorti Spivak (naskiginta la 24-an de februaro 1942) estas hinda literatura teoriulo, filozofo kaj universitata profesoro en Universitato Kolumbio, kie ŝi estas fondinta membro de Institute for Comparative Literature and Society (Instituto por Kompara Literaturo kaj Socio.[1] Ŝi estas plej konata pro la eseo "Can the Subaltern Speak?" "Ĉu la subalterno povas paroli?" konsiderita fondoteksto de postkoloniismo; kaj pro ŝia traduko de, kaj enkonduko al la eseo de Jacques Derrida nome De la grammatologie. En 2012 ŝi estis premiita per la Kiota Premio en Artoj kaj Filozofio pro esti "kritika teoriulo kaj edukisto parolanta por la filozofia fakultato kontraŭ intelekta koloniismo rilate al la tutmondigita mondo".[2] Ŝi ricevis la Padma Bhushan, la trian plej altan civilan premion donitan fare de la Respubliko Barato, en 2013.[3]
Gayatri Chakravorty Spivak | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1942 (82-jaraĝa) en Kolkato, Bengal Presidency, Brita Raĝo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Barato vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kolkato Lady Brabourne College (en) Girton College Universitato Cornell Universitato de Iovao St. John's Diocesan Girls' Higher Secondary School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto universitata instruisto filozofo literaturkritikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Spivak estas plej konata pro siaj nuntempaj kulturaj kaj kritikaj teorioj por defii la "heredaĵon de koloniismo" kaj la maniero per kiu legantoj engaĝiĝas kun literaturo kaj kulturo. Ŝi ofte temigas la kulturajn tekstojn de tiuj kiuj estas marĝenigitaj fare de domina okcidenta kulturo: la nova enmigrinto, la laborista klaso, virinoj, kaj aliaj tavoloj de la subalternaro.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.