Frederiko la 5-a (Palatinato)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Frederiko la 5-a (Palatinato)
Remove ads

Frederiko la 5-a de Palatinato, germane Friedrich V., ĉeĥe Fridrich Falcký, (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1596 ĉe Neumarkt in der Oberpfalz, mortis la 29-an de novembro 1632 en Majenco) estis de 1610 ĝis 1623 princo-elektisto de Elekto-Palatinato, kaj de 1619 ĝis 1620 kiel Frederiko la 1-a ankaŭ reĝo de Bohemio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Frederiko naskiĝis kiel heredonto de Palatinato, negranda sed grava regno en la Sankta Romia Imperio, havanta parencajn ligojn al multaj regantaj dinastioj en la imperio kaj cetera Eŭropo. Li estis konvinkita kalvinisto kaj klopodis establi Palatinaton kiel gvida protestanta potenco en la Sankta Romia Imperio, sed implikiĝis en la politika malordo de religie malunueca Eŭropo. Akceptante la reĝan kronon de Bohemio, li ribelis kontraŭ imperiestro Ferdinando la 2-a kaj la imperio. La imperiestra propagando donis al la moknomon "vintra reĝo" (ĉeĥe Zimní král) pro la atendota mallonga regotempo. Li vere nur regis iom pli ol jaron, kaj la moknomo restis.

La politika agado de Frederiko estis unu el la kaŭzoj de la sekva Tridekjara Milito kaj havis vastajn kaj detruajn efikojn sur la imperion kaj tutan Eŭropon. Post la malvenko en la Batalo sur Blanka monto proksime de Prago kontraŭ la imperiestraj trupoj, li malgajnis ne nur la reĝlandon Bohemio sed eĉ ankaŭ sian propran reglandon Palatinato kaj la elektistecon.

Lia agado tamen kontribuis al la protestantismo en Eŭropo. Interalie, en 1701 lia filino Sofia de Palatinato estis elektita, ĝuste pro sia protestanta kredo, kiel brita tronheredonto kaj fariĝis la prapatrino de ĉiuj monarĥoj de Britio ĝis hodiaŭ.

Remove ads

Biografia skizo

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads